Ursa ajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ursa ajlo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Aliacoj Alliaceae
Genro: Ajlo Allium
Specio: A. ursinum
Allium ursinum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ursa ajlo (latine: Allium ursinum, sinonimoj Allium latifolium, A. nemorale, Ophioscorodon ursinum) aŭ "sovaĝa ajlo" estas staŭda, unukotiledona planto simila al kutima ajlo, cepo, poreo, askalono kaj ŝenoprazo. Ĝi apartenas al la biologia genro aliumo kaj la familio aliacoj (kiu estis antaŭe konsiderata kiel sub-familio de liliacoj). Krom la taksona subspecio "kutima" ursa ajlo (Allium ursinum subsp. ursinum) ekzistas ankaŭ la subspecio "ukrainia" ursa ajlo (Allium ursinum subsp. ucrainicum), kiu havas pli malglatajn foliajn tigojn.

Priskribo

floro de ursa ajlo

Ursa ajlo estas plurjara, herba planto, kiu atingas altecon de inter 20 kaj 50 centimetroj. Ĝi havas rektan, tri-lateran tigon. La plantoj havas longtigajn, lancoformajn foliojn, kiuj larĝas du ĝis kvin centimetrojn.

Ursa ajlo havas florarojn el po kvin ĝis dudek unuopaj floroj. La floroj havas po ses blankajn petalojn, kiuj aranĝiĝas stelforme.

La odoro similas al tiu de kutima ajlo, sed malpli fortas. La folioj aperas en la norda hemisfero ekde februaro respektive marto, kaj la plantoj floras inter aprilo kaj junio. La du ĝis tri centimetrojn grandaj semoj de la plantoj havas malgrandajn aldonaĵojn, kiuj estas tre ŝatataj de formikoj kaj garantias seman plutransportadon. Fine de majo, post la florado, la planto ĉesas kreski, kaj remalgrandiĝas ĝis la sekva februaro.

Disvastiĝo

Ursa ajlo ekzistas sovaĝe en preskaŭ la tuta Eŭropo kaj norda Azio, aparte en ombraj riverobordaj herbejoj kaj herbejaj arbaroj - precipe la plantoj ŝatas proksimecon de fagaj arbaroj. Sed krome ĝi intertempe grandkvante kultiviĝas en ĝardenoj.

Fotaj impresoj

Florbedoj de arbare floranta ursa ajlo tute pitoreske aspektas tiel: