Teodoro de Tarso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Teodoro de Tarso
ĉefepiskopo de Canterbury
Persona informo
Naskiĝo 602
en Tarsus
Morto 19-an de septembro 690 (0690-09-19)
en Canterbury
Tombo Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury) vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Bizanca imperioKent vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
ĉefepiskopo de Canterbury
Dum 668-690
Antaŭulo Deusdedit, (Wighard)
Sekvanto Berhtwald
Sanktulo
Honorata en katolikismo, ortodoksismo, anglikanismo
Festotago 19-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodoro de Tarso (n. 602, m. la 19-an de septembro 690) estis ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio, kiu iniciatis gravajn reformojn de la anglosaksa eklezio. Li estis kultata kiel sanktulo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Teodoro naskiĝis en Tarsus (Kilikio) dum epoko, kiam okazis katastrofa militado inter la Bizanca imperio kaj Persio, kiu kaptis Tarsus kiam Teodoro havis 11 aŭ 12 jarojn. Teodoro poste studis ĉe Konstantinopolo antaŭ ol iri al Romo, kie li vivis en monaĥejo de grekaj monaĥoj.

Ĉefepiskopo de Canterbury[redakti | redakti fonton]

En 664 la reĝoj de Northumbria kaj Kent nomumis Wighard ĉefepiskopo de Canterbury; li iris al Romo por ke la papo konfirmu la enposteniĝon, sed mortis antaŭ tio povis okazi. Tio donis al la papo la oportunon elekti sekvanton, kaj li nomumis Teodoron pro rekomendo de Adriano de Canterbury, kiu poste iĝis abato de Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury). Teodoro estis konsekrata ĉe Romo la 26-an de marto 668, kaj vojaĝis al Anglio kune kun Adriano: ili alteriĝis la 27-an de majo 669.

Teodoro ekzamenis ekleziajn aferojn en Anglio. Li nomumis episkopojn por vakaj diocezoj kaj en 673 okazigis sinodon ĉe Hertford. kie oni pridiskutis la celebron de pasko, la rajtojn de episkopoj, la problemon de monaĥoj, kiuj vagadis de monaĥejo al monaĥejo, la regulojn pri parenceco kaj edziĝo, kaj aliajn aferojn. Li proponis dividi la diocezon de Jorko en plurajn diocezojn, kaj tio estigis disputon kun Sankta Wilfrid, episkopo de Jorko, kiu akre defendis siajn rajtojn. La disputo daŭris ĝis 686 aŭ 687. Pliaj sinodoj okazis ĉirkaŭ 679 kaj en 684.

En 679 Aelfwine, reĝo de Deira, mortis dum batalo inter Northumbria kaj Mercia: per la interveno de Teodoro sekvis pacakordo, per kiu Aethelred la 1-a, reĝo de Mercia, pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine (sed gajnis Lindsey).

Teodoro kaj Adriano de Canterbury fondis lernejon ĉe Canterbury, kiu altiris multajn studentojn. Teodoro mem instruis tie. Lastatempe oni eltrovis libron de notoj fare de studentoj pri la komentarioj de Teodoro rilate la biblion.

Li mortis en 690 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury).