Sylwester Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylwester Braun
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1909 (1909-01-01)
en Varsovio
Morto 2-an de februaro 1996 (1996-02-02) (87-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Politekniko de Varsovio
Okupo
Okupo fotisto • surveyor
vdr

Sylwester Braun pseŭdonomo Kris (naskiĝis la 1-an de januaro 1909 en Varsovio, mortis la 9-an de februaro 1996 samloke) – diplomito pri geodezio, laboristo de la Buroo pri Urboplanado. Konata kiel kreinto de fotoj dokumentantaj eventojn de la germana okupado kaj la ribelo de Varsovio. Li estis fotoĵurnalisto aganta kiel Kampa Armea Raportisto.

Al konspira Foto-Raportejo de la Buroo pri Informado kaj Propagando de Pola Enlanda Armeo li aliĝis nur en la unuaj tagoj de la insurekcio. Li do ne estis instruata kiel armea fotoraportisto. De ĉiuj liaj fotoj saviĝis nur tiuj dokumentantaj la ribelon de Varsovio. El inter ĉ. 3000 konserviĝis 1520. Li estis oficiro de la bataliono "Wilki" (Lupoj). En loĝejo de la brikdomo ĉe la strato Kopernika 28 sur la 3-a etaĝo li havis sian laborejon kaj laboratorion. La brikdomo bruliĝis septembre 1944. Plejofte li fotis en Mezurbo. Karakteriza por lia laboro etis fotado per serioj – kutime li ne faris unuopajn fotojn. Post kapitulaco li forlasis Varsovion la 6-an de oktobro. Fuĝis de la transporto al militkaptitejo, januare 1945 revenis al la ĉefurbo por kunporti kaŝitajn negativojn. Li foriris al Svedio kaj en 1964 al Usono. Mortis en Varsovio.

En 1981 la arkivon de ribelaj negativoj transdonis al la Muzeo de Varsovio.

Distingita interalie per la Komandora Kruco de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko (la 26-an de julio 1994).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]