Novpagana festo
El Vikipedio
(Alidirektita el Viĉaj festoj)
Novpaganaj festoj: La ok plej gravaj festoj en pluraj novpaganaj tradicioj, aparte Viko, nomiĝas ŝabatoj aŭ sunaj festoj. Ili konsistas el la Solsticoj, Ekvinoksoj, kaj "transkvartalaj tagoj," tagoj proksimume meze inter tiuj. Laŭnome:
- Saveno, la pagana novjartago (angle Samhain /saven/ aŭ /saŭen/), 1-an de novembro.
- Julo, la Vintra Solstico (angle Yule), 20-23an de decembro.
- Kandelfesto (angle Imbolc, Oimelc, aŭ Candlemas), 1-an de februaro.
- Eostaro, la Printempa Ekvinokso (angle Ostara aŭ Eostre), 20-23an de marto.
- Belteno aŭ Majtago (angle Beltane), 1-an de majo.
- Somermezo, la Somera Solstico (angle Midsummer aŭ Litha), 20-23an de junio.
- Lamaso (angle Lammas aŭ Lughnasadh), 1-an de aŭgusto.
- Mejbono, la Aŭtuna Ekvinokso (angle Mabon), 20-23an de septembro.
Ankaŭ festiĝas esbatoj, festoj de la Plena Luno, kiuj estas aparte dediĉitaj al la Diino.
Ĉiuj festoj estas okazoj por ritoj; la plej observataj festoj estas Belteno kaj Saveno.
Ĉi tiuj festoj estas plejparte tradiciaj festoj el antaŭkristanaj tempoj en la Britaj insuloj kaj aliloke. Multaj el la originalaj festoj estis la fontoj por aktualaj kristanaj aŭ laikaj festoj, ekzemple Kristnasko (ĉirkaŭ Julo), Pasko, Laborfesto je la 1a de majo, Halovino, ktp.
