Televido Trwam

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Televido Trwam (pole: Telewizja Trwam) – pola televida stacio kun soci-katolika karaktero kaj la sidejo en Toruń, apartenanta al la Fondaĵo Lux Veritatis, registrita en Varsovio. La stacio havas televidajn studiojn en Toruń, Varsovio, Tuchów, Lublin, Ĉikago kaj Toronto. Direktoro de la stacio estas pastro Tadeusz Rydzyk.

Historio

Kontraste al Radio Maryja ĝi povas montri reklamojn, kiuj tamen aperas tre malofte. De februaro 2011 la kanalon oni povas senpere spekti de IPhone kaj IPad de Apple.

En 2010 kaj 2011 Televido Trwam ne ricevis permeson montri solenaĵojn pri la datrevenoj de la Ribelo de Varsovio. Leteron kun malpermesa decido sendis prezidantino de la urbo Varsovio Hanna Gronkiewicz-Waltz. Tio estas rezulto de konflikto kun la registaro de Donald Tusk daŭranta ekde 2008.

Julie 2011 Informoj de la Tago estis proponitaj al Premio Niptel por prezentado al la publika opinio temojn prisilentataj de aliaj amaskomunikiloj, kaj gravaj por granda grupo de la pola socio, kiel sciigado sen cenzuro de enketa esplorado pri la katastrofo de Smolensk.

Distingoj

Januare 2008 Televido Trwam, kune kun Radio Maryja kaj gazeto Nasz Dziennik estis distingita de la Medalo „Milito pro Christo” - insigno atribuata de Militista Episkopejo de la Pola Armeo "pro senkompromisa defendo de la vero, popularigo de patriotaj sintenoj, popularigo de la instruado de Johano Paŭlo la 2-a, promocio de kulturo kaj tradicio de Pola Militistaro".

Eksteraj ligiloj