Thomas Smith (Derby)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de Derwentwater el Crow-Park

Thomas SMITH (mortis en 1767) estis pejzaĝisto kaj patro de John Raphael Smith de Derby.[1][2] Smith pentris multajn pejzaĝojn inkluzive de historiaj domoj kiel Chatsworth House kaj vidaĵojn de la Laga Distrikto.

La pentraĵo de Smith "An Extensive Landscape with Hunting Party" estis vendita por pli ol 67,000 dolaroj dum aŭkcio ĉe Sotheby's. Li pentris la bildon en 1751, unu jaron antaŭ la naskiĝo de sia filo kaj dekses jarojn antaŭ sia morto.[3]

Referencoj

  1. Thomas Smith in the Dictionary of National Biography, volume 53 (1885-1900).
  2. Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo..
  3. DerbyshireUK.net

Eksteraj ligiloj