Uzanto:KevRobbEO /my sandbox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barraba
urbeto
Oficiala nomo: Barraba
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtato Nova Suda Kimrio
Regiono Nov-Anglio
Distrikto Tamworth-regionreĝistaro
Situo Barraba
 - alteco 500 m s. m.
 - koordinatoj 30° 22′ 42″ S 150° 36′ 38″ O / 30.37833 °S, 150.61056 °O / -30.37833; 150.61056 (mapo)
Loĝantaro 1 150 (2011 [1])
Estiĝo 1850-oj
Horzono AOST (UTC+10)
 - somera tempo AOST (UTC+11)
Poŝtkodo 2347
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Retpaĝo: angle [[1]]
Portalo pri Aŭstralio

Barraba estas urbeto en la Nov-Anglio regiono de Nova Suda Kimrio, Aŭstralio. La urbeto antaŭe estis la centro de la Barraba-lokreĝistaro, tamen en 2004 kaj la urbeto kaj la plejmulto de la distrikto estis kununuita en la Tamworth-regionreĝistaron. Barraba estas en la Bundarra-Barraba Grava Birda Areo, kiu konservas la loĝlokon de la endanĝerata regentmelifagedo (Anthochaera phrygia).

Barraba estas 477 km nordokcidente de Sidnejo, 548 km sudokcidente de Brisbano, kaj 90 km norde de Tamworth, kiu estas la plej proksima urbo. La urbeto estas laŭ la Vojo de la Prospektistoj (Fossickers Way) turismovojo kaj ĝi estas en la Nandewarmontaro.

regentmelifagedo (Anthochaera phrygia)

Historio[redakti | redakti fonton]

La indiĝena Kamileroj-popolo loĝis en la distrikto antaŭ la alveno de la eŭropanoj.[2] La unua eŭropano en la distrikto estis la esploristo kaj botanikisto Allan CUNNINGHAM, kiu atingis tien en 1827.[3] La unua bieno en la distrikto, Barraba Station, estis establita en aŭ 1837 aŭ 1838.[2][4] La estonta urbeto estis termezurita en 1852.[5]

Dum la 1850-oj orimpetegoj helpis la kreskadon de la kolonieto.[5] La unua poŝtoficejo estis malfermita en 1856[6] kaj la unua lernejo estis malfermita en 1861.[2] La unua anglikana preĝejo estis konstruita en 1876[4] kaj la unua banko ankaŭ estis malfermita en 1876.[4] La unua hotelo, la Commerical Hotel, estis konstruita en 1878[4] kaj la juĝejo estis konstruita en 1881.[4] Barraba estis proklamita esti urbeto en 1885.[4][5] La malsanulejo estis konstruita en 1891[4] kaj la metodisma preĝejo estis konstruita en 1898.[4]

La loka gazeto, la Barraba Gazette, komencis eldoni en 1901.[4] La katolika preĝejo estis konstruita en 1906.[4] La fervojo atingis la urbeton en 1908,[7] tamen la fina trajno vojaĝis al Barraba en 1983, kaj la fervojo estis fermita en 1987.[8] La Connors Rivereto akvobaraĵo estis konstruita en 1933 por plibonigi la akvoprovizo de la urbeto.[4]

Minado[redakti | redakti fonton]

Kupro[redakti | redakti fonton]

Kupro estis malkovrita ĉe Gulf Creek en 1889 kaj la unua minejo estis establita en 1892. Gulf Creek estas 22 km nordoriente de Barraba. Vilaĝo ankaŭ estis establita, kiu enhavis hotelon, lernejon, kaj poŝtoficejon.[2] La minejo estis la plej granda kuprominejo in Nova Suda Kimrio en 1901, tamen la minejo estis fermita en la 1930-oj. Proksimume 300 homoj loĝis en la vilaĝo en 1901.[9] La poŝtoficejo estis malfermita en 1897 kaj ĝi estis fermita en 1966.[6] La vilaĝo nun estas fantomurbo.

kupro

Asbesto[redakti | redakti fonton]

Asbesto estis minata de 1919 ĝis 1983 ĉe Woodsreef, kiu estas vilaĝo 15 km oriente de Barraba. La minejo estis pligrandita en 1974. La minejo produktis 500,000 tunojn da blanka asbesto.

La forlasita minejo postlasis 75 000 000 tunojn da forĵetaj rokoj kaj 25 000 000 tunojn da asbesto. La asbestamaso kovras 43 hektarojn kaj ĝi estas ĝis 70 m alta. [10]

Televidoraporto en 2008 priskribis la kreskantan maltrankvilon ke la asbesto povus esti sanstata risko por kaj enloĝantoj kaj vizitantoj.[11] La Fonduso de Asbestaj Malsanoj de Aŭstralio (The Asbestos Diseases Foundation of Australia) demandis ke la minejo urĝe estu restatigita. La fondusu ankaŭ demandis ke la homoj ne estu permisata eniri la minejon. Publika vojo transiris la minejo ĝis ĝi estis fermita en 2013. La vilaĝo nun estas fantomurbo.

La Huntera-Nova Anglia Sanstatservo (Hunter New England Health) kondukis urĝan studon de la sanstataj signifoj por la komunumo de Barraba.[10] La studo estis finita tamen la raporto jam ne estas eldonita.[12]

Diatomito[redakti | redakti fonton]

Diatomitominejo estis establita en 1982.

diatomito

Prospektado[redakti | redakti fonton]

Pirito, jaspo, granato, zeolito, kaj ruĝa, bruna, kaj flava kvarco ankaŭ estas trovita en la distrikto. Oni ankaŭ povas trovi fosiliojn.

Farmado[redakti | redakti fonton]

Viandobovoj, merinoj, kaj tritiko estas farmata en la distrikto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Barraba spertas varmegajn humidajn somerojn kaj malvarmajn nehumidajn vintrojn. La plej alta registrita temperatuo estis 41.8°C kaj plej malalta registrita temperaturo estis -9.4°C. La meza jara pluvofalo estas 688.7 mm kaj la plej alta registrita taga pluvofalo estis 194.3 mm, kiu falis la 25an de Februaro, 1955.[13]

Akvoprovizado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol la konstruado de la Split Rock akvobaraĵo, la urbeto ĉerpis akvon el la Manilla Rivero, la Barraba Rivereto, kaj la Connors Rivereto akvobaraĵo.[14] Kiam tiuj fontoj estas malaltaj, Barraba ĉerpas akvon el krizokazaj putoj.[15]

La Split Rock akvobaraĵo estas konstruita en 1988 kaj tubolinio de tiu akvobaraĵo ĝis la urbeto estis kompletita en 2015.

Split Rock akvobaraĵo

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2011 Census QuickStats – Barraba (Urban Centre). Australian Bureau of Statistics (October 2012). Alirita 23 March 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 "Barraba", Sydney Morning Herald Traveller, 13 November 2008. Kontrolita 14 November 2011.
  3. Barraba. Visit Tamworth. Tamworth Regional Council. Alirita 14 November 2011.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 Barraba Dateline. Barraba NSW – The Community Website. Arkivita el la originalo je 17 March 2012. Alirita 14 November 2011.
  5. 5,0 5,1 5,2 . Thematic History of Nundle, Manilla and Barraba, p. 124–125. Tamworth Regional Council (February 2007). Alirita 14 November 2011.
  6. 6,0 6,1 Post Office History. Post Office List – NSW. Premier Postal Auctions. Alirita 14 November 2011.
  7. "THE BARRABA RAILWAY.", National Library of Australia, 22 September 1908, paĝo 7. Kontrolita 15 November 2011.
  8. . Barraba Branch. NSWrail.net. Alirita 15 November 2011.
  9. "MINING IN NEW SOUTH WALES.", National Library of Australia, 29 July 1901, paĝo 8. Kontrolita 15 November 2011.
  10. 10,0 10,1 Woodsreef Asbestos Mine Site Rehabilitation Private Members Statement, 29 August 2008. (el Retarkivo {{{1}}})
  11. Abandoned asbestos mine causes community outrage
  12. Woodsreef health report under wraps (el Retarkivo {{{1}}})
  13. Basic Climatological Station Metadata – Barraba Post Office. Bureau of Meteorology. Alirita 16 November 2011.
  14. Barraba Water Supply (el Retarkivo {{{1}}})
  15. Barraba's water supply critical

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]