Uku Masing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uku Masing
Persona informo
Uku Masing
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1909 (1909-08-11)
en Lipa, Estonia Governorate,  Rusia Imperio
Morto 25-an de aprilo 1985 (1985-04-25) (75-jaraĝa)
en Tartu
Tombo Raadi cemetery vd
Religio Evangeliismo vd
Etno estonoj vd
Lingvoj italagermanaanglaestona vd
Ŝtataneco Estonio vd
Alma mater Universitato de Tartu vd
Profesio
Okupo lingvistofilozofo • poeto • tradukisto • teologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Uku Masing, naskita kiel Hugo Albert Masing (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1909, mortis la 25-an de aprilo 1985) – estona filozofo, tradukisto, teologo, folkloristo kaj poligloto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Uku Masing naskiĝis en vilaĝo Lipa (provinco Raplamaa). De la plej junaj jaroj montris lingvajn kapablojn; fine de mezlernejo posedis kvar lingvojn, kiel la plenkreska homo parolis kelkdekon. En la pinta punkto de sia kariero uzis ĉ. 65 lingvojn, tradukis el 20. Ekstudis teologion en Universitato de Tartu. Dum studoj kaj post ilia fino publikigis plurajn versojn, tradukojn kaj eseojn. Lia plej fama laboraĵo estas Neemed vihmade lahte, eldonita en 1935.

Masing estis membro de la estona rondo de poetoj, fondita en 1938 de Ants Oras. Al la grupo, kiu akceptis la nomon Arbujad (Aŭguristoj) ankaŭ apartenis Heiti Talvik, Betti Alver, Paul Viiding, Bernard Kangro, August Sang kaj Kersti Merilaas.

Justulo inter la popoloj[redakti | redakti fonton]

Masing lekciis en sia Alma Mater en Tartu teologion kaj ŝemidan lingvaron. Post invado de germanaj armeoj rezignis pri sia posteno kaj sin dediĉis al savo de judaj historiaj monumentoj. Kune kun sia edzino Eha kaŝis judon Izidoro Levin antaŭ Gestapo, pro kio estis distingita per la titolo justulo inter la popoloj.[1] Post la dua mondmilito ĉeestis esploradon de germanaj militkrimoj, aparte pri koncentrejo Klooga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]