Tempe (Arizono)
Tempe (prononcata de la urbanoj kiel tem-PI) estas grandurbo en la usona ŝtato Arizono, oriente de Fenikso, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo) kaj ĝi estas nomata pri la greka Valo de Tembi en Tesalio, Grekio. La urbego estas hejmo de universitato.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 33° 25′ N 111° 56′ U / 33.417 °N, 111.933 °U (mapo)Koordinatoj: 33° 25′ N 111° 56′ U / 33.417 °N, 111.933 °U (mapo)
- Areo: 102 km²
- Loĝantaro: 161.719 (en 2010)
- Supermara alteco: 347-456 m
- Horzono: UTC-7h
- Poŝtkodoj: 85281, 85282, 85283, 85284, 85285, 85287
- Telefonkodoj: 480
Geografio
Tempe situas sur montetaro en valo laŭ riverbordo, en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso, Mesa kaj Chandler (Arizono) estas proksime.
Historio
En 1865 en la proksimeco oni komencis konstrui urbon, post 3 jaroj ini fondis Fenikson same en la proksimeco. Tiutempe nur pramo finkciis tie laŭ la rivero. Baldaŭe oni konstruis kanalon por disponigi akvon por luzernoj, tritikoj, hordeoj, avenoj, kaj kotonoj. La loknomo Tempe venis en 1879. En 1885 oni fondis tie centran lernejon, kiu finfine iĝis universitato. En 1887 la fervojo tie trairis la riveron, tial Tempe iĝis ekonomia nabo por la ĉirkaŭa agrikultura areo. En la 20-a kaj 21-a jarcentoj Tempe evoluis ne nur kiel antaŭurbo de Fenikso, sed ankaŭ centro de eduko kaj komerco.
Klimato
En Tempe la temperaturo averaĝe varias inter 11-32 °C. La varmo kulminas en majo averaĝe kun 35 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe kun 3 °C. Jare pluvas po 238 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto.
Trafiko
Apud Tempe havas situas internacia flughaveno de Fenikso.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Beaulieu-sur-Mer, Francio
- Ŝablono:Flagicon Carlow, Irlando
- Ŝablono:Flagicon Lower Hutt, Nov-Zelando
- Ŝablono:Flagicon Regensburg, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Skopjo, Makedonio
- Ŝablono:Flagicon Ĉĵencjan, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Timbuktuo, Malio
- Ŝablono:Flagicon Cuenca, Ekvadoro
- Ŝablono:Flagicon Cusco, Peruo
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj svedlingva Vikipedioj