Vanessa-Mae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanessa-Mae
Vanessa-Mae en Royal Festival Hall en Londono, 21-a de oktobro 2004
Vanessa-Mae en Royal Festival Hall en Londono,
21-a de oktobro 2004
Bazaj informoj
Naskonomo Vanessa-Mae Vanakorn
Naskiĝo 27-an de oktobro 1978 (1978-10-27) (45-jaraĝa)
en Singapuro
Deveno Londono, Anglio
Ĝenroj Pop, klasika muziko
Profesio violonistino
Instrumentoj violono
Aktivaj jaroj 1990–nuntempo
Eldoninto Sony BMG, Virgin, EMI
Retejo www.vanessa-mae.com
Signifa instrumento
akustika violono Guadagnini
elektra violono Zeta Jezz
vdr

Vanessa-Mae Vanakorn Nicholson (naskiĝinta la 27-an de oktobro 1978), konata kiel Vanessa-Mae, estas internacie konata brita pop-muzika kaj klasika muzikistino, ŝi famiĝis pro sia ludo per violono. En multaj albumoj ŝi kombinas violonludon kun tekno.

La infanaĝo

Vanessa-Mae naskiĝis en Singapuro al taja patro Varaprong Vanakorn kaj al ĉina patrino Pamela Tan. Post tio, kiam ŝiaj gepatroj divorcis, ŝia patrino edziniĝis kun anglo Graham Nicholson. La familio transloĝiĝis en Anglion, kiam Vanessa-Mae estis kvarjara. Ŝi elkreskis en Londono kaj ŝi havas britan ŝtatanecon.

Kariero

Vanessa-Mae komencis en sia tria jaro ludi pianon kaj en sia kvina jaro violonludi.

En sia infanaĝo ŝi estis dank' al sia regula prezentiĝado en programoj kun klasika muziko tute konata en Unuiĝinta Reĝlando. Laŭ Guinness-libro de rekordoj ŝi estas la plej juna registrita soloisto ludanta violonajn koncertojn de Beethoven kaj Ĉajkovskij, kion ŝi kapablis en la aĝo de dek tri jaroj. Dum tiu ĉi tempo ŝi vizitis Francis Holland School en centra Londono.

Vanessa-Mae internacie debutis en Schleswig-Holstein Musik Festival en Germanio en la jaro 1988 kaj ankaŭ en la jaro 1988 ŝi havis sian unuan koncerton kun filharmonia orkestro en Londono.

En aprilo de 2006 Vanessa-Mae estis de Sunday Times Rich List markita kiel plej riĉa amuzigistino en Granda Britio en aĝa kategorio ĝis 30 jaroj kun taksata riĉeco ĉirkaŭ 64 milionoj da dolaroj devenantaj el koncertoj kaj el proksimume 10 milionoj venditaj sonregistraĵoj[1].

Ŝiaj violonoj

Vanessa-Mae plej ofte uzas du tipoj de violonoj — akustikan violonon Guadagnini aŭ elektran violonon Zeta Jezz.

Guadagnini estis fabrikita en la jaro 1761 kaj aĉetita de ŝiaj gepatroj en aŭkcio kontraŭ 150 000 pundoj. En januaro de 1995 ĝi estis ja ŝtelita, sed polico trovis ĝin je du monatoj pli poste. Vanessa-Mae foje falis kaj disbatis ĝin, sed ĝi estis riparita.

Ŝi uzas du elektrajn violonojn Zeta Jazz, unu el ili estas blanka kaj sur la alia estas kliŝita flago de Usono. Ĝis la jaro 2001 ŝi uzis arĝentan elektran violonon Zeta Jazz.

De tempo al tempo ŝi aĉetas violonojn, pli poste ŝi vendas ilin kaj profitojn ŝi dediĉas al karitato.

Diskografio

Albumoj

Specialaj eldonoj

Unuopaĵoj

  • "Toccata & Fugue" (1995)
  • "Toccata & Fugue — The Mixes" (1995)
  • "Red Hot" (1995)
  • "Classical Gas" (1995)
  • "I'm a-Doun for Lack O' Johnnie" (1996)
  • "Happy Valley" (1997)
  • "I Feel Love Part 1" (1997)
  • "I Feel Love Part 2" (1997)
  • "The Devil's Trill & Reflection" (1998)
  • "Destiny" (2001)
  • "White Bird" (2001)

Filmaro

  • The Violin Fantasy (1998)
  • Arabian Nights (2000)
  • The Making of Me (2008)

Referencoj

  1. http://news.bbc.co.uk/1/hi/business/4927490.stm

Eksteraj ligiloj