Universitato McGill
Universitato McGill | |
---|---|
Devizo | Grandescunt aucta labore [Per laboro ĉio pligrandiĝas] |
Fondiĝis | 1821 |
Speco | publika |
Buĝeto | CA$832,8 milionoj[1] |
Kanceliero | H. Arnold Steinberg |
Lernejestro | Heather Munroe-Blum |
Fakultatanoj | 1.572[2] |
Dungitaro | 7.708[2] |
Nediplomitaj studentoj | 23.559[3] |
Postdiplomaj studentoj | 7.375[3] |
Situo | Montrealo ( QC, Kanado ) |
Kampuso | Urbocentre: 32 ha Kampuso Macdonald: 650 ha |
Koloroj | Ruĝa kaj Blanka |
Maskoto | Marty the Martlet |
Filiiĝo | AAU, G13, Universitas 21 |
Retejo | www.mcgill.ca |
Aliro al publika transporto | (Urbocentra kampuso) Metroe: McGill (Kampuso Macdonald) Buse: Macdonald Terminus Trajne: Ste-Anne-de-Bellevue |
La Universitato McGill, fondita en 1821, estas anglalingva universitato en la urbo Montrealo (Kebekio, Kanado). Ĝi estas unu el la plej malnovaj universitatoj en Kanado kaj delonge konsiderata unu el la plej bonaj en Nordameriko.
Konata inter iuj kiel la Harvard de la Nordo[1][2] U McGill estas tre konata por sia laboro en medicino, ĥemio, fiziko, kaj biologio. Ĝi tamen havas bonajn programojn en juro, religio, kaj humanismaj temoj.
Longtempe konsiderata kiel la plej bona universitato de Kanado, hodiaŭ aliaj kanadaj universitatoj rivalas ĝin, laŭ iuj, danke al la malpli forta ekonomio de Montrealo, kiu malfaciligas la kolekton de donaĵoj, kaj do la budĝeton de la universitato.
U McGill havas pli ol 28.000 lernantoj, kun pli da usonaj lernantoj ol iu ajn alia kanada universitato. 22% de la lernantoj parolas la francan kiel sian denaskan lingvon.
Historio
En 1813, la testamentaĵo de James McGill donis lian proprietaĵon kaj 10.000 pundojn por krei la Reĝan Instituton por la Disvastiĝo de la Scio, kiu poste kreis la Universitaton McGill en 1821.
Inter aliaj famaj McGill-anoj estas ses gajnintoj de la Nobela Premio, du ĉefministroj de Kanado, kaj la aktoro William Shatner.
Notoj
- ↑ . McGill University. Alirita 2007-05-25. The endowment figure consists of investments for McGill endowments, accounts managed on behalf of McGill units and affiliated entities and an allocation from the restricted fund.
- ↑ 2,0 2,1 . McGill University. Alirita 2007-07-01.
- ↑ 3,0 3,1 Students. McGill University. Alirita 2007-07-01.