Talco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talco
Bazaj informoj
Deveno Italio Marghera (Venecio), Italio
Ĝenroj Skao-punko, Folklorpunko
Aktivaj jaroj 2001 - nuntempe
Eldoninto Destiny Records, Mad Butcher Records, Kob Records (pasintece), Venus Dischi (pasintece)
Retejo http://www.talco-punkchanka.com/
Membroj

Tomaso De Mattia
Emanuele Randon
Marco Salvatici
Nicola Marangon
Marco Piccioni
Andrea Barin

vdr

Talco estas itala grupo de skao-punko, el Marghera (Venecio). Ĝiaj membroj estas kontraŭ-faŝistoj kaj kontraŭ-rasistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenco (2001–2009)[redakti | redakti fonton]

Unue kreita kiel skaa grupo, iom post iom Talco trovis sian propran sonon, miksante tipaj paĉankaj ritmojn de la Mano Negra kun punko kaj skao, foje inspirita de la balkana muziko kaj de la klezmero, sed ĉiam fidela al ĝia heredo de la italaj aŭtoroj-komponistoj, specife por la vortoj.

La unuaj jaroj estas kompareblaj al tiuj de la plimulto de la grupoj : amikoj ludas muzikon kune en subgrundo, ĝis ili sentas ilin preta por registri. Ilia unua albumo Tutti Assolti estis eldonita en oktobro 2004 ĉe Kob Records/Mad Butcher Records. Combat Circus, eldonita en 2006, ricevis tre pozitivaj kritikoj en Italio, sed ankaŭ en Germanio, Hispanio kaj eĉ Latin-Ameriko. Paŝo post paŝo, la membroj de Talco pli kaj pli videblas, akiras pli da kontaktoj, amikoj kaj sekvantoj kaj ili disvolvas iliajn muzikajn talentojn kaj konsenkvence eldonas la albumon Mazel Tov, dum la printempo 2008.

Tiu albumo ne nur rapide superas la vendojn de iliaj antaŭaj albumoj, sed ankaŭ la nombro de koncertoj daŭrigis pliigi en Hispanio, en Germanio, en Kroatio aŭ en Italio. Talco estis invitita al multnombraj festivaloj dum la someroj 2008 kaj 2009 kaj ludas en mitaj kluboj kiel la SO36 de Berlino aŭ la Club Indra en Hamburgo. La grupo estis unu el la ĉefaj grupoj de Stemwede Open Air antaŭ 7 000 personoj, kaj dividas la scenon kun grupoj kiel Mad Caddies, Agnostic Front, Lagwagon, Banda Bassotti, Persiana Jones, punkreas, Linea 77, Derozer, Real McKenzies, Betagarri, BoikotObrint Pas.

Post kvinjara fruktodona kunlaboro kun Kob Records kaj Mad Butcher Records, la grupo iras ĉe Destiny Records dum la aŭtuno 2009, kaj reeldonas ĝiajn du lastajn albumojn. Pli malpli samtempe, ĝi publikigis MCD-on por Saint Pauli Fanräume e.V. Inkludante la kanto Saint-Pauli, kiu estis skribita post kiam la grupo spektis maĉon de FC Sankt Pauli, germana futbala klubo ligita al la "laborista klaso". Danke al tiu kanto, ili estis invitataj al la festivalo de la 100 jaroj de la klubo kaj tie ili ludis antaŭ tutplena stadiono en la Millerntor Stadium en majo 2010.

2010-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la printempo 2010, ili registris ilian kvaran albumon: La Cretina commedia. Muzike, la grupo konservas la potencan sonon de Mazel tov kaj aldonas influojn diversajn. Por la vortoj, ĝi estas konceptalbumo pri vivo kaj laboro de Peppino Impastato. Naskiĝinta en mafia familio, li kontraŭis lian patron kaj iĝis aktivulo kontraŭ-mafia. Li estis mortigita en 1978 de la mafio, dum lia balotkampanjo por la konsilio de Cinisi. Necesis pli ol 20 jaroj por ke ĉiuj deliktuloj estu kondamnitaj kaj lia historio iĝis pli publike konata danke al la filmo La cent paŝoj.

En novembro 2012 estas eldonita kvina albumo, Gran Galà, kiu celas esti kritiko de la nuntempa itala socio, traktante subjektoj kiel politika korupto kaj hipokriteco (La Macchina del fango), ksenofobio kaj netoleremo (Dai Nomadi), la seksaj skandaloj (La Veglia del re nudo), la ne-respekto de la laikeco (Teleternità) aŭ la politika intelekta pigreco (Danza Dell'Autunno Rosa, San Maritan...). Okaze de ilia deka datreveno, ili registras en 2014 koncertalbumon en Pamplono (Hispanio), albumo kiu konsistas en kompilaĵo de iliaj dudek plej popularaj titoloj. Ĝi nomiĝas 10 Years-Live in Iruña (Iruña estas la eŭska nomo de la urbo Pamplono).

Ilia sesa albumo, Silent Town, estas publikigata la 16-a de novembro 2015 ĉe Destiny Records kaj Kasba Music. Ĝi estas bone taksata de la specialigita gazetaro. Post La Cretina Commedia kaj Gran Galà, la grupo daŭre proponas kritikon de la itala socio en tiu albumo.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 2000: Live (demo publike registrita)
  • 2001: Talco mentolato (demo)
  • 2004: Tutti assolti (Kob Records, Venus Dischi)
  • 2006: Combat circus (Kob Records, Mad Butcher Records, reeldonita ĉe Destiny Records)
  • 2008: Mazel tov (Kob Records, Mad Butcher Records, reeldonita ĉe Destiny Records)
  • 2010: La Cretina commedia (Destiny Records)
  • 2012: Gran galà
  • 2015: Silent Town (Destiny Records)
  • 2018: And the winner isn't
  • 2021: Locktown

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2014: 10 Years - Live in Iruña