Teguo
Teguo | ||||
Korea alfabeto | 대구 광역시 | |||
Ĉina skribo | 大邱廣域市 | |||
Norma transskribo (ekde 2000) |
Daegu Gwangyeoksi | |||
McCune-Reischauer (1984-2000) |
Taegu Kwangyŏksi | |||
Esperanta transskribo | Tegu Kŭangjokŝi | |||
Teguo[1] (koree 대구, 大邱, Daegu) estas milionurbo, universitata urbo, la tria plej granda urbo en Sud-Koreio, havanta proksime 2.752.670 loĝantojn laŭ la 2006-a popolnombrado.
Geografio
Teguo situas en montaro, en baseno, meze de la lando. La maro troviĝas 80 km-ojn. La urbo situas ĉe la koordinatoj 35° 51′ 49″ Nordo 128° 34′ 51″ Oriento / 35.863611 °N, 128.580833 °O (mapo).
Historio
Oni trovis restaĵojn devenantajn antaŭ Kristo 1500 jarojn. Oni trovis ankaŭ dolmenojn. La unua mencio okazis en 261. La loko dum la historio apartenis al diversaj regnoj. En 890 reĝlando formiĝis kaj oni parolas pri batalo en 927. En 1254 pro invado de mongoloj detruiĝis diversaj temploj. En 1601 Teguo iĝis administra regiona ĉefurbo. En la 1890-aj jaroj multe da japanaj negocistoj alvenis, dume la fervojo ekfunkciis. En 1945 la japana dominado ĉesis, post unu jaro ribelo okazis en la urbo.
Ekonomio
En Teguo la plej gravaj industriaj branĉoj estas la teksaĵoj kaj maŝino-produktoj. La kvalito de la pomoj kultivitaj ĉirkaŭ la grandurbo estas famaj en la tuta Koreio.
Klimato
Teguo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po pli ol 1000mm. En julio kaj aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C-ojn. Vintre tio estas iomete sub frostopunkto.
Vidindaĵoj
- katedralo Giesan
- turo 202 m-ojn alta
- nacia muzeo
- teatro
- operdomo
- kulturcentro
- universitata biblioteko
Trafiko
Teguo havas internacian flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj estas al 3 direktoj. En la urbo metrooj kaj aŭtobusoj trafikas.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Atlanta, Usono (1981)
- Ŝablono:Flagicon Almato, Kazaĥio (1990)
- Ŝablono:Flagicon Qingdao, Ĉinio (1993)
- Ŝablono:Flagicon Minas Gerais, Brazilo (1994)
- Ŝablono:Flagicon Hiroŝima, Japanio (1997)
- Ŝablono:Flagicon Sankt-Petersburgo, Rusio (1997)
- Ŝablono:Flagicon Milano, Italio (1998)
- Ŝablono:Flagicon Plovdiv, Bulgario (2002)