UAZ Patriot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UAZ Patriot
ajnagrunda aŭtomobilo • modelo de aŭtomobilo
Produktanto Uljanovsko (Rusio)
Gepatra kompanio UAZ
Aliaj nomoj UAZ-3163
Produktata ekde 2005
Klaso ajnagrunda aŭtomobilo
Motoro kaj transmisio
Motoro ZMZ-51432 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 2235 cm³)
Iveco F1A (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 2287 cm³)
ZMZ-409051 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 2693 cm³)
ZMZ-40906 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 2693 cm³)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika de Dymos (Sud-Koreio)
Pezo kaj povumo
Pezo 2 125 kg (4 685 lb) (UAZ Patriot)
2 050 kg (4 519 lb) (UAZ Kargo)
2 135 kg (4 707 lb) (UAZ Pickup)
2 065 kg (4 553 lb) / 2 225 kg (4 905 lb) (UAZ Profi)
Dimensioj
Longeco 4 785 mm (UAZ Patriot)
5 320 mm (UAZ Kargo)
5 125 mm (UAZ Pickup)
5 940 mm / 5 990 mm (UAZ Profi)
Larĝeco 2 110 mm (UAZ Patriot)
2 280 mm (UAZ Kargo)
2 110 mm (UAZ Pickup)
2 545 mm / 2 315 mm (UAZ Profi)
Alteco 1 910 mm (UAZ Patriot)
2 260 mm (UAZ Kargo)
1 975 mm (UAZ Pickup)
2 550 mm (UAZ Profi)
Veturalteco 210 mm
Benzin-kapacito 18 USgal (68,1 l)
Modeloj
Antaŭa modelo UAZ Simbir
vdr

UAZ Patriot (UAZ-3163) estas la plentransmisiila ajnagrunda aŭtomobilo. Ĝi estas amase fabrikata en la Uljanovska Aŭtomobila Uzino ekde aŭgusto 2005 kaj anstataŭis UAZ Simbir.

Historio[redakti | redakti fonton]

UAZ Patriot naskiĝis per modernigado de UAZ Simbir, surbaze de kies platformo ĝi estis kreita. Radodistanco kreskis ĝis 1 600 mm, pliboniĝis komforto, unuafoje aperis versioj de la sama modelo (origine tio estis Komfort kaj Klassik, poste aldoniĝis Limited). En 2005 ĝi estis prezentita kaj ekvendiĝis[1].

En oktobro 2009 la ĉefministro Vladimir Putin kredigis la italan ĉefministron Silvio Berlusconi, ke ĝis fino de la jaro la unuajn UAZ Patriot produktos nova aŭtofabriko en Vladivostoko, malfermota de la rusia kompanio Sollers, kiu estas interalie la posedanto de UAZ kaj de la Motora Fabriko Zavolĵje. La itala ŝtatestro ekdubis kaj promesis aĉeti UAZ Patriot, se tio okazos, post kio la rusia kolego reciproke promesis al li rabaton je 10%. La 29-an de januaro 2009 la fabriko estis malfermita kaj baldaŭ la aŭto estis sendita al Italio. Silvio Berlusconi diris ke testis ĝin kaj poste donacis al la ministro pri defendo Ignazio La Russa, kiu vidis kaj ŝatis la ĵipon. Pluraj ĵurnalistoj dubis, ke tiu ĉi aŭto estis vere fabrikita en la vladivostoka fabriko, supozante ke temas pri la fabrikaĵo el Uljanovsko[2][3]. La fabriko en Vladivostoko de komenco produktis UAZ Patriot nur etskale kaj poste tute fermiĝis.

Teknikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La aŭto estas profunde modernigita versio de UAZ Simbir, do havas la saman korpuson, ĉarojn, kvinlokan aŭ naŭlokan salonon, kaj motorojn de la Motora Fabriko Zavolĵje. Estas uzataj eksterlandaj elementoj: la hidraŭlika stir-helpilo de Delphi Italia Automotive (Italio), bremsosistemo de ContiTeves (Germanio), stirilo de Takata-Petri AG (Germanio), hejtilo kaj klimatizilo de Sanden International Europe Ltd (Britio), rapidumskatolo de Dymos (Sud-Koreio), sidiloj de DAWNSCO (Sud-Koreio).

La ĉefaj elementoj:

  • la antaŭaj bremsoj estas diskaj, ducilindraj, kun flosanta krampo;
  • la malantaŭaj bremsoj estas tamburaj, unucilindraj, kun aŭtomata reguligado de spaco inter surmetaĵoj kaj la tamburo;
  • la antaŭa suspensio estas dependa, risorta, kun stabiligilo de transversa stabileco, hidropneŭmaj teleskopaj amortiziloj dudirekte funkciantaj, kun du laŭlongaj leviloj kaj transversa tirilo;
  • la malantaŭa suspensio estas dependa, sur du laŭlongaj duonelipsaj etfoliaj risortoj, kun stabiligilo de transversa stabileco;
  • la pneŭoj 225/75R16, 235/70R16, 245/70R16, 245/60R18.

Versioj kaj subversioj[redakti | redakti fonton]

La civilaj[redakti | redakti fonton]

  • UAZ Patriot Dizel (ruse УАЗ Патриот Дизель, ankaŭ konata kiel ruse УАЗ-31631, ruse УАЗ-31638) estas la subversio de UAZ Patriot kun eksterlanda dizela turbinkompresoro IVECO F1A (de Fiat Ducato) kun jenaj karakterizoj: volumeno 2,3 litroj, 116 ĉevalpovoj, ekologia klaso Euro III, averaĝa fuelkonsumado ĉe rapideco 90 km/hore estas 9,5 litroj por 100 km. La amasa fabrikado okazis de aŭgusto 2008 ĝis aprilo 2012. Ekde majo 2012 estas fabrikata la versio UAZ-31638 kun la rusia turbinkompresoro ZMZ-51432 de la ekologia klaso Euro IV. Ne plu produktata.
  • UAZ Kargo (ruse УАЗ Карго, ankaŭ konata kiel ruse УАЗ-23602) estas la komerca pickup surbaze de UAZ-3163, sed kun pli longa (3000 mm) aksodistanco, mallonga 2-loka kabino kaj triflanka platformo de la tipo 3303. La amasa fabrikado okazis de februaro 2008 ĝis 2011. En 2013 la fabrikado estis relanĉita, sed en 2017 ĉesis pro ekproduktado de UAZ Profi[4].
  • UAZ Pickup (ruse УАЗ Пикап, ankaŭ konata kiel ruse УАЗ-23632) estas la pickup kun duobligita 4-porda 5-loka kabino surbaze de UAZ-3163, sed kun pli longa (3000 mm) aksodistanco. La amasa fabrikado startis en aŭgusto 2008.
  • UAZ Patriot Sport (ruse УАЗ Патриот Спорт, ankaŭ konata kiel ruse УАЗ-3164) estas la mallongbaza versio de la baza modelo (la aksodistanco estas mallongigita ĝis 2400 mm, la kofrujo ĝis 750 litroj. Ĝi estas destinita por homoj junaj kaj aktivaj. Ĝi havas malpli larĝajn malantaŭajn pordojn kaj laŭ konstrukcio estas la posteulo de UAZ-3160. Danke al malpli longaj elstaraĵoj ĝi havas pli bonan vetureblecon kaj malpli grandan turnoradiuson. Haveblas du variantoj de benzinaj motoroj po 2,7 litroj: ZMZ-40904 (en la versio Limited), 128 ĉevalpovoj kaj ZMZ-4091 (en la versioj Classic kaj Comfort), 112 ĉevalpovoj. La transmisio estas 5-ŝtupa, mekanika, de la firmao Dymos Inc. (Sud-Koreio). La amasa fabrikado startis la 1-an de julio 2010. La 1-an de decembro 2010 la fabrikado ĉesis.
  • UAZ Profi (ruse УАЗ Профи, ankaŭ konata kiel ruse УАЗ-236021, ruse УАЗ-236022, ruse УАЗ-236323, ruse УАЗ-236324) estas la komerca pickup surbaze de UAZ-3163, sed kun pli longa (3500 mm) aksodistanco, mallonga 2-loka aŭ duobligita 4-porda 5-loka kabino, kun kargoplatformo kun du variantoj de larĝeco. UAZ Profi povas havi la antaŭan aŭ plenan transmisiilon. Ĝi havas motoron ZMZ-409051, 150 ĉevalpovoj (pli ol ĉe la fonta motoro ZMZ-40906). La amasa fabrikado komenciĝis en aŭgusto 2017.

Limigitaj serioj[redakti | redakti fonton]

  • En oktobro 2011 estis aperis la versio omaĝe al la 70-a datreveno de la Uljanovska Aŭtomobila Uzino. Ĝi ricevis specialan malhelgrizan koloron, ledajn tegaĵojn de sidiloj, malantaŭajn pakrumsensilojn, hejtadon de la antaŭaj sidiloj ktp[5].
  • En septembro 2013 aperis la versio Trofi kaj en junio 2014 ĝia renovigita eldono[6].
  • En decembro 2013 estis produktita la versio Arktik, kreita surbaze de la versio Limited, kun speciala koloro Neĝa Reĝino, antaŭstarta motorhejtilo Eberspecher HYDRONIC ktp[7].
  • En decembro 2016 aperis la versio en la stilo de World of Tanks. Ĝi estis kreita kunlabore kun la kompanio Wargaming kaj havas plurajn luksaĵojn kaj specialaĵojn rilate interieron kaj eksterieron[8].
  • En julio 2019 estis prezentita la limigita (300 aŭtoj) versio EDITION I kun la aŭtomata rapidumskatolo, speciala koloro kaj unikaj opcioj[9].

La militaj, policaj kaj specialaj[redakti | redakti fonton]

  • La armea kargopasaĝera versio UAZ-3163 (ruse УАЗ-3163) estis prezentita dum la 6-a Rusia Internacia Aŭtoekspozicio "Aŭtosalono-2003", okazinta en aŭgusto 2003[10].
  • UAZ-3163-015 AP (ruse УАЗ-3163-015 АП) estas la patrolaŭto por la civila kaj milita policoj, testita en 2013[11][12].
  • La blenditaj aŭtoj surbaze de UAZ-3163: Jesaul-2945 (ruse Есаул 2945), Tarantul-19312 (ruse Тарантул-19312)[12].
  • La averio-savista aŭto ASM-41-01Ŝ (ruse АСМ-41-01Ш) surbaze de UAZ-3163. destinita por la Ministerio pri Krizaj Situacioj de Rusio[13].
  • UAZ-3163-103 (ruse УАЗ-3163-103) estas la armea versio, prezentita dum la ekspozicio "Armeo-2015". Ĝi havas forĝitajn diskojn, fiksilojn por fosiloj, kanistroj kaj armiloj, la dufolian risortan suspension anstataŭis tiu kvarfolia. Interalie ĝin uzas la rusiaj armeaj trupoj, partoprenantaj en la bataloj de la Siria enlanda milito laŭ peto de la siria registaro[14].

Modernigado[redakti | redakti fonton]

2006—2013[redakti | redakti fonton]

La fina etapo de la internacia konkuro "Milita Ralio" de la 3-aj Armeaj Internaciaj Ludoj. 2017.

Ekde fino de 2006 estas instalata la antibloka sistemo de la firmao Bosch[15].

En 2008 aperis klimatizilo, pliboniĝis hejtilo kaj ventolilo, estis renovigita sistemo de malvarmigado de la motoro. La motoro adaptiĝis al la postuloj de Euro III[16].

En majo 2012 okazis pluraj ŝanĝoj: komplete renoviĝis la instrumenta panelo, malaperis la danĝera tenilo por la fronta pasaĝero, aperis pli sekura stirilo de la firmao Takata-Petri AG (Germanio). La muzikludilo estis ŝanĝita al grandeco de la tipo 2DIN, aperis USB-ingo[17].

Somere 2013 estis anoncitaj pluraj ŝanĝoj. Aperis la nova, elektre regebla rapidumskatolo de la firmao Dymos (Sud-Koreio). La malantaŭa kardana artiko mallongiĝis kaj seniĝis je meza apogilo. La manbremsa transmisiilo ekde tiam bremsas ne la kardanan artikon, sed la malantaŭajn radojn. Aperis la vintra opcio: hejtado de frontglaco, individuaj hejtiloj por la malantaŭaj pasaĝeroj, hejtado de la malantaŭaj sidiloj[18].

Renovigo de 2014[redakti | redakti fonton]

La 7-an de oktobro 2014 komenciĝis fabrikado kaj la 17-an de novembro vendado de la nova versio de UAZ Patriot[19].

Okazis jenaj ŝanĝoj:

  • aliformiĝis lumiloj kaj la fronta bufro;
  • aperis la integritaj flankaj piedapogiloj;
  • aperis la malantaŭa kamerao;
  • ŝanĝiĝis la instrumenta panelo, sur kiu aperis grandekrana itinera komputilo kun termometro;
  • aperis la moderna kvaraŭdigila plurmedia sistemo, akceptanta videodosierojn je Full HD, kun 7-cola tuŝekrano kaj navigilo GPS/GLONASS kun mapoj de Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj Kazaĥio;
  • aperis USB-ingo kaj Bluetooth[20].

Renovigo de 2016[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2016 estis prezentita la nova generacio de UAZ Patriot.

Okazis jenaj ŝanĝoj:

  • anstataŭ du metalaj benzinujoj aperis unu plasta;
  • aperis du aerkusenoj Takata, sekurzonoj kun antaŭstreĉiloj, ESP;
  • la planko, la antaŭaj fostoj kaj junto de la korpuso al framo estis fortikigitaj;
  • aperis la teleskopa stirkolono (faldebla kaze de kolizio);
  • aperis (laŭmende) strikta, elektronike regebla blokado de la malantaŭa diferencialo;
  • redezajnita interiero;
  • aperis hejtado de stirilo, la fronta parkumsensilo, rapidecregulilo, malvarmigata gantujo, klimatizilo;
  • malaperis la versio kun dizela motoro[21].

Aperis la unika opcio de la kriza alarmosistemo: se premi la butonon dufoje, ĝi palpebrumos trifoje, tiele dankante la malantaŭan aŭton laŭe al la rusia tradicio[22].

Renovigo de 2018[redakti | redakti fonton]

La 20-an de septembro 2018 komenciĝis fabrikado de la nova versio de UAZ Patriot.

Okazis jenaj ŝanĝoj:

  • aliformiĝis la posta bufro kaj radoj;
  • aperis teniloj por la ŝoforo kaj la pasaĝeroj;
  • la nova motoro ZMZ Pro (renovigita versio de ZMZ-409), volumeno 2,7 litroj, 150 ĉevalpovoj, 235 N·m ĉe 2650 turnoj/minute;
  • la nova kluĉilo Luk, kun premforteco malaltigita je 20%;
  • plibonigita rapidumskatolo;
  • la renovigita fronta ĉaro kun malfermaj turnokamoj;
  • kreskis turnoangulo de radoj, la turnoradiuso malpliiĝis je 0,8 m;
  • pliboniĝis la stirilo;
  • la trifoliajn risortojn de la malantaŭa ĉaro anstataŭis tiuj dufoliaj;
  • diametro de la malantaŭa stabiligilo malpliiĝis de 21 ĝis 18 mm, ŝanĝiĝis junto de la antaŭa stabiligilo al la framo;
  • pliboniĝis ventolado;
  • aldoniĝis bruizolaj materialoj[23].

Renovigo de 2019[redakti | redakti fonton]

La 20-an de septembro 2019 komenciĝos fabrikado de la nova UAZ Patriot, kiu unuafoje ricevos la aŭtomatan rapidumskatolon de la kompanio Punch Powerglide (Francio). Vendado startos en septembro aŭ oktobro 2019[9][24].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. История создания УАЗ Патриот (ruse) (2017-08-11). Alirita 2019-08-20.
  2. Анастасия Кириленко (2010-01-21) УАЗик для Берлускони (ruse). Radio Libero. Alirita 2019-08-20.
  3. Екатерина Богданова (2010-04-24) Берлускони доставили «УАЗ-Патриот», купленный после пари с Путиным (ruse). Komsomolskaja Pravda.
  4. Александр Шаронов (2013-09-27) «УАЗ» вновь начал выпуск модели «Карго» (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-20.
  5. "УАЗ" отметил свое 70-летие спецверсией "Патриота" (ruse). Motor.ru (2011-10-04). Alirita 2019-08-20.
  6. УАЗ-Патриот в стиле Трофи (ruse). Uazbuka.ru. Alirita 2019-08-20.
  7. UAZ представляет Patriot в спецверсии Arctic (ruse). Drom.ru (2013-12-05). Alirita 2019-08-20.
  8. УАЗ и Wargaming представили специальную версию УАЗ Патриот WORLD OF TANKS EDITION (ruse). UAZ (2016-11-29). Alirita 2019-08-20.
  9. 9,0 9,1 Евгений Костин (2019-07-31) УАЗ "Патриот" с "автоматом" за 1,3 млн рублей. Кто его будет покупать (ruse). Rosijskaja gazeta. Alirita 2019-08-20.
  10. Александр Манушкин, Юрий Шипилов (2003-08-30) Машина-зверь! «Тигр», «Барс», «Скорпион»... А «Хаммер» может отдыхать (ruse). Krasnaja Zvezda. Alirita 2019-08-20.
  11. Патрульный спецавтомобиль УАЗ-3163-015 АП (ruse). Alirita 2019-08-20.
  12. 12,0 12,1 Юрий Иванов (2015-10-21) УАЗ запускает военные "Патриоты" в серийное производство (ruse). Оружие в России. Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20.
  13. Аварийно-спасательная машина АСМ-41-02 (ruse). La Ministerio pri Krizaj Situacioj de Rusio. Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20.
  14. Ульяновские «Патриоты» проходят обкатку в Сирии (ruse). Военное обозрение (2016-02-18). Alirita 2019-08-20.
  15. Олег Растегаев (2007) УАЗ Патриот Limited и АБС: опасны на склоне! (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-20.
  16. UAZ Patriot 2008 модельного года с кондиционером появился в салонах дилеров (ruse). Sostav.ru (2007-08-27). Alirita 2019-08-20.
  17. Обновленный УАЗ 3163 Патриот 2012 модельного года (ruse) (2012-11-13). Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20.
  18. Святослав Скоробогаткин (2013-09-06) УАЗ Патриот обновление 2013 (ruse). Drive-my.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20.
  19. УАЗ объявляет о старте продаж UAZ PATRIOT нового поколения (ruse). Patriot (2014-11-21). Alirita 2019-08-20.
  20. Чем новый «УАЗ» Patriot отличается от старого (ruse). Autorambler (2014-11-07). Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20.
  21. Евгений Багдасаров (2016-10-12) 9 фактов, которые нужно знать об обновленном UAZ Patriot (ruse). Autonews.ru.
  22. Юрий Урюков (2016-10-13) Обновленный «УАЗ Патриот»: он стал лучше и хуже (ruse). AutoMail.ru. Alirita 2019-08-20.
  23. Игорь Владимирский (2018-09-20) Обновленный УАЗ Патриот 2019: подробности и цены (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-20.
  24. УАЗ Патриот с коробкой автомат 2019 года (ruse). Akppwiki.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20.