Vauksa pinglovostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vauksa pinglovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. vauxi
Chaetura vauxi
(Townsend, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vauksa pinglovostulo, Chaetura vauxi, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp. Ĝi reproduktiĝas en altaj teroj el suda Alasko al centra Kalifornio kaj el suda Meksiko, norda Jukatana Duoninsulo, al orienta Panamo kaj norda Venezuelo. La populacio de Usono estas migranta, vintrante el centra Meksikio suden tra Centrameriko. La loĝanta reproduktanta loĝantaro en la suda parto de tiu teritorio foje estis konsiderata separata specio, Malheldorsa pinglovostulo, Chaetura richmondi.

La Vauksa pinglovostulokonstruas tasneston el bastonetoj kaj salivo sur vertikalaj surfacoj en malhelaj truoj, kiel arbotruoj, klifokornicoj aŭ subtegmentoj. La ino demetas tri blankajn ovojn inter martok kaj julio. Ĝi reproduktiĝas en monoj kaj montetoj, ĉefe super 700 m, kaj manĝas super arbaroj kaj pli malfermaj areoj, inkludante urbojn.

Temas pri eta apuso, eĉ kompare kun aliaj specioj de la genro Chaetura, 10.7 ĝis 11.2 cm longa kaj peza 18 g. La nordaj populacioj estas iomete pli grandaj je 11.5 cm, probable pro la Regulo de Bergmann, aŭ pro migropostuloj. Ĝi havas cigarforman korpon, duonlunformajn flugilojn kaj mallongan kvadratan voston. La kapo, supraj partoj kaj flugiloj estas nigrecaj, kaj la subaj partoj, pugo kaj vostokovriloj estas grizbrunaj. La gorĝo estas helgriza, kaj blankeca en nordaj birdoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas malhelajn bazojn ĉe la gorĝoplumoj.

Tiu apuso havas pli varian voĉon ol aliaj specioj de la genro.

Tiu apuso estas gregema specio, laŭ aroj de 30 aŭ pliaj birdoj, kaj ofte kun aliaj apusospecioj, kiel la Blankkola cipselo, ĉefe dum klimatŝanĝoj. Ĝi flugas kun mikso de fortaj flugilfrapoj kaj tremaj glitoj.

La Vauksa pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn, inkludante skarabojn, vespojn, termitojn kaj flugantajn formikojn.

La Vauksa pinglovostulo ricevis la nomon laŭ la usona sciencisto William Sansom Vaux.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]