Tampere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tampere

Blazono de Tampere

Tampere sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
komunumourbo • urbego • urba areo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.tampere.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Pirkanmaa
Fondita 1779
Areo 523,43 km²
Loĝantaro 204,337
Finnlingvaj 95,8%
Svedlingvaj 0,5%
vdr

Tampere, esperante ankaŭ Tampereo, svede Tammerfors, estas la tria plej granda urbo en Finnlando kaj la plej granda enlanda urbo en Nordio. La ter-areo de Tampere estas 522,7 kvadratkilometroj kaj la urbo havas 281 092 loĝantojn (2005).

La regiono de Tampere inkluzivas ankaŭ komunumojn Kangasala, Lempäälä, Nokia (urbo), Pirkkala, Vesilahti kaj Ylöjärvi. La regiono havas entute 320 000 loĝantojn.

La urbo Tampere havas tre popularan bildon en la menso de finnlandanoj kaj kiel urbo por loĝi kaj kiel urbo por turismumi. Ĝi atingis unuan aŭ duan lokon en opinisondadoj pri la populareco de grandaj urboj finnlandaj. Tie okazis la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en 1995.

En Tampere situas kvar universitatoj: Universitato de Tampere, Tampere Teknologia Universitato de Tampere, Universitato de Aplikita Scienco de Tampere kaj Universitato de Aplikita Scienco de Prikanmaa.

Eksteraj ligiloj