Valentina Matvienko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentina Matvienko
Persona informo
Валентина Матвиенко
Naskiĝo 7-an de aprilo 1949 (1949-04-07) (75-jaraĝa)
en Ŝepetivka
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusaukraina vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Kemia-Farmamacia Akademio • Diplomatia Akademio de Eksterlandaj Aferoj de la Rusa Federacio • Rusa Akademio de Landa Ekonomio kaj Publika Administrado vd
Partio Unueca RusioKomunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Valentina Matvienko
Familio
Infanoj Sergei Matvienko vd
Profesio
Okupo expert pharmacist • diplomatopolitikistoŝtatreprezentanto vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valentina Ivanovna MATVIENKO (ruse Валентина Ивановна Матвиенко naskita la 7-an de aprilo 1949) estas rusa ŝtatisto kaj diplomato, prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio. De 2003 ĝis 2011 ŝi estis la Guberniestro de Sankt-Peterburgo.

Post esti nomumita la 21-an de septembro 2011 kiel la prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio, la supera ĉambro de la rusa parlamento, Matvienko estas konsiderita la tria plej grava persono en la lando, post la prezidanto kaj la ĉefministro. La posteno de prezidanto de la Federacia Konsilio estas la plej alta politika ofico, kiun virino atingis en Rusio, ekde Katerina la Granda en 1762.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco, studoj kaj ekkariero en la Komsomolo[redakti | redakti fonton]

Matvienko estis naskita la 7-an de aprilo 1949 en la urbo Ŝepetivka (Шепетивка) en la distrikto Ĥmelnickijo de Ukrainio (tiam parto de Sovetunio). Ŝia naksnomo estis Tjutina (Тютина). En 1967 ŝi translokiĝis al Leningrado[1].

En 1972 ŝi studentiĝis ĉe la Instituto de Kemio kaj Farmacio de Leningrado kaj komencis publikan agadon kiam ŝi okupis plurajn altrangajn postenojn en la Komsomola movado en la urbo kaj en la Leningrada provinco. De 1984 ĝis 1986 ŝi estis sekretario de la Sovetia Komunista Partio en Krasnogorsk. En 1985 ŝi diplomiĝis ĉe la Akademio de Sociaj Sciencoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio. Inter la jaroj 1986 - 1989 ŝi funkciis kiel vicprezidanto por kulturaj kaj edukaj aferoj de la plenuma komitato de la Konsilio de Popolaj Deputitoj de Leningrado. En 1989 ŝi estis elektita al la Supera Konsilio de Sovet-Unio kaj funkciis kiel la prezidanto de la Komitato por Virinoj kaj Familiaj Aferoj.

En 1991 ŝi finis trejnkurson por altrangaj diplomatoj de la Akademio de Eksterlandaj Aferoj de Sovetunio.

Diplomatia kariero[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1991-1994 - ambasadoro de Sovetunio (ekde 1992 - ambasadoro de Rusio) en Malto, kaj en la jaroj 1994-1995 - ambasadoro por specialaj aferoj.

En la jaroj 1995-1997, ŝi laboris ĉe la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Rusio kiel respondeca por rilatoj kun rusaj provincoj, parlamentoj, kaj publikaj organizoj.

En la jaroj 1997-1998 ŝi funkciis kiel rusa ambasadoro en Grekio.

Vicministroprezidento kaj Guberniestro de Sankt-Peterburgo[redakti | redakti fonton]

De septembro 1998 ŝi funkciis kiel vicĉefministro en la registaro de Jevgenij Primakov. Ŝi daŭrigis sian postenon ankaŭ sub ĉefministroj Sergej Stepŝin, Vladimir Putin kaj Miĥail Kasjanov [2].

En marto 2003, ŝi estis nomumita la reprezentanto de la prezidanto en la Nordokcidenta federacia regiono, kiu inkluzivas Sankt-Peterburgon. En oktobro, ŝi venkis en la baloto al la posteno de guberniestro de Sankt-Peterburgo (la urbestro de Sankt-Peterburgo estas nomita "guberniestro", ĉar la grandurbo havas la statuson de distrikto). Post la nuligo de la baloto por posteno de guberniestro en Rusio, ŝi estis renomumita al la posteno fare de prezidanto Vladimir Putin kaj iĝis la sola ina guberniestro en Rusio.

Translokigo al la Federacia Konsilio de Rusio[redakti | redakti fonton]

En junio 2011, prezidanto Dmitrij Medvedev kunvenigis plurajn guberniestrojn kaj prezidantojn de respublikoj en la loka administracio en Rusio, kaj kune kun sia aserto fortigi la federacian parlamenton - la Federacia Konsilio de Rusio, li petis ilin proponi taŭgan kandidaton por funkcii kiel prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio, ekde la lasta prezidanto, Sergej Mironov, Maldungita pro politikaj luktoj inter la regantaj partioj antaŭ la Parlamenta baloto en Rusio 2011. Ĉiuj unuanime sugestis la guberniestro de Sankt-Peterburgo, Valentina Matvienko. Medvedev siaflanke pozitive rimarkis ŝian kandidatiĝon kaj diris, ke li pozitive pripensas akcepti la proponon. La 21-an de aŭgusto 2011, ŝi estis elektita fare de granda plimulto en la komunuma baloto en Sankt-Peterburgo, kaj la reganta partio Unuiĝinta Rusio antaŭenigis ŝian kandidatecon kiel membro de la Federacia Konsilio de Rusio nome de la municipa distrikto Petrovskij kaj la municipa distrikto Krasnankaja Reĉka en Sankt-Peterburgo. Sciinte pri sia venko en la baloto, ŝi iĝis senatano de la Federacia Konsilio de Rusio nome de tiuj distriktoj, kaj prezentis sian eksiĝon de la posteno de guberniestro al la Prezidanto de Rusio, kiu rapidis por nomumi anstataŭanton ĝis la urba registaro baloto, tio kiel paŝo al ŝia nomumo kiel la prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio [3].

La 31-an de aŭgusto, ŝi estis membro de la Federacio-Konsilio nome de la Sankt-Peterburga registaro. La 21-an de septembro de la sama jaro, ŝi estis elektita per plimulto de 140 kontraŭ 1 por la posteno de Prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio kaj iĝis la unua virino en la historio de Rusio se temas pri estri la superan ĉambron de la Rusa Parlamento [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]