Ulrich Lins
Ulrich Lins | |
---|---|
Historiisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1943 en Bonn, Germanio |
Lingvoj | Esperanto • germana • japana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Marko Naoki Lins |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • historiisto |
Verkoj | La danĝera lingvo |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | La danĝera lingvo |
Esperantistiĝis en | 1958 |
Ulrich LINS [ULriĥ LINS] estas historiisto naskita en Bonn (Germanio) en 1943. Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li en la institucio Germana Akademia Interŝanĝa Servo okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj.
Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn, inter ili Marko Naoki Lins.
Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :
- 1964-1969: Estrarano de TEJO
- 1967-1969: reprezentanto de TEJO ĉe la estraro de UEA
- 1970-1974: kunredaktoro de Kontakto (kun Simo Milojević)
- Dum kelkaj periodoj kaj ekde 1986: komitatano de UEA
- 1989-1995: vicprezidanto de UEA
Verkoj
- Aŭtoro de:
- La danĝera lingvo (eldonoj: 1973, 1988, 1990), aperinta ankaŭ en la lingvoj japana, germana, itala, rusa kaj litova.
- Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA, UEA: Roterdamo 2008
- Kunredaktoro de:
- Esperanto en perspektivo (kun Ivo Lapenna kaj Tazio Carlevaro, 1974)
- Germanlingva libro pri german-japanaj rilatoj (1977)
- Dekdu-voluma japanlingva verko pri Germanio (1981-1986)
- Duvoluma verko japanlingva pri Germanio (1992, 1999)
- La du flankoj de Ivo Lapenna, Beletra Almanako, nº 19, februaro 2014, Novjorko, Mondial. ISBN 9781595692771, ISSN 1937-3325. pp. 121-137.
Eksteraj ligiloj
Trovu « Ulrich Lins » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |