Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Granda Nova Vikipedio-Konkurso[redakti fonton]

Antaŭ kelkaj monatoj mi havis ideon lanĉi grandan novan konkurson en Vikipedio, por pligrandigi kaj plibonigi ĝian enhavon, kaj pli ĝenerale por reklami ĝin en Esperantujo. Al niaj samideanoj ĉe la forumoj Lernu.net la ideo neete plaĉis; kelke da ili eĉ montris intereson Vikipediistiĝi. Mi pensas ke, se ni sufiĉe allogus spertulojn de diversaj anguloj de Esperantujo, kaj se ni povus elpensi (kaj havigi) taŭgajn premiojn, ni povus igi la konkurson afero tre granda kaj ampleksa, refreŝigante entuziasmon por la projekto.

La skemo kaj reguloj de ĉi tiu hipoteza konkurso estas ankoraŭ svagaj, sed unu ĉefa celo estus disvolvi la 1000-nemalhavendajn artikolojn ĝis altkvalita nivelo. Sed mi unue volus ekscii, ĉu inter jamaj Vikipediistoj estas iu intereso por mia plano. Alilingvaj versioj de Vikipedio pasintece okazigis konkursojn kun sukceso - ni povas preni ideojn pri reguloj, premioj, strukturo ktp. de ili. Tempodivalse (diskuto) 18:08, 26 Jul. 2015 (UTC)

@Tempodivalse: Ene de Esperanta Vikimedia laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni pripensis tian konkurson jam antaŭan jaron, sed fine ne realigis (vidu monpeton). Mi pretas kunorganizi ĝin nun.
Mia ideo estas krom verki novajn artikolojn ankaŭ plipopularigi novan tradukan ilon EnhavTradukado. Ĉar tradukado povas rapide kaj multe plibonigi nian artikolaron, tiu konkurso havus eĉ pli bonan longtempan efikon. Kion vi opinias?
Mi jam organizis artikolverkan konkurson por slovaklingva Vikipedio; 2 foje. Kelkajn premiojn kaj helpon ni povus ricevi de tutmonda Vikimedia Fondaĵo, mi supozas, ke pluraj Esperantaj organizoj helpus almenaŭ per reklamado. --KuboF (diskuto) 20:55, 18 Sep. 2015 (UTC)

Proponata regulo «Etika konduto»[redakti fonton]

La diskuto estas translokita el la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Proponata regulo «Etika konduto» (tie tro malmultaj uzantoj rimarkis la temon). Gamliel Fiŝkin 19:10, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

Estimataj gekolegoj! (Kvankam en Vikipedio en Esperanto apenaŭ aperas koleginoj…) Mi planis proponi al la komunumo tiun regulon iam poste. Tamen la ĵusaj eventoj montris, ke tia regulo estas bezonata urĝe. Tial mi ŝanĝis miajn planojn: anstataŭ iom redakti ŝablonojn kaj artikolojn kaj iom dormi, mi dum la tuta nokto estis tradukanta al Esperanto la rusan version de la regulo. Do, jen la proponata regulo: Vikipedio:Etika konduto. Eble, iu diros, ke ĝi ne necesas, ĉar jam ekzistas Vikipedio:Etiko de Vikipedio; tamen ili estas du diversaj paĝoj ne nur en Esperanto: ĉiu el ili havas dekojn da lingvaj versioj. Mi tute ne alvokas oficialigi ĝuste la proponatan tekston senmodife. Sed mi opinias, ke ĝi povas esti bazo. Ni pridiskutu la tekston. Mi petas ĉiujn tralegi ĝin antaŭ ol diskuti. Se iu havas ideojn por plibonigo (senca aŭ lingva) de la teksto, bonvolu proponi ĉi tie. Kaj bonvolu ne ŝanĝi la tekston antaŭ la fino de la diskuto. Se rezulte de diskuto la komunumo decidos akcepti la proponatan regulon kun iuj ŝanĝoj, iu (dezirinde administranto) per unu redakto faros tiujn ŝanĝojn kaj anstataŭos la ŝablonon {{propono}} per la ŝablono {{regulo}}. Do, mi ripetas: Vikipedio:Etika konduto. Bonvolu diskuti ĉi tie. Gamliel Fiŝkin 05:57, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Bone, estas preciozaj konsilioj. La rusa vikipedio esta granda vikipedio do ni beneficas tie grandan eksperimenton sed ni ankaŭ povu emfazi apartaĵojn de nia eta vikipedio: Ni estas certe pli diversaj ke aliaj vikipedioj do oni rekomendu pli toleremojn. Ni estas eta vikipedio. Reguloj por granda kaj por eta sistemo estas nepre malsimilaj. Ni rekomendu ne necesigi tro pezajn procedurojn. Veni en esperanta vikipedio nur por unuformigi aŭ ŝerifi estas certe ne malpermesata sed malkuraĝas. --pino (diskuto) 13:50, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉu vi tralegis la tekston? Kion konkrete en la teksto vi opinias netaŭga por Vikipedio en Esperanto? Mi ja proponas tiun tekston de kiel finpoluritan regulon, sed kiel bazon por amendado antaŭ akcepto. Do, proponu ŝanĝi tion, kion vi trovas neideala. Gamliel Fiŝkin 18:24, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
Jes mi tralegis la tekston kaj mi aprobas ĝin. Mi konkrete proponas aldoni frazon "Ni estas eta vikipedio. Reguloj por granda kaj por eta sistemo estas nepre malsimilaj. Ni rekomendu ne necesigi tro pezajn procedurojn. Veni en esperanta vikipedio nur por unuformigi aŭ ŝerifi estas certe ne malpermesata sed malkuraĝas." en la enkonduko. Kore. --pino (diskuto) 09:33, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Kie en la teksto temas pri pezaj proceduroj? (Ekzemple, tie estas neniuj mencioj pri dume neekzistanta Arbitracia Komitato.) Kaj kion signifas la enigmaj vortoj «veni… nur por unuformigi aŭ ŝerifi»? Gamliel Fiŝkin 12:52, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Pardonu min, klopodas klarigi, skribi multajn regulojn estas por ni eble vana afero, ni estas ege malmultaj. Paroli kun la aliaj uzantoj estus pli utila ke skribi formalajn regulojn. Tamen via propono "Etika konduto" ŝajnas min trafa, ni havas nun kun la ago de EfrinEfrin ekzemplon de kontribuanto, kiu venas nur por unuformigi, ĉi tiu konduto kreas konfliktan etoson. Kaj kiam mi diri ŝerifi mi volas diri esti nur ŝerifo aŭ policisto. Nenion malpermesas iu veni tie nur por kritiki sed "etika atitudo" estus antaŭ vere kunlabori. Ĉu estas komprenebla, ĉu vi povas formuli aldonon? Se ne, ne estas grava via propono estas jam bona.--pino (diskuto) 16:13, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Rilate la kolegon EfrinEfrin, supozu bonajn intencojn. Mi vidas ĉe li bolan pasiemon de komencanto; li tutkore deziras plibonigi Vikipedion, sed lin malhelpas liaj nesperteco kaj memfido, li ne supozas bonajn intencojn kaj foje estas malĝentila. Lia stilo de interkomunikado estas bedaŭrinda, sed kun li necesas agi singardeme: trankvile kaj bonkore klarigadi al li lian malpravecon, penante ne fortimigi lin; se li forirus, tio estus perdo por Vikipedio en Esperanto.
Unu el la problemoj de Vikipedio en Esperanto, grandparte devenanta el duma malgrandeco de ĝia komunumo, estas tio, ke ĝi estas kvazaŭ malgranda vilaĝo, kie ĉiuj ĉiujn konas; reguloj ne estas sufiĉe konkretaj, kaj bona konduto de la uzantoj estas pro tio esperebla sed ne garantiata. Vikipedio en Esperanto, kia ĝi estas nun, ne estas preta por alveno de granda nombro de novaj redaktantoj: se hodiaŭ ĝin ekredaktus mil personoj, Vikipedio en Esperanto estus dispremita per propra pezo. Mi esperas, ke iam ekredaktos eĉ ne miloj, sed dekmiloj da personoj (mi opinias tion ebla), sed necesas prepariĝi por tio. Ordo kaj bona etoso en lingva sekcio kun multaj redaktantoj ne povas esti subtenata per ĉies interkono, sed bezonas klarajn regulojn. La proponata regulo estas ne tiom por hodiaŭo, kiom por estonteco, por ke Vikipedio en Esperanto povu elteni grandan komunumon. La menciita kolego iagrade faris komplezon al Vikipedio en Esperanto, klare montrinte, ke neskribitaj tradicioj kaj ĉies interkono ne povas anstataŭi precizajn regulojn.
Problemo de ĉi diskuto estas malmulthomeco: se ni decidos pri akcepto de regulo duope, oni povos dubi pri legitimeco de la regulo. La tekston jam vidis pli ol tridek personoj; mi miras, kial ne ili ĉiuj eldiras tie ĉi. Gamliel Fiŝkin 06:31, 27 Aŭg. 2015 (UTC)

Anticipa konkludo[redakti fonton]

Ekde la momento, kiam mi komencis ĉi tiun diskuton, jam pasis du semajnoj. Dum tiu tempo la proponatan regulon vidis dekoj da personoj (ĝi estis vidita en aŭgusto 45-foje kaj dum la unuaj ses tagoj de septembro 17-foje).

La sola persono kiu respondis al la propono, la estimata kolego Pino, diris interalie: «mi tralegis la tekston kaj mi aprobas ĝin» kaj «via propono "Etika konduto" ŝajnas min trafa». Li proponis iomete kompletigi la tekston, sed lia propono fakte estis malklara ideo kaj ne formulita frazo, por kiu ni ne trovis formon, sed li mem diris, ke se ni ne sukcesos formuli tiun ideon, «ne estas grava via propono estas jam bona».

Ĉar dum la du semajnoj neniu el la dekoj da legintoj protestis, kaj la sola reaginto aprobis, estas evidente, ke la proponata regulo estas interkonsenta. Tial, se dum du tagoj ne aperos protestoj aŭ amendoj, mi (aŭ iu alia, ne estas grava diferenco) faros konkludon de la propono kaj de la diskuto: mi aŭ iu alia anstataŭos en la teksto de la proponata regulo la ŝablonon {{propono}} per la ŝablono {{regulo}}, provizinte en la redaktoresumo klakeblan ligilon al ĉi tiu diskuto.

Krome mi opinias, ke en la ŝablono {{ĉefaj reguloj}} la ligilo «Etika konduto» montras al la regulo Vikipedio:Etiko de Vikipedio sole pro tio, ke antaŭe en Vikipedio en Esperanto regulo kun la nomo «Etika konduto» ne ekzistis nek eĉ estis proponita, kaj kaze de akcepto de la proponata regulo la ligilo en la ŝablono devas montri al la novakceptita regulo. Do, mi proponas ŝanĝi la ligilon en la ŝablono. Se dum la menciitaj du tagoj ne aperos protestoj aŭ amendoj, mi (aŭ iu alia) faros ankaŭ tion, same kun ligilo ĉi tien.

Gamliel Fiŝkin 15:27, 7 Sep. 2015 (UTC)

Dankon pro via laboro, Gamliel! Bedaŭrinde, pro kongresa sezono kaj multaj agadoj lastatempaj mi apenaŭ havis tempon reagi. Mi tralegis (bedaŭrinde, apenaŭ trastudis...) la proponon (kiam ankoraŭ estis "nur" propono) kaj ne trovis malbonaĵon en ĝi, do mi post mortem konsentas kun ĝi ;) --KuboF (diskuto) 19:12, 18 Sep. 2015 (UTC)

Konkludo[redakti fonton]

✔ Farite. Gamliel Fiŝkin 00:54, 10 Sep. 2015 (UTC)

Introducing the Wikimedia public policy site[redakti fonton]

Hi all,

We are excited to introduce a new Wikimedia Public Policy site. The site includes resources and position statements on access, copyright, censorship, intermediary liability, and privacy. The site explains how good public policy supports the Wikimedia projects, editors, and mission.

Visit the public policy portal: https://policy.wikimedia.org/

Please help translate the statements on Meta Wiki. You can read more on the Wikimedia blog.

Thanks,

Yana and Stephen (Talk) 18:12, 2 Sep. 2015 (UTC)

(Sent with the Global message delivery system)

15a datreveno de Vikipedio[redakti fonton]

La 15a datreveno de Vikipedio, kaj de la Vikimedia movado alvenos baldaŭ! Ni estas entuziasmaj por fari planojn por festi la 15-an de januaro 2016.

Kiel maniero impulsi la planadon de la 15 datreveno, ekzistas paĝo ĉe Meta por Vikipedio 15, ni planas ke la paĝo enhavu rimedojn kiel la jenajn:

  1. Rimedoj por plani eventojn kaj lokajn renkontiĝojn por festi la 15an datrevenon.
  2. Plia informado pri kiel kundividi fotojn, videojn, historiojn pri la datreveno, Vikipedian enhavo kaj aliajn plurmediojn.
  3. Konsilioj pri kiel havigi la atenton de la amaskomunikiloj pri via evento.

Pluraj el la sekcioj de la meta-paĝo estas malplenaj nun, sed ni laboros kun vi por aldoni informon en la paĝo dum la venontaj monatoj antaŭaj al la datrevena festo en januaro. Bve sentu vin libera aldoni, redakti, kaj diskuti kion ajn vi volus vidi dum la 15a datreveno de Vikipedio!

Ni tre volas festi kun vi ĉiuj!

La komunika teamo el la Vikimedia Fondaĵo

JSutherland (WMF) (diskuto) 17:27, 22 Sep. 2015 (UTC)

Reimagining WMF grants report[redakti fonton]

(My apologies for using English here, please help translate if you are able.)

Last month, we asked for community feedback on a proposal to change the structure of WMF grant programs. Thanks to the 200+ people who participated! A report on what we learned and changed based on this consultation is now available.

Come read about the findings and next steps as WMF’s Community Resources team begins to implement changes based on your feedback. Your questions and comments are welcome on the outcomes discussion page.

With thanks, I JethroBT (WMF) 16:56, 28 Sep. 2015 (UTC)

Only one week left for Individual Engagement Grant proposals![redakti fonton]

(Apologies for using English below, please help translate if you are able.)

There is still one week left to submit Individual Engagement Grant (IEG) proposals before the September 29th deadline. If you have ideas for new tools, community-building processes, and other experimental projects that enhance the work of Wikimedia volunteers, start your proposal today! Please encourage others who have great ideas to apply as well. Support is available if you want help turning your idea into a grant request.

I JethroBT (WMF), Community Resources 21:01, 22 Sep. 2015 (UTC)

Wikidata: Access to data from arbitrary items is coming - new date set[redakti fonton]

Farita, tio estas bone, dankon. --pino (diskuto) 06:14, 18 Sep. 2015 (UTC)

Open call for Individual Engagement Grants[redakti fonton]

My apologies for posting this message in English. Please help translate it if you can.

Greetings! The Individual Engagement Grants program is accepting proposals until September 29th to fund new tools, community-building processes, and other experimental ideas that enhance the work of Wikimedia volunteers. Whether you need a small or large amount of funds (up to $30,000 USD), Individual Engagement Grants can support you and your team’s project development time in addition to project expenses such as materials, travel, and rental space.

Thanks,

I JethroBT (WMF), Community Resources, Wikimedia Foundation. 20:52, 4 Sep. 2015 (UTC)

(Opt-out Instructions) This message was sent by I JethroBT (WMF) (talk) through MediaWiki message delivery.

Wikidata: Access to data from arbitrary items is here[redakti fonton]

Lingvejo[redakti fonton]

Provincoj de Kroatio - ĥaosa nomado[redakti fonton]

Nun esperantlingva Vikipedio havas en Kategorio:Provincoj de Kroatio:

EfrinEfrin (diskuto) 11:35, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Jes, tio estas ĥaoso. Mi ankaŭ ne ŝatas ĥaoson. Kiaj estas orginalaj nomoj de provincoj de Kroatio? Ĉu ekzistas esperantaj tekstoj pri provincoj de Kroatio? En PIV ne ekzistas "Varaždin", nek "Zadar", nek "Zagreba" Eble ni devas havi artikolojn Varaždinska županijaVaraždinskaVaraždinska (provinco) se ne ekzistas esperantaj tekstoj pri tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:50, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
@Uzanto:Marek Mazurkiewicz mi nur parolis de formato. Elekto de klasnomo kaj de baznomo estas aliaj problemoj. Kaj forigo de artikolo klasnomo malhelpas (Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Klasnomo). Vere Uzanto:Tlustulimu?
Mi propinas "Klasnomo Baznomo". Estas la formato plej uzata en eo-Vikipedio. županija=ĵupanio, ekz: Ĵupanio Varaždin[o]/Varaĵdin[o]. Sed en latino estis "comitatus" [1]. Nun mi ne volas ŝanĝi klasnomo, sed mi volas nur ŝanĝi formato. EfrinEfrin (diskuto) 19:18, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
  • Mi ĝenerale pensas ke plej bone estas Zadar (provinco) se "Zadar" estas bona nomo sed mi pensas ke antaŭ devas diskuti ĉu "Zadar" estas bone nomo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:15, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
En tekstoj oni skribas "Provinco XYZ" kaj ne "XYZ (provinco)". EfrinEfrin (diskuto) 22:02, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
Tio dependas ĉu proprao nomo estas "XYZ" ĉu "Provinco XYZ", se propra nomo estas "Provinco XYZ" artikolo devas esti Provinco XYZ, kaj en tekstoj devas skribi "Provinco XYZ", se propra nomo estas "XYZ" kaj ekzistas du aŭ multaj elementoj pri propra nomo XYZ do nia artikolo devas esti XYZ (provinco) (kaj ekzemple XYZ (urbo)) kaj en tekstoj devas skribi "provinco XYZ". Ĝenerale mi pensas ke "(ekzemplo)" devas uzi nur kiam propra nomo estas malunusignifa kaj ni (vikipedistoj) ne povas mem-krei Esperantaj-propraj nomoj sed ni devas trovi nomoj en referenocoj (se en referenocj ne ekzistas Esperantaj-propraj nomoj ni devas uzi orgninalajn proprajn nomojn) . Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:52, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Provinco X estus bona formo laŭ mi. Ĵupanio k.s. estas forigendaj!--Crosstor (diskuto) 04:35, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Same laŭ mi (vidu supre, ekzemploj Antverpeno kaj Bavario) Provinco X estas bona formo por tiuj provincoj kiuj en sia nomigo uzas la nomon de sia ĉefurbo (=X). La provincoj kiuj havas propran nomon, ne bezonas aldonon de antaŭa vorto "provinco...", kaj facile povas resti kiaj ili estas nun. Ĉio tio estas surbaze de kondiĉo ke la kroata vorto županija tradukiĝas per "provinco" (kaj ne per "regiono" aŭ alia vorto). Sed eĉ se termina diskuto ŝanĝus tradukon de la vorto županija al Esperanto, ĉiukaze restas la laŭ mi preferinda koncepto preferi la nomumon "provinco Zadar" al "Zadar (provinco)" aŭ "Zadara provinco" (Zadaro ne estas sendiskute akceptita esperantigo de la urbonomo). ThomasPusch (diskuto) 14:33, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi pensas ke pli logike estus uzi formon X(a) provinco, ĉar ĉefurboj ĉiam estas gravaj urboj, do iliaj nomoj estas esperantigindaj. Krome foje provincoj estas nomataj laŭ aliaj objektoj aŭ aliaj principoj, ekzemple Zabajkala regionoHebrea AŭtonomioKamĉatka regiono. Ni ja ne nomos ilin Aŭtonomio Hebreo kaj Regiono Transbajkalo, ĉu? Krome dum serĉado pli facilas kaj rapidas entajpi la ĉefan vorton (nomon de la provinco) kaj tuj poste videblos variantoj. Ekzemple oni entajpas Tjumen kaj tuj aperas Tjumeno kaj Tjumena provinco. Se akcepti inversan vortordon, oni devos entajpi Provinco Tjumeno. Por kio malsimpligi la aferon? Des pli ke ofte oni ne konas ĝustan nomon de la administra unuo, ĉu temas pri provinco aŭ gubernio aŭ distrikto aŭ regiono. Do mi proponas logikan, komfortan kaj simplan sistemon: X(a) provinco.--RG72 (diskuto) 10:01, 8 Sep. 2015 (UTC)


Novaj nomspacoj[redakti fonton]

Saluton. Jam ekde kelkaj semajnoj ni havas kvin novajn nomspacojn. Sed ĉiuj ankoraŭ havas anglajn nomojn. Temas pri la jenaj:

  • Gadget
    • Gadget talk
  • Gadget definition
    • Gadget definition talk
  • Topic

Ĉu iu lingvaj kaj teknikaj spertuloj havas proponojn kiel ni povus esperantigi ilin? --Tlustulimu (diskuto) 06:17, 4 Sep. 2015 (UTC)

En la preferoj la vorto gadgets estas tradukita kiel «aldonaĵoj». Do, la unuaj du estas Aldonaĵo kaj Diskuto de aldonaĵo. Mi kuraĝas supozi, ke la sekvaj du povas esti tradukitaj kiel Aldonaĵdifino kaj Diskuto de aldonaĵdifino; sed, diference de la unuaj du, mi ne scias por kio estas tiuj spacoj. Kaj la lasta ŝajnas esti Temo. Ankaŭ jam esperantigitaj spacnomoj estas miavide korektindaj; mi havos tempon por diri pli longe ne pli frue ol dimanĉe. Kaj bonvolu atenti proponatan regulon; ĝi estas bezonata, sed ĝis nun tiun diskuton partoprenis nur duopo, kio ja ne sufiĉas por akcepti regulon. Gamliel Fiŝkin 12:00, 4 Sep. 2015 (UTC)
(redakta konflikto)
Laŭ Komputeko en: gadget estas akcesoraĵopopularaĵeto. Vikipedio en preferoj tamen uzas "Aldonaĵo". Iuj proponoj kiel elekti? Ekz. do povus esti:
  • Gadget = Akcesoraĵo / Aldonaĵo
    • Gadget talk = Akcesoraĵo-Diskuto / Aldonaĵo-Diskuto
  • Gadget definition = Akcesoraĵdifino / Aldonaĵdifino
    • Gadget definition talk = Akcesoraĵdifino-Diskuto / Aldonaĵdifino-Diskuto
Aldone:
  • Topic = Temo
Tamen, kontrolante niajn nomspacojn mi konstatis iom strangajn nomojn de diskutaj nomspacoj. Pluraj uzas streketon kaj la vorton "Diskuto" kun majusko, ekz "Uzanto-Diskuto", "Dosiero-Diskuto". Aliaj uzaj "fluan tekston", ekz. "Vikipedia diskuto", "Portala diskuto". Kiam do okazos traduko de la novaj nomspacoj, ni eventuale povus la nomojn unuecigi.
Mi persone preferas "fluan tekston" sen superfluaj majuskoj. Mia propono tial estas
  • Gadget = Akcesoraĵo
    • Gadget talk = Diskuto pri akcesoraĵo / aldonaĵo
  • Gadget definition = Akcesoraĵdifino / Aldonaĵdifino
    • Gadget definition talk = Diskuto pri akcesoraĵ-difino / aldonaĵdifino
  • Uzanto-Diskuto → Diskuto kun uzanto
  • Dosiero-Diskuto → Diskuto pri dosiero
kaj simile. Kion vi opinias? --KuboF (diskuto) 12:08, 4 Sep. 2015 (UTC)

En la antaŭa fojo mi ne havis tempon por diri ĉion. Estus bone korekti ankaŭ la ekzistantajn nomojn.

La vorton «Uzanto» (respektive «Uzantino») mi opinias malkonvena por tiu nomspaco. Uzant(in)o de iu retejo estas persono, al kiu la retejo provizas iujn servojn, kaj li aŭ ŝi tiujn servojn konsumas. Kreante Vikipedion, ni ne simple konsumas servojn, sed faras komunan aferon. Mi trovas bona nomon de tiu nomspaco uzatan en la ruslingva Vikipedio, ruse Участник [uĉastnik], ine Участница [uĉastnica] — laŭvorte «Partoprenanto» kaj «Partoprenantino».

Nomoj de diskutaj nomspacoj devas esti derivataj de la nomoj de koncernaj enhavaj nomspacoj ĉiam en unu sama maniero. Ne estu ĥaoso el «Diskuto de *o», «Diskuto pri *o», «Diskuto kun *o», «*o-Diskuto», «*a diskuto» ktp.

Nomoj kiel «Ŝablono-Diskuto» kaj «Helpo-Diskuto», same kiel ĉiuj ceteraj formitaj tiamaniere, havas malklaran sencon. Ankaŭ ilia stilo ne ŝajnas esti bona: oni tiel ne parolas en Esperanto. «Ŝablona diskuto» povas esti diskuto konstruita per ŝablonoj; kaj «Helpa diskuto» povas esti diskuto kiu helpas, aŭ akcesora (duagrada) diskuto. La nomoj laŭ la modeloj «*o-Diskuto» kaj «*a diskuto» supozeble aperis pro emo konservi la vortordon uzatan en la angla lingvo; tiun emon mi nomus erara, ĉar diversaj lingvoj estas konstruitaj diverse, kaj ne eblas ĉiam konservi vortordon de tradukata teksto.

La modelo «Diskuto pri *o» taŭgas por ĉiuj diskutaj nomspacoj krom du: «Diskuto pri uzanto» (eĉ se partoprenanto) absolute ne taŭgas, «Diskuto pri Vikipedio» estas dubinda. Por la unua bonaj estus «Diskuto kun uzanto» kaj «Diskuto de uzanto», por la dua — «Vikipedia diskuto» kaj «Diskuto de Vikipedio».

Do, la modelo «Diskuto de *o» estas universala kaj pro tio la plej bona.

Kiu el la tradukoj de la vorto gadget estas la plej bona, mi ne scias. Sed estu universaleco: se aplikita estos alia traduko ol «aldonaĵo», oni korektu ankaŭ la paĝon de preferoj. Gamliel Fiŝkin 02:02, 6 Sep. 2015 (UTC)

Titolo de artikolo: ĉu Studento aŭ Studanto?[redakti fonton]

Studento kaj studanto estas sinonimoj, do sendube ambaŭ devas esti menciita en la artikolo. Sed el la du, kiu devas esti la nomo de la artikolo laŭ vi?

Nuntempe la titolo de la artikolo estas Studanto. En la diskutejo de la artikolo, la uzanto Falcoperegrinus proponis ŝanĝi la artikolnomo al Studanto, ĉar "La vorto studanto estas rekomendata, ĉar la radiko 'student' estas senutila kaj eĉ malutila." Uzanto FiorixF1 diris, ke la vorto studento "estas simple eŭropaĵo, kiu malfaciligas la vivon al neeŭropaj esperantistoj!" Kelkaj monatoj poste, Falcoperegrinus alinomigis la artikolo, ĉar neniu kontraŭstaris.

Sed mi havas dubojn pri ĝi.

  • Unue, la vorto studento estas vorto el la Fundamento, do ĝi estas fundamenta vorto de Esperanto. Male, la vorto studanto ne estas enhavata en multaj vortaroj (inkluzive de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj Reta Vortaro), kio signifas, ke studanto estas malofta vorto. Se ĉe Google oni serĉas la du vortojn el nur Esperantlingvaj retpaĝoj, nuntempe studento donas 184 000 rezultojn, dum studanto donas nur 19 100 rezultojn.
  • Due, laŭlitere studanto signifas persono, kiu estas studanta. Sed ne estas nur studentoj ĉe universitatoj (aŭ alia supera lernejoj), kiu estas studanta. Ni povas diri, ke homoj kiu ofte studas sole sen instruado ja estas studanto ankaŭ. Do laŭ mi, el la du vortoj, studento estas la pli ekzakta vorto por signifi persono, kiu studas ĉe universitato aŭ alia supera lernejo.

Do, mi pensas, ke ni eble devas konsideri reŝanĝi la nomon de tiu artikolo.

Kion ĉiuj pensas pri tio? Mallonge, ĉu ni devas uzi la pli ofta, pli ekzakta vorto, aŭ la vorto, kiu estas pli analizebla kaj pli facile komprenebla por personoj, kiuj devenas de ne-eŭropaj lingvoj?

RaijinMonk (diskuto) 08:39, 7 Sep. 2015 (UTC)

En miaj artikoloj mi uzas studentoj.--Crosstor (diskuto) 09:56, 7 Sep. 2015 (UTC)
Nepre ŝanĝu la artikoltitolon al la originala Studento. Studento kaj studanto ne estas sinonimoj, kvankam ili iam povas esti interŝanĝeblaj. Homo povas studi ion (do, esti studanto) tute sen ia ajn rilato al universitato aŭ al alia instruejo, sen partopreni kursojn, sen celo diplomiĝi. Jam la ideo forbalai la Fundamentan vorton studento estas sufiĉe stranga. Kaj oni certe ne faru tiajn lingvoeksperimentojn en enciklopedio. --Surfo 10:12, 7 Sep. 2015 (UTC)

Se sekvi la logikon de la argumento, ke studanto povas studi ne nur en instituto aŭ universitato, ankaŭ la vorto «lernanto» iĝus maltaŭga, ĉar oni lernas ne nur en lernejo (kaj laŭ la sama logiko ankaŭ la vorto «lernejo» ne taŭgus, ĉar oni ne nur tie lernas). Kaj rilate la argumenton pri la Fundamento, Esperanto estas vivanta lingvo, ne kiel la ŝtoniĝinta latino. Kaj ajna vivanta lingvo vivas ne en vortaroj kaj gramatikoj: male, vortaroj kaj gramatikoj respegulas vivantan lingvon kia ĝi estis iom antaŭe. Gamliel Fiŝkin 13:51, 7 Sep. 2015 (UTC)

Vi pravas, ke la vivanta uzkonvencio de vortoj estas multe pli grava ol la laŭliteraj signifoj de vortoj. Mi nun volis diri, ke estas situacioj, en kiuj la vorto studanto ne estas interŝanĝebla kun studento. ―RaijinMonk (diskuto) 15:25, 7 Sep. 2015 (UTC)
Mi ne komprenas, kion Gamliel Fishkin volas diri. Studi havas multe pli ampleksan signifon ol nur "esti studento", "studi en universitato", "esti registrita kiel lernanta ano de supera lernejo", aŭ simile. Oni povas studi malnovajn manuskriptojn, vulkanojn, lumbrikojn aŭ Volapukon kaj tamen ne esti studento. Studi havas signifon proksiman al havigi al sci sciojn pri, esplori, observiekzameni (tiu lasta ne en la lerneja aŭ universitata signifo de formala kontrolo pri scioj).
La celo de la artikolo estas klarigi, kion signifa studento, kaj fakte ĝi tion priskribas. La artikolo, cetere, tute ĥaose uzas ambaŭ formojn studento kaj studanto, sed la teksto klare parolas nur pri studento kaj nenion diras pri tio, kion signifas studanto. La afero neniel rilatas al la signifo(j) de lernanto. La rimarkoj pri "vivanta lingvo" kaj "ŝtoniĝinta latino" estas kutima retorika provo pruvi ion nepruveblan, precipe se li per tio volas diri, ke studento estas antikva, arĥaika vorto, kiu plu vivas nur en vortaroj. Mi vetas, ke li eĉ ne provis studi en modernaj tekstoj la uzon de studento.
Mi havas nenion kontraŭ la vorto studanto. Ĝi estas tute normala Esperanta vorto, kies signifo(j)n difinas la signifo(j) de studi. --Surfo 07:50, 8 Sep. 2015 (UTC)
Mi ne scias, ĉu «studento» aŭ «studanto» estas pli bona. Persone al mi pli plaĉas la vorto «studento» (por mi eĉ ŝajnas pli natura esprimo ne «studi en universitato», sed «lerni en universitato»); tamen tio povas esti influo de mia gepatra lingvo, la rusa. Preskaŭ ĉiuj personoj aktivaj ĉi tie estas parolantoj de la lingvoj ĝermanaj, latinidaj kaj slavaj (estimata kolego Salatonbv, via opinio estas ĉi tie ege bezonata). Gamliel Fiŝkin 23:52, 9 Sep. 2015 (UTC)
(Saluton Gamliel Fiŝkin) Mi ne havas fortan opinion pri tio ĉar mi nun estas iom okupita. Sed laŭ "Baza Radikaro Oficiala" de AdE oni devas scii la vorton "studento" en Grupo 8 ([2]), sed UEA pensas ke "studento" estu superflua radiko kaj la sinonimo de "studanto" ([3]).--Salatonbv (diskuto) 08:09, 10 Sep. 2015 (UTC)
Tiu listo de «superfluaj» radikoj povas utili nur kiam oni skribas por komencantoj (kaj krome komprenebleco de teksto por komencanto dependas de tio, kiu estas gepatra lingvo de tiu komencanto). Gamliel Fiŝkin 17:03, 10 Sep. 2015 (UTC)

Estas sensence demandi, ĉu "studanto" aŭ "studento" estas pli bona. Estus same sensence demandi, ĉu "profesoro" estas pli bona vorto ol "instruisto". Ili estas apartaj vortoj kun malsamaj sed rilataj signifoj. Ambaŭ vortoj estas tute bonaj kaj plene Esperantaj. Studento estas eĉ Fundamenta, do apartenas al la plej tradicia vortostoko de la lingvo, dum studi estis oficialigita en 1909. Difinon de la vorto "studanto" oni apenaŭ bezonas meti en enciklopedion, ĉar ĝi estus nur vortara difino: studanto = homo kiu studas.

La signifojn de la vortoj oni povas tute bone certigi al si el pure Esperantaj tekstoj, sen bezono fantazii ion pri influoj Slavaj, Ĝermanaj aŭ latinidaj. Cetere, se tio interesas vin, mi mem ne estas parolanto de lingvo Slava, Ĝermana aŭ Latinida.

La aserto "UEA pensas ke studento estu superflua" estas tute senbaza. Vi povas mem kontroli, ke la listo "de UEA" komenciĝas per ĉi tiuj vortoj: "La listo entenas amason da eraroj kaj sensencaĵoj ... AVERTO: kvankam UEA mem havas nenion komunan kun ĉi tiu listo, ĝi tamen donas al ĝi aperlokon sub la marko UEA." La listo havas multon bonan, kaj oni povas eĉ konsenti kun ĝi pri tio, ke ofte oni povas diri studanto anstataŭ studento, sed ĝi ne estas bona gvidilo por decidi, kian titolan havu la koncerna artikolo en Vikipedio. --Surfo 15:29, 10 Sep. 2015 (UTC)

Gepatra lingvo influas preskaŭ neeviteble. Pri tiu listo mi konsentas. Mi ankaŭ konsentas kun vi pri la temo (mi jam diris pri tio), sed mi ne certas pri mia objektiveco. Gamliel Fiŝkin 17:03, 10 Sep. 2015 (UTC)
Mi konsentas al Surfo ke la listo ne estas bona gvidilo por decidi en Vikipedio. Ĝi estas aserto kun ankoraŭ eraroj kaj sensencaĵoj kiel UEA mem diras. Ĉu la malsameco inter la vortoj estas simila al tiu inter "aŭtoro" kaj "skribinto"?--Salatonbv (diskuto) 18:00, 10 Sep. 2015 (UTC)
Mi ne volis demandi, ĉu "studanto" aŭ "studento" estas pli bona. Mi volis demandi, kiu estas pli taŭga por uzi ĉefe en la artikolo. Mi nur komparis la oftecon kaj la laŭliterajn signifojn de la du vortoj tiel, ĉar mi suposis la du estas sinonimoj. ―RaijinMonk (diskuto) 23:29, 10 Sep. 2015 (UTC)

Do, kion ni faru? Estas klare, ke laŭ Surfo ni nepre ŝanĝu la artikoltitolon al Studento, sed la aliaj ŝajne ne havas tiajn firmajn opiniojn pri la afero. Mi ne havas multe da sperto redakti Vikipedion, do mi ne scias, ĉu mi devus ŝanĝi ĝin mem bazita sur nur unu alia opinio. ―RaijinMonk (diskuto) 14:12, 17 Sep. 2015 (UTC)

Mi simple ŝanĝis la nomon de la artikolo al Studento kaj reverkis la tekston. Multo en la antaŭa teksto eble forfalis, sed povas esti, ke io prefere aperu en alititolaj artikoloj, ekz. Universitato. Bonvolu kompletigi laŭplaĉe. --Surfo 15:40, 17 Sep. 2015 (UTC)

Brita politiko: "Liberalaj Demokratoj", "Liberaldemokratia Partio", "Liberal Democrat (brita partio)" aŭ ia alia?[redakti fonton]

Kio preferiĝas por ĉi tiu liberala brita partio? Ĝi estis kutime nomita la "Liberal Democrats" en la angla (Liberalaj Demokratoj), sed iu jam uzis la esprimon "Liberaldemokratia Partio" en la artikolo pri la Brita Laborista Partio. Redakto: Ankaŭ estas nomspaco "Liberal Democrat (brita partio)", sed la nomoj de aliaj britaj politikaj partioj estas tradukitaj. Ignorantia Nescia (diskuto) 21:27, 13 Sep. 2015 (UTC)

  • Ĉiam laŭ referencoj. Se ne ekzistas esperantlingvaj referencoj oni devas uzi orgnalaj (ĉi tie anglaj) nomoj Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:00, 16 Sep. 2015 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Maŝina tradukado de la hispana, la kataluna kaj la franca[redakti fonton]

Tradukado per EnhavTradukado

Ŝajnas, ke postnelonge povos al nia laboro en Esperanta Vikipedio helpi maŝina tradukado de la hispana, la franca kaj la kataluna. Estas planata aldono de tiuj ĉi lingvoj en la tradukan helpilon EnhavTradukado (tiuj, kiuj ankoraŭ ne ŝaltis la helpilon povas tion fari en siaj beta-preferoj (testaj)). Dume funkcias maŝina tradukado de la angla kaj permana tradukado de ajna Vikipedia lingvo. (pliaj informoj)

Bonvolu memori, ke maŝina tradukado estas nur helpilo! Ĝi ne provizas sufiĉan kvaliton por simple enmeti la tekston en Vikipedion; oni bezonas la tekston plue poluri tiel, ke ĝi estu nature legebla. Dum tradukado ankaŭ memoru, ke origina teksto eventuale povas esti kulture influita kaj estus singarda - precipe ĉe temoj rilataj al politiko, religio kaj ideologioj.

Esperante, ke la helpilo al vi vere helpos ;) --KuboF (diskuto) 14:11, 14 Jun. 2015 (UTC)

Bonege!
Ankaŭ, la traduko el la angla estas iom tro fuŝa laŭ mi. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:22, 14 Jun. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi laŭdas la averton de KuboF, ĉar malprudenta uzo de tradukiloj riskus enradikigi certajn lingvajn erarojn, donante al ili la benon de "vikipedieco". Pro tio mi malŝatas la tradukitan epo-vikipedion (http://epo.wikitrans.net/), kiu laŭ mia impreso ekzemple preferas la anglan vort-ordon inter substantivoj, kiu estas tute kontraŭa al la esperanta. – Umbert' (diskuto) 14:36, 14 Jun. 2015 (UTC)
Tiajn rimarkojn vi povas sendi al la evoluigistoj de Gramtrans (kiuj funkciigas WikiTrans-on) kaj eventuale ankaŭ al evoluigistoj de Apertium (ilo, kiu nuntempe tradukas en EnhavTradukado). Programistoj ŝatas tre konkretajn rimarkojn; alia afero estas kiom facilas la aferon plibonigi... Kompreneble, programo komenciĝas je iu nivelo kaj nur laŭ paso de tempo pliboniĝas; ni vidos, kio estos ĉi tie post 10 jaroj - danke al nuntempa laboro :) --KuboF (diskuto) 18:10, 14 Jun. 2015 (UTC)
Eble estus necese malebligi la aŭtomatikajn tradukadojn el la angla (ne la baza angla) por ke la uzantoj uzu iliajn scipovojn. Ĉu? Mi kelkfoje ne ŝatas traduki miajn artikolojn el la angla. Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:03, 14 Jun. 2015 (UTC)
Ĉiu uzanto povas uzi la tradukan interfacon ankaŭ sen maŝina tradukado - tiu opcio estas en la dekstra kolumno. Sed por multaj uzantoj estas redaktado de maŝine antaŭtradukita teksto pli facila kaj rapida - tial maltaŭgus ĝenerala malŝalto por ĉiuj. (Cetere, pri opinioj de uzantoj (enkalkulante min, ekde 11:30) vi povas spekti retan diskuton pri nuntempo kaj baldaŭa estonteco de EnhavTradukado, en la angla). --KuboF (diskuto) 18:10, 14 Jun. 2015 (UTC)

Novaĵo: Jam estis ŝaltita maŝina tradukado de la franca, la hispana kaj la kataluna al Esperanto en la ilo EnhavTradukado. Vi do povas ŝalti la ilon kaj provi tradukadon. Tamen, kiel mi jam plurfoje diris, maŝina traduko estas nur helpilo kaj bezonas permanan kontrolon. Se vi konsideras iun maŝinan tradukaĵon maltaŭga, kuraĝu ĝin plene redakti aŭ traduki dekomence. Tradukado de diversaj lingvoj havas diversan kvaliton, kio vi povas konsideri jam de nuntempa kvaropo (la angla, la franca, la hispana, la kataluna). --KuboF (diskuto) 10:00, 9 Sep. 2015 (UTC)

Stranga atentigo[redakti fonton]

Trifoje mi vidis tiun atentigon:

Information: You are importing User:Lupin/popups.js into your common.js or <skin>.js! This script is unmaintained. Please remove this inclusion and enable the Navigation popups Gadget in the preferences of your account instead.

Mi bezonas klarigon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 00:52, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

@Ĉiuĵaŭde: La mesaĝo signifas en la angla la jenon:
„Informo: vi importas User:Lupon/popup.js en vian common.js-paĝon! Tiu skripto ne estas flegata. Bonvolu forigi la inkludon kaj anstataŭe ŝaltu la navigan tujhelpilan aldonaĵon en la preferoj de via konto.“
Strangas, ke vi mem fakte tute ne havas js-subpaĝon de uzanto. Do, kie ekzakte aperas la mesaĝo! Do, sur kiu paĝo? --Tlustulimu (diskuto) 13:45, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi jam trovis la kaŭzon de la mesaĝo. En la aldonaĵo MediaWiki:Gadget-Popups.js enestis la menciita skripto. Mi ĵus ŝanĝi tion. Sed nun ankoraŭ devus esti iel aranĝataj la rilataj CSS-formatoj. Do, eble la skripto nun ne plu redonas strangan mesaĝon, sed mankas formatoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:07, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus testis la aldonaĵon "Navigaj saltofenestroj", kiu troveblas en miaj preferoj, post plia korekto kaj ĝi funkcias bone ĉe mi. Ĉu ankaŭ ĉe vi? Se ne, eble estus bone, se vi provizore malŝaltas ĝin kaj poste denove ŝaltas ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
@Ĉiuĵaŭde: Hieraŭ denove malaperis kelkaj formatoj de la aldonaĵo, ĉefe la fona koloro. Mi reaperigis ĝin ĉe mi per mia universala uzantopaĝo. Tiam la formatoj aperas en ĉiuj vikipedioj, se tie estas la sama aldonaĵo. Mi uzas tie la jenan kodon:
/* Formates for the Gadgets [[:en:Wikipedia:Tools/Navigation popups]] and [[:eo:Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro]] */
.navpopup { 
  background-color: #FFFFA3  !important;
  font-family:      serif    !important;
  color:            #404     !important;
  font-size:        medium   !important;
  border-radius:    0.5em    !important;
}
Se al vi ne plaĉas helflava fonkoloro, vi povas difini alian koloron. --Tlustulimu (diskuto) 16:27, 10 Sep. 2015 (UTC)

Fuŝo en la supro de la paĝo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĉivespere vidas strangan fuŝon en la supro de la paĝoj de Vikipedio. Nun mi funkcias per Google Chrome kaj tio estas nur ĝenado. La listo de personaj aferoj, kontribuoj ktp disiĝas tra la tuta paĝo, iras sur aliaj klakiloj kaj malfacilas la uzadon. Sed kutime mi veturas per Mozilla Firefox kaj tie absolute maleblas malfermi paĝon. Ĉio estas blokita. Ankaŭ tie ĉi mi malkapablas subskribi, ekzemple. Mi estas Kani 14-9-15.

Fakte dum unu sekundo ĉio videblas enorde. Se vi kapablas rapide klaki en tiu sekundo, oni funkcias; male, ne. Kani.
En la anglalingva Vikipedio ĉio iras normale. Kani
Mi havas la saman problemon, kiam mi konektiĝas per mia konto. La problemo ŝajne ne dependas de la retumilo. uzanto:Dominik
Ankaŭ mi suferas tiun problemon, kaj mi uzas Firefox, do ŝajne la retumilo ne estas la problemo. Ĉu eble oni instalis novan ĝavaskripton? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 19:04, 14 Sep. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi havas la saman problemon. Mi ne povas finlabori jam kreita artikolo ĉar la legilo "Redakti fonton" (supre de la artikolo) ne fukcias. --Glavkos diskutejo 21:22, 14 Sep. 2015 (UTC) [ĝisdatigo] Do ĉio funkcias bone kiam mi elsalutas. Eble la problema estas ligita kun la softvaro de mesaĝsistemo. Glavkos (elsalutita)
Mi ĵus provis - denove bone funkcias :-)) --Dominik (diskuto) 02:46, 15 Sep. 2015 (UTC)
Hodiaŭ marde ŝajne jam ĉio denove enordas.--kani (diskuto) 11:27, 15 Sep. 2015 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Propagandema uzanto[redakti fonton]

Aperis uzanto Againstdisinformation (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Ties uzantonomo en laŭvorta traduko el la angla lingvo signifas «kontraŭ misinformado», kio jam per si mem aludas, ke li aŭ ŝi venis ne por perfektigi Vikipedion sed por propagandi (ja vidu VP:KVNE). Mi proponas forbari tiun uzanton. Gamliel Fiŝkin 14:38, 1 Sep. 2015 (UTC)

Dankon por via atentigo, ni vigilos. --pino (diskuto) 15:27, 1 Sep. 2015 (UTC)
Vi probable ne malpravas, sed li nur redaktis unufoje. Indus proponi al li alinomadon de sia uzantonomo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:28, 1 Sep. 2015 (UTC)
Li ĉefe per sia nomo redaktas ĉe la angla vikipedio kaj havas historion de forbaroj ([4]). Ni atentu.--Salatonbv (diskuto) 02:13, 2 Sep. 2015 (UTC)

Demando pri ĝavaskripto[redakti fonton]

Saluton. Ĉu iu el la aliaj administrantoj resp. uzantoj eble hazarde jam legis mian demandon pri superflua skripto? Bonvolu laŭeble respondi tie. Dankon. Ekde kelkaj semajnoj jam kelkaj skriptobazaj funkcioj de nia vikipedio balbutas, kvankam mi jam sufiĉe multajn el la skriptoj aktualigis laŭ alivikipediaj versoj. Tamen ankoraŭ balbutas:

  • ĉe Betafunkcioj: Hovercards, kies tujhelpiloj ne aperas apud la rilataj ligiloj, sed tute malsupre de la paĝo
  • ĉe la supraj ligiloj de alsalutintaj uzantoj: la submenuo ĉe "Kontribuoj", kiu ne aperas ĝustaloke, sed tute malsupre sen la kutima kadro

Sed ĝis nun neniu atentigis pri tio. Tute strange. --Tlustulimu (diskuto) 07:10, 10 Sep. 2015 (UTC)

Vandalaĵo[redakti fonton]

Atentu! IP-ulo 213.205.194.65 provis ŝanĝi artikolon Siluroj per vandalaĵo - eble necesas forbari lin. --Dominik (diskuto) 15:41, 23 Sep. 2015 (UTC)

Dankon por via atentigo. La IP-ulo estas nun forbarita. --pino (diskuto) 16:50, 23 Sep. 2015 (UTC)

Mi petas pri helpo[redakti fonton]

Ĉu Uzanto:Pino~eowiki bone faris ĉi tie?:

Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:11, 20 Sep. 2015 (UTC)

Mi pensas, ke por tiuj artikoloj ankoraŭ necesas fontoj. @Pino~eowiki: kial vi nuligis?--Salatonbv (diskuto) 01:28, 21 Sep. 2015 (UTC)
Neniu kontraŭas, ke referencoj estas grava ilo por nia enciklopedio, sed la agoj de Marek Mazurkiewicz maltutilas kaj finifine pertubas la funkciado de nia enciklopedio. Por Ereŝkigal li povas fari proponon en la diskutpaĝo de la artikolo, ni vidos. Por Specifika lingva perturbo artikola ĝermo ne nepre jam devas inkluzivi referencojn. --pino (diskuto) 14:24, 21 Sep. 2015 (UTC)
Mi estas ĝoja ke vi konsentas kun la graveco de referencoj. Tamen, mi ne pensas ke forigi redakton (senprobleman) estas bona solvo eĉ se liaj aliaj agoj/redaktoj estus problemaj. Malfaro de redakto estas por vandalismo.--Salatonbv (diskuto) 16:36, 21 Sep. 2015 (UTC)
Tie estis vere problemo kaj ne reagi pligravigus la situon. --pino (diskuto) 21:15, 21 Sep. 2015 (UTC)
Ĉu temas pri Diskuto:Castanopsis cuspidata? Mi ankaŭ komentis tie. Sed mi ankoraŭ ne pensas ke malfari la suprajn redaktojn plibonigus la situon.--Salatonbv (diskuto) 00:56, 22 Sep. 2015 (UTC)
Via komento estas tute advekata kaj ni ne malfaru la du suprajn redaktojn, kiuj estas ekzemploj de perturboj. --pino (diskuto) 05:40, 22 Sep. 2015 (UTC)
Mi malsamopinias kun pino - laŭ mi eĉ ĝermeto devus enhavis almenaŭ unu bonan referencon. Tamen, nur meti avertoŝablonon laŭ mi ne estas sufiĉe - tiel ni (laŭ mi) ne bone klarigas al niaj kolegoj pri graveco de citado. Ekz. en kazo, kiam tio indas (ekz. novaj artikoloj) mi rekomendus kontakti la aŭtoron kaj peti pri fontoj kaj klarigi kial tion fari (nun tion faris mi). Sed tamen, por marki artikolon senfonta, por atentigi niajn legantojn pri (dume) ne perfekta verko kaj por peti helpon de aliaj kunredaktantoj mi subtenas uzadon de avertoŝablonoj en tiaj okazoj. --KuboF (diskuto) 17:39, 22 Sep. 2015 (UTC)

 Kara KuboF mi delonge konas vian emon pri afiŝaĵo sed ni gardu mezuron, mi ankaŭ nun vidas, ke vi proponas aldoni ŝablonon "ĝermeto" pri Italiaj, Germaniaj kaj Brazilaj komunumoj. mi timas.--pino (diskuto) 08:02, 23 Sep. 2015 (UTC)

Ĉu mi malbone komprenas Ŝablono:Mankas fonto/dokumentado aŭ Ŝablono:Mankas fonto/dokumentado ne estas kompleta? En dokumentado estas skribita: "por etikedi tekstoparton kiu estas nekompleta sen citita fonto de informo," do mi ne komprenas kial ĉi tie mi malbone faris. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:03, 22 Sep. 2015 (UTC)
La etikedo fuŝas la artikolon kaj ne helpas. Estas verŝane ne esperanta fonto pri Ereŝkigal (en aliaj lingvoj la situo similas) sed certe oni ne malpermesas krei la artikolon. Faru proponon en la diskutpaĝo de la artikolo. --pino (diskuto) 16:13, 22 Sep. 2015 (UTC)
Se mi bone komprenas, temas precipe pri demando, ĉu ni (Esperantaj Vikipediistoj) rajtas krei novajn vortojn, kiujn ni bezonas en artikoloj. Kutimo ja estas, ke enciklopedioj reflektu eksteran mondon kaj uzu parolmanieron de ekstera mondo. Alia afero estas, ke Esperanto estas lingvo kreita por facila laŭregula kreado de novaj vortoj. Kaj do - batalo inter la du principoj...
Ĉu eble helpus novaj ŝablonaj markiloj pri "vorto elpensita de Vikipediisto"? Ili uzeblus kiel kesto supre de artikolo kaj kiel enteksta averto kaj markus precize tiajn malklarajn situaciojn, kiel pri Ereŝkigal. --KuboF (diskuto) 17:12, 22 Sep. 2015 (UTC)
Estas bona ideo krei ŝablonojn pri inventitaj vortoj. Mi pensas ke tia ŝablono korespondu al Listo de nepivaj vortoj (kiu miaopinie estu ŝovita al "VP:" nomspaco). Alie, oni povas nur uzi inventitan vorton (ekz. "Hustono") ene en la artikolo sed la titolo restu neesperantigita (ekz Houston), ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 17:33, 22 Sep. 2015 (UTC)
Mia baza ideo estas krei du ŝablonojn:
  1. kesta, simila al {{Sen fontoj}}, kun teksto pli-mapli "Esperanta nomo por tiu ĉi temo estas 'inventita' / Bonvolu diskuti proponitan terminon en diskutpaĝo"
  2. enteksta, simila al {{Mankas fonto}} kun simila ŝpruc-helpila teksto.
Tamen, mi persone iom dubas pri ilia uzado kaj sekva diskutado por trovi plej bonan terminon. Ĝenerale, mi pensas, ke nia komunumo devus finfine klare priskribi rajton krei novajn vortojn por Vikipedio. Ĉar tio estas nebula afero ŝvebante ie en aero ĝis nun, malgraŭ pluraj tiaj diskutoj en pasinteco. --KuboF (diskuto) 18:18, 22 Sep. 2015 (UTC)
  • Mi pensas ke krei novajn vortojn en Vikipedio estas tute kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco kaj tre malbona ideo. Se oni volas krei novan vorton do mi proponas skribi al scienca revuo, al Akademio ktp. Mi proponas ne miksi funkcioj de vikipediostoj kaj funkcioj de sciencistoj. @Pino~eowiki: ĉu vi proponas neniam uzi ŝablonon: ŝablono:Mankas fonto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:58, 22 Sep. 2015 (UTC)

 @Marek Mazurkiewicz: Persone mi ne uzas la ŝablonon. Kiam mi vidas informojn, kie fontoj ŝajnas min necesaj mi serĉas kaj aldonas. --pino (diskuto) 11:09, 23 Sep. 2015 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: Kion vi pensas pri la rekomendo de Akademio ke:
  • Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri:
En ĉi tiu kazo la nomoj esperantigindaj ne ĉiam estas "vaste konataj" aŭ troveblaj en eksteraj fontoj. Mi ankoraŭ hezitas facile esperantigi vikipediajn titolojn - tio kreus titol-militojn - sed permesus ke aŭtoroj uzu mem-inventitajn nomojn en artikoloj kun specifa ŝablono, kiam estus malfacile skribi artikolon sen tia nomo.--Salatonbv (diskuto) 05:07, 23 Sep. 2015 (UTC)
Mi ankaŭ evitas esperantigi vikipediajn titolojn, kiam mi ne havas la sperton aŭ kiam internacia nomo ŝajnas min pli taŭga. Mi evitas ankaŭ aldoni ŝablonon en artikolo, kie mi ne laboras. Mi ne opinias, ke mi havas la veron kaj ke mi devas klarigi la aliojn. Mi malfidas simplajn ideojn. Fari enciklopedion estas ne nur kopio de referencoj, plue ni devas povi labori en ĉiuj fakaj temoj. La ĉelo de nia internacia lingvo (kreita por facila laŭregula kreado de novaj vortoj) estas povi esti uzata ĉie. Ni certe ne devas atenti centoj da jaroj por paroli pri Ereŝkigal. --pino (diskuto) 12:09, 23 Sep. 2015 (UTC)
  • Pri rekomendo de Akademio mi pensas ke estas tre grava kaj mi ne diras/agas kontraŭ ĝi (se mi bone komprenas). Mi nur diras ke novaj vortoj devas esti unue en referencoj, poste en vikipedio. Ekzemplo. Oni estas eldonita libro "Sinjoro Tadeo" do ni povas krei artikolon Sinjoro Tadeo kaj oni ne estas eldonita libro (kaj neniu sribis nenion en Esperanto pri la libro) d:Q7476662 do ni ne povas krei artikolon La Pupo sed Lalka (pola titolo de pola libro) Pola vorto "lalka" signifas "pupo" sed tradukado de propraj nomoj estas originala esplorado. Mi komprenas ke ofte ne ekzistas esperanta vorto sed mi pensas ke artikolo sen referencoj estas pli granda problemo ol manko de artikolo. Mi plu petas pri instrukcio kiam povas uzi Ŝablono:Mankas fonto kaj Ŝablono:Mankas fonto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:42, 24 Sep. 2015 (UTC)
Por "lalka" ne estas problemo, estas pola romano kaj oni povas uzi la pola vorto, sed via vidpunkto puŝita ĝis absurdo malpermesas labori kaj fakte laciĝas niaj pli bonaj kunlaborantoj. Iru en diskutpaĝoj de artikoloj, se aliaj kunlaborantoj samopinias (mi dubas) vi povos malplenigi sed ne necesas perturbi ĉiujn artikojn. --pino (diskuto) 09:59, 24 Sep. 2015 (UTC)
Tio ne estas absurdo, tio vere funkcias en mia denaska lingvo (plviki). En pollingva literaturo ankaŭ ne ekzistas referenco pri kelkaj temoj do ni ne uzas pollingvaj vortoj pri tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:22, 24 Sep. 2015 (UTC)