Tornival-finna lingvo
El Vikipedio
(Alidirektita el Tornival-finna)
ISO-lingvokodo :
| 639-1 = | mankas |
| 639-3 = | fit |
Lingvo > Lingvaj familioj > Urala > Finn-ugra > Finnoperma > Finna > Tornival-finna
La tornival-finna, meänkieli en la finna kaj en la tornival-finna mem, tornedalsfinska en la sveda, estas lingvo (aŭ finna dialekto) parolata en la svedia-finnlanda limregiono ĉirkaŭ Tornio kaj Haparanda. "Tornivalo" celas al la valo de la lima rivero (finne Tornionjoki, svede Torne älv). La Tornival-finna estas unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.