Vaitaha pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vaitaha megadipto)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vaitaha pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Megadyptes
Specio: M. waitaha
Megadyptes waitaha
(Sanne Boessenkool kaj aliaj, 2009)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vaitaha pingveno (Megadyptes waitaha) estas formortinta specio de pingveno el Novzelando malkovrita en novembro 2008.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La nova specio estis malkovrita de sciencistoj el la Universitato de Otago kaj el la Universitato de Adelajdo[1] komparante la piedajn ostojn de 500-jaraĝaj, 100-jaraĝaj kaj modernaj specimenoj de pingvenoj. Ili dekomence supozis, ke ĉiuj apartenis al la Flavokula pingveno (Megadyptes antipodes), specio kiu estis minacata ekde la homa setlado. Tamen la 500-jaraĝaj ostoj de subfosilioj montris diferecan DNA. Laŭ la enketistestro Sanne Boessenkool, la Vaitahaj pingvenoj estis "ĉirkaŭ 10 % pli malgrandaj ol la Flavokula pingveno. Ambaŭ specioj estas tre proksime rilataj, sed oni ne povas diri ĉu ili havis flavan kronon."[2] "Niaj trovoj demonstris, ke la Flavokulaj pingvenoj de ĉeftera Novzelando ne estas malpliiĝanta resto de iama abunda populacio, sed venis el Ĉeantarkto relative ĵuse kaj anstataŭis la formortintan Vaitahan pingvenon," diris teammembro Dro Jeremy Austin, deputita direktoro de la Aŭstralazia Centro por Antikva DNA.[3]

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĉar lokaj Maorioj ne havas registrojn de tiu diferenca specio,[2] oni ĉirkaŭkalkulas, ke ili iĝis formortintaj el 1300 al 1500, tuj post la enmigrado de polinezianoj al Novzelando.[4] Kvankam estas nune neklare precize kiel la specio iĝis formortinta, Boessenkool diras, ke ili probable estis manĝitaj de setlantoj. "La fakto ke ni trovis tiujn ostojn en arkeologiaj lokoj, vilaĝoj aŭ setlejoj, sugestas, ke ĉasado ludis gravan rolon. La birdoj estis facila celo, facile kapteblaj kaj neniam estis tre multaj el ili."[2] Post ties formorto, ties teritorioj estis okupitaj de Flavokulaj pingvenoj, iam plej abundaj en la ĉeantarktaj insuloj pli sudaj. Ankaŭ la malpliiĝo ĉe la marleonaj populacioj post la homa setlado povis faciligi ties etendon. Alia kunaŭtoro, Dro Phil Seddon, diris "tiuj neatenditaj rezultoj rimarkigas ... la dinamikan naturon de la ekosistemaj ŝanĝoj, kie perdo de unu specio povas malfermi oportunojn por la etendo de alia."[5] Tiu informo estis publikigita en la scienca gazeto Proceedings of the Royal Society B.[6]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Tiu pingveno estis nomita laŭ la maoria klano de la Vaitahoj, kies tribaj teroj inkludis la areojn kie oni supozas, ke loĝis la Vaitaha pingveno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Askin, Pauline, "Researchers stumble upon new penguin species", Reuters, 2008-11-20. Kontrolita 2008-11-21.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Rare penguin took over from rival", BBC News, 2008-11-19. Kontrolita 2008-11-20.
  3. New penguin species found in New Zealand, University of Adelaide, 19a Novembro 2008, https://www.adelaide.edu.au/news/print30583.html alirita la 2an de Decembro 2008
  4. Fox, Rebecca, "Ancient species of penguin found in DNA of bones", 'Otago Daily Times', 2008-11-20. Kontrolita 2008-11-20. Arkivigite je 2011-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-09. Alirita 2013-11-24.
  5. Penguin bones reveal long-lost species, Science Media Centre, 19a Novembro 2008 http://www.sciencemediacentre.co.nz/2008/11/19/penguin-bones-reveal-long-lost-species/ alirita la 2an de Decembro 2008.
  6. (2008) “Relict or colonizer? Extinction and range expansion of penguins in southern New Zealand”, Proc. R. Soc. B. 276 (1658), p. 815–21. doi:10.1098/rspb.2008.1246.