Vibratoro (sekso)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vibratoro estas seksa helpilo, pretigita por vibrado de la haŭta surfaco. Ĝi stimulas je difinita areo (punkto) la nervoĉelojn kaj tiel kaŭzante agrablajn erotikajn sensojn.

Historia trarigardo [redakti]

Vibratora anonco el 1910

La elektran vibratoron inventis kuracistoj en la 1880-aj jaroj, por trakti per tio la histeriajn malsanulojn, kaŭzante al ili orgasmon. Baldaŭ aperis la hejma versio. La uzado de vibratoroj reduktiĝis poste dum jardekoj pro ties apero en la 1920-aj jaroj en fruaj pornografiaj filmoj. Oni vendis ĝin dum tiu epoko kiel masaĝilon. La denova ekflorado de la vibratoro okazis ekde la 1960-aj jaroj dum kaj post la seksa revolucio en la okcidentaj landoj.

Galerio [redakti]