Theodor Mommsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Mommsen

Christian Matthias Theodor MOMMSEN [teodor momsen] (naskiĝis la 30-an de novembro 1817 en Garding; mortis la 1-an de novembro 1903 en Charlottenburg) estis germana historiisto kaj juristo.

Mommsen, kiu estas konsiderata unu el la plej gravaj historiistoj kaj filologoj de la 19-a jarcento, gajnis grandan renomon pro siaj esploroj pri la Romia Regno. El liaj proksimume 1500 verkoj plej elstaras la tri-voluma Römische Geschichte (Romia historio, 1854-55), pro kiu li en la jaro 1902 gajnis la Nobelpremion pri literaturo.

Per sia kolektaĵo Corpus inscriptionum Latinarum (ekde 1863) li esence kontribuis al la evoluigo de la moderna epigrafiko. Liaj verkoj Römisches Staatsrecht (Romia ŝtatjuro, 3 vol., 1871-88) kaj Römisches Strafrecht (Romia kriminala juro, 1899) pritraktas la Romian ŝtaton el la vidpunkto de juristo.

La politike liberala Theodor Mommsen de 1881 ĝis 1884 estis membro de la germana parlamento Reichstag.

Ekde 1867 li estis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda