Vento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vento estas movado de la aero tra la atmosfero. Tian movadon plejparte kaŭzas la malsama varmigo de la tero kaj la maro per la suno. La varmigo diferas dum tago kaj nokto, dum somero kaj vintro. Per tio estiĝas regionoj de alta kaj malalta aerpremo. La aero fluas de la alta al la malalta. Tiu fluo estas kurbigita per la Coriolis-forto rezultanta de la volvado de la Tero.

Granda vento, kiu estas malalta aeropremo centra, malpli ol 975 hPa, okazas per koncentrita varmeco sur maro.

Specialaj specoj de vento

Maurice Lewin, fondito de la Veterana Esperantista Klubo, listigis en Meteologia Terminaro, publikigita en la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio en 1961, la jenajn ventojn:

Bagujo - Bizo - Blizardo - Borao - Borasko - Burano - Burko - Burstero - Doktoro (Harmatano) - Etezio - Foeno - Gregalo - Haaro - Habubo - Harmatano - Helmo - Kamsino - Konao - Lesteo - Levanto - Leveĉo - Maestro - Mistralo - Nortero - Pampero - Poniento - Purgo - Rebato - Reŝabaro - Sejstano - Simuno - Siroko - Skvalo - Solano - Suestado - Ŝamalo - Ŝinuko - Termalo - Tifono - Tornado - Tramontano - Uragano - Vendavalo - Verano - Veranilo - Vili-Vili - Virazono - Virgalo - Tempesto - Zefiro

Specialaj ventoj ofte havas diversajn aŭ similajn nomojn (variantojn) laŭ regiono kaj dialekto.

Vidu ankaŭ

Boforta skalo de ventofortecoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Boforta skalo.

La skalo pri ventoj estis fiksita de F. Beaufort, brita mara oficisto, 1774 - 1857

0 = kalmo.

1 = zefireto.

2 = zefiro.

3 = brizeto.

4 = brizo.

5 = brizego.

6 = fortventeto.

7 = fortvento.

8 = fortventego.

9 = ŝtormo.

10 = ŝtormego.

11 = tempesto.

12 = uragano.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. 
  • Citaĵo
     Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon. 
  • Citaĵo
     Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj. 

Referencoj

  1. [1]

Aliaj projektoj