Tirant lo Blanc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tirant lo Blanc
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joanot Martorell
Lingvoj
Lingvo kataluna lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a de novembro 1490
Loko Valencio
Eldonejo Martí Joan de Galba
Ĝenro Chivalric novel
vdr

Tiranto la Blanka (Tirant lo Blanch en origina literumado en valenci/kataluna) estas kavalira romano verkita ĉirkaŭ 1460-1464 fare de la nobelo valencia Joanot Martorell, kaj supozite finita fare de Martí Joan de Galba, publikigita en Valencio en 1490,[1] dum la Valencia Ora Jarcento.

Ĝi estas unu de la plej gravaj libroj de la universala literaturo kaj majstroverko de la literaturo en valenci/kataluna.[2][3][4][5][6][7] Ĝi atingis elstaran sukceson fine de la 15-a jarcento pere de du presitaj inkunabloj, de 1490 (Valencia, Nicolás Spindeler) kaj 1497 (Barcelona, Diego de Gumiel), krom postaj eldonoj kaj tradukoj al diversaj lingvoj.

Strukturo kaj enhavo[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de Tirante el Blanco de Joanot Martorell. Unua traduko al kastilia lingvo eldonita en 1511.

Temas pri tre etenda verko, kiu startas per la rakonto de la aventuroj de Guillem de Vàroic (jam rakontitaj de Martorell en junaĝa verko), kiu instruas al Tiranto la kavaleriajn regulojn.[1] Ĝi inkludas membiografiajn elementojn el la aŭtoro mem: por ekzemplo, Tiranto edukiĝas en Anglio, kie Martorell loĝis en 1438 kaj 1439. Ĝi kombinas rektan krudan realismon kun la idealoj de la tiama kavalerio. La heroo estas nomumita kavaliro post diversaj elstaraj bataloj kontraŭ reĝoj, dukoj kaj gigantoj.[1] De Anglio li iras al Francio, Sicilio kaj Rodoso –sieĝita la insulo fare de ĝenovanoj kaj la sultano de Kairo, kiuj estas venkitaj fare de la heroo–; poste, al Jerusalemo, Aleksandrio, Tripolo kaj Tunizo, kiun li konkeris. Poste li iras al Bizanco –sieĝita de la sultano kaj la Granda Turko– je peto de la imperiestro, kaj en Konstantinopolo li enamiĝas de Karmesina –protagonistino de la romano–, filino de la imperiestro.[1] La historio de tiu amafero, kun interveno de la vidvino Ripozita kaj la servistino Plezurodemiavivo, okupas grandan parton de la verko. Batalinte en Berberio, Tiranto edziĝas al Karmesina kaj estas nomumita cezaro de la Bizanca Imperio; rekonkeras teritoriojn el la turkoj kaj malsana mortas. Sciinte tion, mortas ankaŭ Karmesina. La historio finiĝas per okazaĵoj de duarangaj roluloj kiuj finkompletigas la intrigon de la novela rakonto.[1]

Komparo kun aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kontraste kun la kavaliraj libroj, ĉi tie amo estas volupta anstataŭ platona: montriĝas evidente la erotaj kaj amaj scenoj; kaj anstataŭ grandaj militagadoj kaj mirindaj vivmanieroj propraj de aliaj fikciaj kavaliroj, la aŭtoro fokusas al ĉiutagaj detaloj, foje prozecaj.

Kelkaj partoj de Tiranto havas ian paralelismon kun la vivo de la militestro Roger de Flor, estro de la almogavaroj, kiu estis mortigita de bizancanoj. Oni konsideras ankaŭ la savadon de Konstantinopolo en tiu verko kiel finaĵo alternativa al tio kio vere okazis kun la bizanca ĉefurbo, kiu estis konkerita de la otomanaj trupoj de la Sultano Mehmedo la 2-a «La Konkerinto» en 1453.

Tiranto la Blanka populariĝis en Hispanio ĉefe estinte laŭdita de la pastro en la ĉapitro 6a de la Unua Parto de Don Quijote, kiam oni bruligas librojn el la libraro de Don Quijote por bremsi lian "frenezecon". Tiu savo estis tre studitaj de cervanto-fakuloj kaj oni supozas, ke parolas Cervantes mem per la rolulo de la pastro , kiu diras jenon:

Citaĵo
 laŭ stilo, tiu ĉi estas la plej bonkvalita libro de la mondo: ĉi tie la kavaliroj manĝas, kaj dormas, kaj mortas en siaj litoj, kaj faras testamenton antaŭmorte, kun tiuj aferoj kiuj mankas al la ceteraj libroj tiuĝenraj. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 «Tirant lo Blanc». Gran Enciclopedia Temática de la Comunidad Valenciana. Literatura. Editorial Prensa Valenciana. 2009.
  2. «Joanot Martorell i el Tirant lo Blanc» (en kataluna). «El Tirant lo Blanc és l'obra més representativa de les lletres valencianes».
  3. (1994) Tirant lo Blanch: the Complete Translation. Peter Lang Gmbh, Internationaler Verlag Der Wissenschaften. ISBN 0820416886.
  4. (1996) Tirant lo Blanch. Johns Hopkins University Press. ISBN 0801854210.
  5. (April 1996) “Voeu chevaleresque et voeu de croisade dans le roman de Tirant lo Blanc (1460-1490)”, Les Cahiers du Centre de Recherches Historiques (fr) 16, p. 1–14. doi:10.4000/ccrh.2652. “Dans la littérature catalane de la fin du Moyen Âge, le roman de chevalerie intitulé Tirant lo Blanc est une des œuvres les plus célèbres.”. 
  6. Manuel Muñoz. "Rosenthal pudo al fin hablar en Valencia sobre su traducción de 'Tirant lo Blanc'", El País, 1985-01-30.
  7. Edward T. Aylward. (1985) Martorell's Tirant lo Blanch: A Program for Military and Social Reform in Fifteenth-Century Christendom. University of North Carolina Press, University of North Carolina at Chapel Hill for its Department of Romance Studies. ISBN 0807892297. “Only in the late 1940s did Hispanists begin to awaken to the considerable literary qualities of this unique Catalan work of fiction”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]