Uskokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
fortikaĵo Nehaj apud Senj (Kroatio)

Uskokoj (kroate Uskoci, serbe Ускоци, germane Uskoken, itale Uscocchi, de la slava vorto uskočiti, "ensalti") estis armee organizita gruparo de hajdukoj, do partizane batalantaj slavaj kristanoj, kiuj batalis kontraŭ la islama invadinta armeo de la Otomana Imperio. Kontraste al la aliaj grupoj de hajdukoj, la uskokoj estis katolikaj fuĝintoj el la otomanc konkeritaj regionoj de Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, kiuj komende de la 16-a jarcento forlasis siajn hejmajn regionojn kaj kolektiĝis ĉefe en la marbora regiono Dalmatio, kiun dominis la Respubliko Venecio. El Dalmatio ili "ensaltis" en siajn hejmajn regionojn, tie plenumis partizane armeajn agojn kontraŭ la otomana armeo kaj denove retiriĝis al siaj kaŝejoj en Dalmatio. Pere de sia malfacile kontraŭbatalebla partizana taktiko la uskokoj sukcesis per Hercegovino atingi relativan aŭtonomion ene de la Otomana Imperio.

La plej multaj uskokoj en Dalmatio kolektiĝis sur la teritorioj posedataj de la kroata armeestro Petar Kružić en Klis kaj ĉirkaŭaĵo.

Kiam dum la jaro 1537 la Otomana Imperio konkeris la urbon Klis, la plej multaj uskokoj plumigris al Senj. De tie ili amare batalis kaj kontraŭ la invadinta armeo de la Otomana Imperio kaj kontraŭ tiu de la same konkerinta Respubliko Venecio. Aparte fortaj tiuj partizanaj bataloj estis ĉe la bordo de la Adriatika Maro ĉirkaŭ la urbo Zadar. En la montaro supre de la urbo Senj viziteblas la bone konservita uskoka fortikaĵo Nehajgrad.

En Senj la uskokoj kun la indulgo de la habsburga Aŭstria Imperio komencis pirate ataki ŝipojn de la venecianoj. La Respubliko Venecio ne sukcesis kontroligi la uskokojn.

Tial dum la jaro 1612 komenciĝis milito inter la Austria Imperio kaj la Respubliko Venecio, dum kies bataloj la uskokoj devis forlasi la urbon Senj. Iliaj ŝipoj estis bruligitaj kaj dum la jaro 1716 ili retiriĝis en la regionon de Karlovac en la montaron Gorjanci, kie jam ekde la jaro 1524 loĝis parto de la uskokoj. Per la daŭra batalado de la ribeloj kontraŭ la Otomana Imperio la uskokoj poste konsistigis la kernon de la armea limo inter la Aŭstria Imperio nordokcidente kaj la Otomana Imperio sudoriente, kiu dum la aŭstriaj-otomanaj militoj de 1683 ĝis 1699 kaj de 1788 ĝis 1791 rezistis al la otomana armeo.

La germana porjunulara romano La ruĝa Zora kaj ŝia bando rakontas pri bando de orfaj 12- bis 15-jaraj junuloj, kiu kampadas en la ruinoj de uskoka fortikaĵo borde de la marbordo de la Adriatika Maro en Dalmatio, el siaj kaŝejoj partizane invadas la urbeton Senj ĉefe por ŝteli iom da nutraĵoj kaj romantike komprenas sin kiel posteuloj de la uskokoj. En Mezeŭropo tiu porjunula libro tre konatigis la historion de la uskokoj, kaj fine de januaro 2008 ekprezentiĝis kineja filmo (Die rote Zora) surbaze de la romano, kiu ankoraŭfoje plialtigis la konatecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]