Turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Turto 'Streptopelia turtur'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Streptopelia turtur turtur

La Turto (Streptopelia turtur) estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn, tio estas, la sama vorto taŭgas por tiu ĉi specio sed ankaŭ por la tuta genro, tiam tiu ĉi specio povas esti nomata kiel Eŭrazia turtoKomuna turto.

Disvastiĝo

Temas pri migranta specio kun okcidenta Palearktisa teritorio, inkludante Turkion kaj nordan Afrikon, kvankam ĝi estas rara en norda Skandinavio kaj Rusio; ĝi vintras en suda Afriko.

En la Britaj Insuloj, Francio, kaj en aliaj regionoj de nordokcidenta Eŭropo ĝi estas en danĝera malpliiĝo. Tion kaŭzas parte ŝanĝo en farmometodoj ĉar nuntempaj praktikoj implicas forigon de semoj kaj burĝonoj de sovaĝaj vegetaloj, kiujn turto kutime manĝas, ekzemple Fumario, kaj pro tio ili estas malabundaj, kaj parte pafado kontraŭ migrantaj birdoj en landoj de Mediteraneo.

Aspekto

La Turto estas pli malgranda kaj svelta laŭ korpo ol aliaj turtoj; tiu ĉi povas esti identigita pro sia pli bruna koloro (ĉefe dorse kun nigraj makuloj), kaj la blankonigra strimakulo ambaŭflanke de sia kolo, dum la resto de supraj partoj estas ĝenerale blugriza, sed estas rozkolora nuanco en brusto kaj blanka ventro. Rimarkindaj estas en la romboforma vosto nigra centroparto kaj blankaj bordoj, kio estas videblaj dumfluge. Ankaŭ la flugilplumoj estas nigraj sube, multe pli malhela ol tiuj de la samteritoria Turka turto, kiu havas rondoforman voston kun pli larĝa blanka fina strio. La beko estas nigra, estas blanka ceraĵeto. La kruroj kaj okulringo estas ruĝaj. Junuloj estas pli brunaj (eĉ ĉe kruroj) kaj malhavas la kolajn strimakulojn.

Kutimoj

La Turto, unu el la plej malfruaj migrantoj, rare aperas en Nordeŭropo antaŭ la fino de aprilo, kaj revenas suden denove en septembro.

Ĝi estas birdo de malfermaj pli ol de densaj arbaroj, kaj ofte nutras sin surgrunde. Ĝi eventuale nestumas en grandaj ĝardenoj, sed ĝi estas kutime tre timida, probable pro la troa ĉasado kiu endanĝerigas la specion dum migrado. La flugo estas kvazaŭ sageca, sed ne specife rapidege.

La pariĝada flugo, alta kaj cirkla, estas kvazaŭ de Palumbo, sed la ondaĵoj estas malpli decidaj; ĝi estas akompanata de vipado de flugiloj. La printempa alveno estas anoncata de kverado, iom akra kaj vibranta “turrr, turrr”, de kie devenas la nomo de la birdo en multaj lingvoj.

La nesto estas eĉ pli febla ol tiu de Palumbo, ĉar estas konstruita el pli maldikaj bastonetoj, kutime ne tro alte, en arbo aŭ heĝo. La ino demetas du blankajn ovojn maje aŭ junie kaj ofte okazas dua demetado en julio aŭ aŭgusto.

Samgenranoj

Ankaŭ aliaj turtoj de la sama genro estas nomataj same kiel la Turto nome:

S. senegalensis kaj S. chinensis estis enmetitaj en Aŭstralio.

Turto de Ameriko de simila aspekto kaj kutimoj kiel la Turto estas la Amerika plorturto.

Bibliaj referencoj

"La Turto" de Sophie Anderson.

La Turto estas menciata en la Biblio, kaj tie oni parolas klare pri ĝia migranta kutimaro:

"Eĉ cikonio en ĉielo konas sian tempon; kaj la turto, hirundo kaj gruo observas la tempon de siaj venoj" (Jeremio 8:7).
"Nun vintro pasis, pluvo finis. Floroj aperas sutere; alvenis tempo de kanto kaj oni aŭdas la voĉon de la turto sur nia tero" (Alta Kanto de Salomono 2:11-12). Bazita sur tiu fragmento juda teologia teksto estas la titolo 'Kol HaTor', aŭ La Voĉo de la Turto.

Tamen, kvankam la sama hebrea vorto taŭgas por ili, la kolomboj uzataj en buĉoferoj (vidu Levidoj, ekz. 1:14; Evangelio laŭ Luko 2:24) estis plej probable ne turtoj, sed la enhejma RokkolomboHejmkolombo.

Eble pro tiuj bibliaj referencoj (ĉefe la tre konata verso el la Alta Kanto de Salomono), sed ankaŭ pro la plorema voĉo kaj la fakto, ke ili estas forte monogamaj, la turto aperas en granda nombro de popolaj poemoj kaj kantoj pri amo kaj amperdo. Unu el tiuj estas de Ralph Vaughan Williams.

"Jesuo eniris la templozonon kaj forpelis tiujn kiuj tie aĉetis kaj vendis. Li renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la benkojn de tiuj kiuj vendis turtojn." Estis ankaŭ mencioj pri Jozefo kaj Maria same kiel pri Jesuo kiuj oferis paron da turtoj en la Evangelio laŭ Johano 2:14 kaj la Evangelio laŭ Mateo 21:12.

Aliaj kulturaj referencoj

En la Renesanco en Eŭropo la Turto estis simbolo de firma amo, kiel partnero de la fenikso. La poemo de Robert Chester Love's Martyr (Ammartiro) estas grava esplorilo de tiu simbolismo. Ĝi aperis publkigita kun aliaj poemoj pri la sama temo, inkludante la poemon de William Shakespeare "La fenikso kaj la turto". La Turto estas krome ofte menciata kiel amtemo en kantoj. Kiel ekzemple "The way I walk" (La vojo kiun mi faras) de Jack Scott; ("Venu kaj estu mia turteto"), "Woman Love" (Virinamo) de Gene Vincent ("Mi volas amaton kiu nomigu min turton") kaj "Bachelor Boy" (Abiturientulo) de Cliff Richard ("Mi edziĝos kaj havos edzinon kaj filon, Kaj ili estos miaj turtoj").

La Turto aperas ankaŭ en la kanto "La dekdu kristnaskaj tagoj", kiel la donaco "mia vera amo donas al mi" la duan tagon de Kristnasko.

Referencoj

Vidu ankaŭ