Varsovia Duklando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Varsovio
Plena origina nomo:
Duché de Varsovie (france)
Herzogtum Warschau (germane)
Księstwo Warszawskie (pole)
18071815

historia lando • klienta ŝtato • Napoleona satelita ŝtato • princlando
Geografio
Mapo de Duklando Varsovio kaj Libera Urbo Dancigo post 1809
Mapo de Duklando Varsovio kaj Libera Urbo Dancigo post 1809
Ĉefurbo:
Areo:
155 000 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
4 300 000
Nacia konsisto:
poloj, ...
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Francio (Unua Franca Imperio)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Reĝlando Galicio kaj Lodomerio Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
Postsekvaj ŝtatoj:
Kongresa Pollando Kongresa Pollando
Grandduklando Poznano Grandduklando Poznano
Respubliko Krakovo Respubliko Krakovo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Varsovia Duklando (france: Duché de Varsovie, germane: Herzogtum Warschau, pole Księstwo Warszawskie, ruse Варшавское герцогство, Varŝavskoje gercogstvo) – ekzistis en la jaroj 1807-1815, oficiale sendependa, tamen reale subordigita al napoleona Francio. Ĝi estis nur surogato de la pola ŝtato. Suverena reganto de la duklando estis reĝo de la Reĝlando Saksio, Frederiko Aŭgusto la 1-a, kiu membris en la Rejna Federacio, estanta protektorato de la Unua Franca Imperio.

Post la malsukcesa napoleona invado kontraŭ Rusio, la duklando estis okupita de prusaj kaj rusaj trupoj ĝis 1815, kiam ĝi estis formale dividita inter tiujn du landojn ĉe la Viena Kongreso.

Kelkfoje la duklando estas malĝuste citata kiel "grandduklando Varsovio".