Sződliget
El Vikipedio
Sződliget (sOdliget) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác. Liget signifas: bosko.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
47°43′48″N 19°08′46″O / 47.73°N, 19.14611°OKoordinatoj: 47°43′48″N 19°08′46″O / 47.73°N, 19.14611°O
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 4230
- Poŝtkodo: 2133
- Telefonprefikso: 27
Situo [redakti]
Sződliget situas laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob inter Göd kaj Vác. Aŭtoŝoseo M2 Budapeŝto-Slovakio preteriras. Vác troviĝas je 6, Budapeŝto je 30 km-oj.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En la 19-a jarcento oni forvendis tie parcelojn, la loko iĝis feriejo. La loko estis ekstera parto de Sződ. En 1950 fondiĝis tie nova vilaĝo.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵoj estas romkatolika kaj kalvinana preĝejoj kaj fiŝkaptista lago.
Famuloj [redakti]
En Sződliget mortis arkeologo Lajos Bella.
