Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/1-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Peto pri komento: Frua programara ĝisdatigado de la Esperanta Vikipedio[redakti fonton]

Mi malfermis novan peton pri komento pri teĥnika ŝanĝo de la Esperanta Vikipedio. Konkrete temas pri tio, ke programo, kiu funkciigas la Esperantan Vikipedion estus ĝisdatigata je unu tago pli frue ol aliaj Vikipedio. Al ni tio alportus iometan riskon, tamen tio tre utilus por testado de diversaj programoj kaj pli rapida korektado.

Bonvolu legi kaj diskuti ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Frua programara ĝisdatigado de la Esperanta Vikipedio. --KuboF (diskuto) 18:34, 8 Okt. 2015 (UTC)

Mi ĵus fermis la peton pro malsufiĉa intereso. --KuboF (diskuto) 21:13, 6 Feb. 2016 (UTC)

Happy Public Domain Day 2016![redakti fonton]

Logo Public Domain Day
Logo Public Domain Day

Feel free to translate this message in your language!

On January 1 we celebrate Public Domain Day as many works of authors who died 70+ years ago now enter the public domain and can be used freely.

Let us be aware: copyright is temporary. It only lasts during the authors lifetime and 70 years afterwards (in most countries). During those years it is limiting Wikipedia and her sister projects in showing works of art, literature, public art and buildings in countries without freedom of panorama, and more in the articles. But now a new batch is freed from copyrights!

An overview of images and texts that are restored or added to the Wikimedia Commons, are collected on: this page.

Many of these files still need a place in articles. You can help!

You can also help by uploading new files of subjects that are freed of copyrights.
You can also help by tagging all requests for deletion pages with the category when the file can be restored, which will be/was deleted.

As I follow the log of restored files this week, more images and texts will follow. If still files or texts are missing in the list, let me know or add them yourselves.

A very happy Public Domain Day! Romaine (diskuto) 13:05, 2 Jan. 2016 (UTC)


  • Some of the freed files:

Helenisma Epoko[redakti fonton]

Saluton. Mi havas proponon por iuj paĝoj pri la helenisma epoko. Estas artikolo Helenisma Epoko (kien helenismo ĝuste alidirektas), sed ankaŭ estas alidirektila paĝo Helenisma epoko, kiu alidirektas al Helena civilizo. Eble estas pli bone se Helenisma epoko alidirektas al Helenisma Epoko, ĉar la nuna malsame estas unu majusklo. Ignorantia Nescia (diskuto) 15:30, 4 Jan. 2016 (UTC)

Wikimania 2016 Scholarships - Deadline soon![redakti fonton]

Please help translate to your language

A reminder - applications for scholarships for Wikimania 2016 in Esino Lario, Italy, are closing soon! Please get your applications in by January 9th. To apply, visit the page below:

Patrick Earley (WMF) via MediaWiki message delivery (diskuto) 01:49, 5 Jan. 2016 (UTC)

La uzantoj supre ne redaktis por pli ol unu jaro kaj ili devas esti maladministrigitaj per Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo. Per la reguloj mi skribis en iliaj diskutpaĝoj kaj mi skribas tie ankaŭ. Nun ili estos aŭtomate maladministrantigita de stevardo. --Ochilov (diskuto) 15:10, 8 Jan. 2016 (UTC)

Admin rights have been removed, Roboto de Marcos still has bot flag, since it can be removed by local 'crat. Einsbor (diskuto) 16:05, 8 Jan. 2016 (UTC)

Forigo de la administrant- kaj burokrat- rajtoj de Alaudo[redakti fonton]

Saluton! Mi volas anonci ke mi proponis forigadon de la rajtoj de administranto kaj burokrato de la uzanto Alaudo. Bonvolu, portoprenu en la distuto ĉi tie. --Ochilov (diskuto) 07:15, 9 Jan. 2016 (UTC)

Mi forigis mian peton, vidu mian diskutpaĝon. --Ochilov (diskuto) 15:29, 9 Jan. 2016 (UTC)

Nova diskutŝablono[redakti fonton]

Saluton! Mi kreis novan interesan ŝablonon, {{Krokodilo-diskuto}}. Vi povas uzi ĝin en diskutoj, kie vi parolas alian lingvon krom Esperanto :D --Ochilov (diskuto) 09:17, 10 Jan. 2016 (UTC)

Ĉu problemo vere ekzistas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:36, 10 Jan. 2016 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz:, jes, se iu ne parolas Esperanton kaj volas montri ke la diskuto devas esti Esperante. --Ochilov (diskuto) 10:21, 10 Jan. 2016 (UTC)
@Ochilov: Mi iomete korektis la ŝablonan kodon kaj aldonis <noinclude> kaj </noinclude> ĉirkaŭ la tiea kategorio. Alie la kategorio aperus ĉie en la diskutopaĝoj, kvankam ĝi tie ne estu. Tamen mi pensas, ke tiel larĝa ŝablono povus ĝeni la legofluon en diskutoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:45, 10 Jan. 2016 (UTC)

2016 WMF Strategy consultation[redakti fonton]

Please help translate to your language

Hello, all.

The Wikimedia Foundation (WMF) has launched a consultation to help create and prioritize WMF strategy beginning July 2016 and for the 12 to 24 months thereafter. This consultation will be open, on Meta, from 18 January to 26 February, after which the Foundation will also use these ideas to help inform its Annual Plan. (More on our timeline can be found on that Meta page.)

Your input is welcome (and greatly desired) at the Meta discussion, 2016 Strategy/Community consultation.

Apologies for English, where this is posted on a non-English project. We thought it was more important to get the consultation translated as much as possible, and good headway has been made there in some languages. There is still much to do, however! We created m:2016 Strategy/Translations to try to help coordinate what needs translation and what progress is being made. :)

If you have questions, please reach out to me on my talk page or on the strategy consultation's talk page or by email to mdennis@wikimedia.org.

I hope you'll join us! Maggie Dennis via MediaWiki message delivery (diskuto) 19:06, 18 Jan. 2016 (UTC)

Related Articles[redakti fonton]

Mi aprezas fuŝa, kiam post la artikolo aperas "Related Articles", kie estas 3 aliaj titoloj de artikoloj. Ili ne estas trafaj rilataj artikoloj, ekzemple ĵus kreita János Korbuly la rilataĵoj estas fuŝaj, sola rilato estas, ke ili estas hungaroj. --Crosstor (diskuto) 10:56, 19 Jan. 2016 (UTC)

@Crosstor:, estas nova beta-funkcio. Vi povas ne uzi ĝin ankaŭ ;) --Ochilov (diskuto) 12:06, 19 Jan. 2016 (UTC)
Dankon, mi tute ne uzas ĝin, nur ĝenas tio, ke la rilataj artikoloj estas fuŝaj. En miaj artikoloj mi strebas por la konvenaj ligoj.--Crosstor (diskuto) 12:58, 19 Jan. 2016 (UTC)

Mi metas tiun helpopeton ĉi tie ĉa estas afero kaj por lingvejo kaj por teknikejo. Laŭ mia kompreno el anglaj vortoj Powder kaj Dust tradukeblaj al polvo, la malgranda artikolo Polvo kiu estas ligita nur al kelkaj lingvoj kun malgranda enhavo povus nomiĝi Polvo (apartigilo) kvankam estas ne nur apartigilo, kaj oni povus rezervi la unuan titolon por fari pli disvastigitan artikolon ligita al en:Dust. Ĉu eblas? Alia eblo estus rezigni pri la nunaj alilingvaj ligiloj de la nuna Polvo kaj ligi ĝin al en:Dust--kani (diskuto) 12:27, 23 Jan. 2016 (UTC)

Polvo estas nur dust, ne powder. Powder estas pulvoro, sed ĝi povas esti ankaŭ pulvo (eksplodaĵo) aŭ pudro (kosmetika). Kompreneble, la vortoj en la du lingvoj neniam estas plene, ĝisdetale samsignifaj, kaj povas esti ŝanceliĝo ĉe la limoj de la signifokampoj, sed mi ne vidas tian problemon en la artikolo polvo. --Surfo 13:26, 23 Jan. 2016 (UTC)
La problemo estas ke la malgranda artikolo Polvo ligatas al malgranda nombro da apartigilaj artikoloj kaj nenio ligas al pli grava artikolo en:Dust. Se oni faras tiun novan artikolon ĝi devus esti nomata Polvo. Nun mi jam bezonas por la artikolo Irigacio fari novan artikolon polvonuligo aŭ polvoforigo (mi bonvenigos sugestojn por elekti inter ambaŭ sed kiu laŭ la angla versio Dust suppression estus alidirektilo al en:Dust. Do, mi sezirus, ke tiu alidirektilo iru al vera artikolo Polvo ligita al en:Dust kaj ne al malgrava en:Powder kiu ja devus esti pulvoro, Polvo (apartigilo) aŭ io ajn escepte Polvo. Ĉu oni povas helpi min?--kani (diskuto) 16:30, 23 Jan. 2016 (UTC)
Fakte mi jŭs konstatis, ke reale la malgranda artikolo Polvo ne ligatas al alilingvaj artikoloj ĉar maltaŭge nur per la malnova sistemo al du artikoloj, do oni povass facile forigi tiujn ligojn kaj ligi ĝin al en:Dust, ĉu ne? Poste mi povas iom pliampleksigi ĝin por ke estu pli taŭgaartikolo. Tamen mi iom perdiĝas en la nuancoj inter polvo kaj pulvoro.--kani (diskuto) 16:38, 23 Jan. 2016 (UTC)
Jes, vi povas simple ligi la artikolon al Dust. Poste oni povas atendi, ke vi aŭ iu alia eble ampleksigos ĝin. --Surfo 21:03, 23 Jan. 2016 (UTC)
Farite.--kani (diskuto) 23:42, 23 Jan. 2016 (UTC)

Revizado / Kontrolado[redakti fonton]

Fakte ankoraŭ granda parto de niaj artikoloj dum pli ol 1000 tagoj atendas revizadon. Eble por kelkaj, kiuj foje havas sendorman nokton eta defio: [Revizendaj paĝoj]! Krome novaj reviziantoj bonvenas. Petu viajn rajtojn! DidiWeidmann (diskuto) 00:50, 24 Jan. 2016 (UTC)

Ekzistas tre utila instrumento kun oni povas trovi nerevizzitajn artikolojn en concerna kategorio. --Ochilov (diskuto) 20:24, 20 Feb. 2016 (UTC)
@Ochilov: En esperanto c neniam estas legata kaj skribata por k-sono. Do, la ĝusta vorto estas "koncerna". --Tlustulimu (diskuto) 20:34, 20 Feb. 2016 (UTC)
@Tlustulimu:, dankon. Mi mistajpis :) --Ochilov (diskuto) 06:05, 21 Feb. 2016 (UTC)

Tradukado de tekstoj vikiece ĉe Duolingo[redakti fonton]

Por subteni la lingvolernadon (kaj ankaŭ por povi vendi tradukaĵojn) la lingvolerna retejo Duolingo.com ofertas "immersion", do la eblecon en komunumo traduki realajn tekstojn. Helpe de iom da trukado tiu ebleco disponeblas por ajnaj lingvoparoj. Jen ekzemplo de germana teksto (de Tucholsky), kiun eblas traduki al Esperanto. Por prilabori tion necesas registriĝi ĉe Duolingo.

Mi opinias, ke tiu ilo estas uzebla ankaŭ por vikipedio. Oni povas elekti artikolon en alia vikipedio, meti ĝin tien, alvoki homojn por traduki (eble kadre de lingvolernado) kaj fine enmeti ĉe vikipedio. Grava punkto certe estas la tasko trovi sufiĉe da homoj, kiuj pretas kuntraduki la tekston; eble helpos serĉi en Duolingo Esperanto Learners.

Jen estas la instrukcioj por la enmetado de teksto (ŝajne eblas nur kompleta retpaĝo); ĉe "Step 3" elektu "Non-commercial" kaj enmetu la retpaĝan adreson; per "Step 4" sube aperos fenestro en via krozilo. En tiu fenestro estos markita unu linio, kies komenco estas sago dekstren; surklaku por vidi pli; El
value="None">None selected
faru value="eo}">None selected
(aŭ eble eĉ dekstre None selected > Esperanto, por amuziĝo). Elektu la kategorion kaj klaku al "Upload", kio post la kategorio-elekto fariĝas kolora. Mi ĵus enmetis tien tekston de Kurt Tucholsky, "Berlin! Berlin!". Pro iu kaŭzo la "Parsing" ne funkciis pri la germana vikipedia paĝo "Internetwerbung"... (Kial?)

Kaj jen, por via flanka informo, listo de artikoloj, kiuj estas aktuale tradukataj de la angla al Esperanto.

Malavantaĝo de tiu ebleco estas, ke oni aktuale ne povas aŭtomate uzi aŭtomatan tradukilon (tio ja eblas por oficialaj lingvo-paroj ĉe Duolingo kaj tio eblas ankaŭ ĉe GramTrans/Wikitrans).

Mi iam ektradukis artikolon helpe de GramTrans/Wikitrans - la problemo estis, ke la teksto estis longa kaj mi finfine meze haltis pri la polurado de la teksto. Do nenio videblas de ĝi ĝis nun.  :-( --Lu (diskuto) 14:33, 25 Jan. 2016 (UTC)

Ĉu mi ĝuste komprenis, ke la Esperantigadon faru la homoj, kiuj mem lernas la lingvon per Duolingo, kaj ke oni poste metos la tekston en nian Vikipedion? Tio ŝajnas al mi terura ideo! --Surfo 17:38, 25 Jan. 2016 (UTC)
Vi eble ne konas la principon de tiu tradukado: Teksto estas konsiderata fintradukita nur, kiam pluraj homoj konsideras ĝin bona. Se oni tiel agas, ne gravas kiom malalta estis la nivelo de tiuj, kiuj komencis la tradukadon - gravas nur, ke en la fino iu(j) lingvo-scianto(j) decidu, ke tio estas en ordo. Homoj kompreneble metu tekston en la vikipedion nur, se ili konsideras, ke ĝi estas en ordo. (Flanke: Ankaŭ ne ĉiuj tekstoj, kiuj aperas en vikipedio ĝis nun, estas lingve perfektaj...) --Lu (diskuto) 20:15, 25 Jan. 2016 (UTC)1
Mi scias la nunan staton. Mi pensis, ke la proponita sistemo celas levi la lingvan nivelon al nova, rekorda malalto. Eĉ el via respondo ne eblas konjekti, ke tiuj "iuj lingvosciantoj" estas aliaj ol la simplaj lernantoj de Duolingo. Vi pravas pri tio, ke mi ne konas la principon de tiu tradukado. --Surfo 20:41, 25 Jan. 2016 (UTC)
Fakto estas, ke Duolingo sukcesas vendi la tiel kreitajn tradukojn, ekz. al CNN - ili estas samkvalitaj kiel tradukoj de profesiaj tradukistoj. Sendepende de tio, ĉu la homoj, kiuj fine konsentas pri ĝusteco de tradukita frazo, estas "simplaj" lernantoj aŭ malsimplaj - la rezulto gravas. Kaj, kompreneble, pri enmeto en vikipedion respondecas la enmetanto.
Mi cetere neniun volas persvadi uzi tiun sistemon - provu kaj uzu ĝin, se allogas vin. --Lu (diskuto) 22:42, 25 Jan. 2016 (UTC)
Tio estas bonega sistemo. Mi ankaŭ partoprenas en Duolingo kun sama salutonomo kaj mi tradukas al Esperanto tie malofte. --Ochilov (diskuto) 06:09, 21 Feb. 2016 (UTC)

Konkurso[redakti fonton]

Oni informis min pri nova Konkurso - Jen ligilo al ĝi: en:Wikipedia:Catalan_culture_challenge

--Dominik (diskuto) 15:22, 20 Feb. 2016 (UTC)

Dankon! Mi partoprenos :) --Ochilov (diskuto) 20:19, 20 Feb. 2016 (UTC)
Parafrazante baronon Pierre de Coubertin pri Olimpiaj ludoj: "plej grave ne estas gajni, sed partopreni". --Dominik (diskuto) 04:12, 21 Feb. 2016 (UTC)

Wikimedia CEE Spring 2016[redakti fonton]

Kiel vi scias, tiujare okazos reta redaktmaratono Wikimedia CEE Spring 2016 kaj Esperantujo ankaŭ partoprenas kiel Eŭropa lando :p Mi bezonas helpon kun kreado de la listo de havendaj artikoloj ĉi tie. --Ochilov (diskuto) 13:09, 22 Feb. 2016 (UTC)

Kreo de nova paĝo pri politika partio kaj bildo alŝuto[redakti fonton]

Saluton!

Mi ĵus kreis, tradukante ĝin el la Franca kaj la Angla, la artikolon "Partio de la Estonia maldekstro unuigita", kiu estas maldekstra eta partio de Estonio.

Estas la unua fojo, ke mi kreas politikpartian artikolon; ĉu mi pravis tradukante ĝian nomon (t.e. ambaŭe ĉu mi bone tradukis ĝin kaj ankaŭ ĉu mi ne kreus paĝon kun la Estona nomo de la partio)?

Alie, mi volus uzi la logotipon de la partio, sed ĉar estas logotipo, oni ne rajtas alŝuti ĝin ĉe Commons; ĉu mi rajtas alŝuti ĝin el la Angla Vikipedio rekte en la Esperantan?

Amike,
Theomanou (diskuto) 10:09, 25 Feb. 2016 (UTC)

Mi proponas ne traduki mem proprajn nomojn ĉar (laŭ mi) tio estas kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco. Sed kelkaj Vikipedistoj havas alian opinion.

Mi pensas ankaŭ ke ne bone estas uzi markemblemon ĉar markemblemoj plej ofte ne estas liberaj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:36, 25 Feb. 2016 (UTC)

Saluton kaj dankon Marek pro via respondo. Pri la emblemoj, ja ili ne estas liberaj; sed uzi ilin estas laŭ mi ebla ĉar estas justa uzo. Sed mi ne konas la politikon tiurilate de nia kara Vikipedio. Theomanou (diskuto) 14:14, 25 Feb. 2016 (UTC)
  • Pri la nomo de la partio: uzi ambaŭ, la estonan nomon, kaj post tio la tradukon
  • Pri la markemblemo. Uzi ĝin
  • Pri ambaŭ: atendi, ĉu iu koncernitulo, do estona partiano komentas.

Se mi estus estona partiano, mi ĝojus pri via reklamo. Proteston de iu, kiu nur volas defendi iun principon, mi proponas ignori. Se en la angla vikio ne venis protesto, kial povus veni iu en la esperanta? --Hans Eo (diskuto) 21:39, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

VisualEditor News #1—2016[redakti fonton]

Elitre (WMF), 19:21, 26 Feb. 2016 (UTC)

Wikimania 2016: call for posters, discussions and trainings[redakti fonton]

Hi people,
the calls for posters, discussions and trainings for Wikimania 2016 are officially opened, you can find all the relevant links on the conference wiki:

https://wikimania2016.wikimedia.org/wiki/Submissions

The calls will be closed on March 20.

Posters will be reviewed just to make sure that there aren't things which are too much out of scope. Since we have a whole village we will surely find places to attach them, even if we they will be a lot!

Discussions will be managed by a guiding committee who will work on the wiki to meld all the proposals and suggestions.

Trainings will be reviewed by the programme committee. Please note that we request that each training has at least 3-5 interested attendees in order to be put in the programme.

By the beginning of April we will have a first list of all the accepted proposals.

If you have questions we suggest you to ask them on the discussion pages on wiki, so that everyone will be able to see them (and their answers, of course).

We are looking forward to read your ideas! --Yiyi (diskuto) 14:08, 28 Feb. 2016 (UTC)

Saluton! En Esperanta Vikipedio okazos nova granda konkurso. Ĉiun informon vi povas trovi ĉi tie. --Ochilov (diskuto) 14:05, 5 Mar. 2016 (UTC)

Completion suggestor[redakti fonton]

[Komento: vidu tiu ĉi ŝanĝo: [1].]

- User:CKoerner (WMF) (talk) 22:09, 7 Mar. 2016 (UTC)

Viki-printempo 2016 nun estas komencita! Ĉiuj povas partopreni, skribi artikolojn pri Centra kaj Orienta Eŭropo kaj venki! --Ochilov (diskuto) 06:40, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Invito al la Esperanta Vikivojaĝo[redakti fonton]

Vikivojaĝo en Esperanto komenciĝas!

En Vikimedia Kovilo nuntempe prepariĝas la plej juna frato de Vikipedio - Vikivojaĝo. Nuna skipo de Vikivojaĝo diligente laboras por fari ĝin utila, aktiva projekto; sed ni daŭre bezonas helpon! Post kiam Vikivojaĝo pruvos esti aktiva, ĝi ricevos sian propran retejon.

Tial mi invitas ĉiujn vojaĝemulojn, turistojn, interesiĝantoj pri mondo, sed ankaŭ homojn, kiuj volas helpi al esperantistoj partopreni Esperantajn renkontiĝojn, veni al Vikivojaĝo kaj kontribuadi. Enkadre de TEJO mi preparos plurajn paĝojn utilajn por IJK kaj UK, ĉar TEJO konscias, ke tiaj informoj helpos al partoprenontoj pri ilia vojaĝo. Organizantoj de aliaj renkontiĝoj estas same bonvenaj publikigi informojn pri la urbo de renkontiĝo!

Vikivojaĝo estas alia ol Vikipedio - ĝi provizas informojn utilajn specife por vojaĝantoj kaj al tio estas adaptita ankaŭ stilo. Multon eblas lerni de bone evoluintaj alilingvaj Vikivojaĝoj. La plej facila maniero por komenci estas supozeble preparo de frazlibro, kie sufiĉas traduki de Esperanto al alia lingvo. Nuntempe preparataj frazlibroj disponeblas en ties specifa kategorio kaj eblas facile krei novan.

Tiu tamen ŝatus resti en Vikipedio sed samtempe helpi al Vikivojaĝo, ankaŭ povas! Al ĉiu artikolo pri lando kaj urbo, kiu havas sian artikolon en Vikivojaĝo, indas en Vikipedio aldoni ligilon al Vikivojaĝo per {{Projektoj|v=}}, vidu la ekzemplom pri Pollando.

Kiu pioniros Vikivojaĝon kun ni? :) --KuboF (diskuto) 22:04, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Open Call for Individual Engagement Grants[redakti fonton]

Please help translate to your language:

Greetings! The Individual Engagement Grants (IEG) program is accepting proposals until April 12th to fund new tools, research, outreach efforts, and other experiments that enhance the work of Wikimedia volunteers. Whether you need a small or large amount of funds (up to $30,000 USD), IEGs can support you and your team’s project development time in addition to project expenses such as materials, travel, and rental space.

With thanks, I JethroBT (WMF) 15:47, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Ĉu Portobuffolé aŭ Portobuffolè?[redakti fonton]

Saluton. Ekde kelkaj semajnoj ĉiam denove IPulo aperas kaj fuŝas la artikolon Portobuffolé resp. Portobuffolè‎. Mi supozas, ke estas konflikto inter la itala skripmaniero kaj la loka. Kiun varianton ni prefere uzu? Bonvolu unue respondi ĉi tie, antaŭ ol vi ion ŝanĝos. La artikolaj historioj jam estas ĥaosaj pro la IPulo. Eble ni provizore eĉ devos protekti ambaŭ kaj tiam rearanĝi laŭlicence la aferon pri la titolo kaj la artikola historio. --Tlustulimu (diskuto) 20:57, 20 Jan. 2016 (UTC)

Ni elektu Portobuffolé-on kiel pli multo da alilingvaj vikipedioj faras (d:Q46129) kaj la artikolo komencu kun "PortobuffoléPortobuffolè‎ estas...". Fakte la literumo ne estas grava en Esperantio. Ni protektu la artikolon kontraŭ ipuloj kaj se EvilFreD malfarus plue en 24 horoj, ni devus forbari lin (VP:R3M).--Salatonbv (diskuto) 22:41, 20 Jan. 2016 (UTC)
Mi ĵus forbaris EvilFreD dum 1 tago. La du artikoloj estas kunigendaj sed ripetitaj malfaroj estas malpermesitaj.--Salatonbv (diskuto) 06:37, 21 Jan. 2016 (UTC)
Por eviti plian diskuton kaj solvo de la nuna fuŝo ke ekzistas du identaj artikoloj kun malsama skribmaniero: "Portobuffolé" estas la oficiala skribmaniero laŭ la komunumo mem, fojfoje videbla inversa akcento, do simple mi forviŝis la artikolon nun en "Protofuffolè" kaj metis alidirektilon. Kaj protektis tiun alidirektilon, tiel ke nur administrantoj denove povas ion ŝanĝi en tio. Kaj anstataŭ nian voloran tempon rabi per tia bagatelo, la kverelemuloj prefere plibonigu la artikolon, kio fakte estas mizera ĝermo. DidiWeidmann (diskuto) 01:17, 24 Jan. 2016 (UTC)
@DidiWeidmann: La literumo kaj alidirekto kiujn vi elektis estas bonaj. Tamen, el la vidpunkto de kopirajtoj, oni devas unue forigi "Portobuffolé"-on, kiu estis kreita en 2016, kaj alinomi "Portobuffolè‎" en 2006 al Portobuffolé. Ĉu vi komprenas?--Salatonbv (diskuto) 02:46, 24 Jan. 2016 (UTC)
@Salatonbv: Kara, ĉu vi serioze parolas? Ne ridindigu vin! Ni parolas ĉi-tie pri trilinia ĝermo kun banalaĵo, kies kopirajtoj ĉi-tie povus tuŝiĝi ... ĉu de la roboto, kiu kreis la originan artikolon? Mi petas, ne perdigi nian tempon pro tia absurdaĵo... Se vi volas fari ion utilan, tiam plibonigu tiun artikolon, sed ne perdigu mian tempon per sensenca formalaĵo. La du artikoloj estis same malvaloraj, tute egale, kiun version oni konservis, cetere, laŭ la metodo, kiun mi elektis la artikolohistorio de la alidirektilo ja komplete konserviĝis! DidiWeidmann (diskuto) 17:28, 24 Jan. 2016 (UTC)
✔ Farite Mi kunigis la historiojn per Specialaĵo:Unuigi_kronologion kaj aldonis fontojn por ambaŭaj loknomoj. Dankon.--Salatonbv (diskuto) 00:25, 25 Jan. 2016 (UTC)

Dankon! 151.20.11.249 10:09, 25 Jan. 2016 (UTC)

Lingvoindikaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton. Mi jam ekde kelka tempo okupiĝas pri lingvoindikaj ŝablonoj, el kiuj ni nun havas tri grupojn:

  • {{Ar}} ĝis {{Zh}} nur indikas la lingvon.
  • {{Lang-ar}} ĝis {{Lang-zh}} ne nur indikas la lingvon, sed ankaŭ metas kaŝan <span lang="eo"> kaj </span> ĉirkaŭ teksto. La tiea atributo lang kun du- aŭ trilitera indiko pri la lingvo estas uzata de legantaj foliumiloj, kiujn ĉefe uzas blindaj uzantoj. Krome ĝi povas iomete helpi elekti konvenajn tiparojn por la diversaj lingvoj.
  • {{Flag-ar}} ĝis {{Flag-zh}} montras rilatan flagon.

Ĉar multaj uzantoj apenaŭ uzas nek konas ilin, mi cerbumis iomete, kie aldoni la informojn pri ili al nia helpa paĝaro. Ĉu iu havas proponon por tio? --Tlustulimu (diskuto) 16:47, 29 Jan. 2016 (UTC)

Itinero vs vojo (en : Route)[redakti fonton]

Mi konstatis ke la franca vikipedio uzas du malsamajn vortojn por la angla ROUTE : 'itinéraire' SED ankau ROUTE touristique (Turista VOJO ?) [Komento: skribita de Alifono, 23:14, 29 jan. 2016.]

Amasa ujo->io[redakti fonton]

La ulo 91.9.108.181 amase transformis "ujo->io". Ĉu tute normale en tiu ĉi vikipedio? --Forstbirdo (diskuto) 20:45, 13 Feb. 2016 (UTC)

@Forstbirdo: La problemo ja estas, ke sufiĉe ofte subite aperas novuloj, kutime kun ankoraŭ nesufiĉa lingva rego, kaj arogas al si ion ŝanĝadi. Ĉar ili oftege aperas kiel IPuloj kun ŝanĝantaj IP-adresoj malfacilas haltigi ilin. Sed eble ja eblus inventi tiel nomatan misuzan filtrilon. Ĉu mi demandu pri tio en la germana vikipedio. Mi jam foje petis pri tia filtrilo tie. Ĝi povas enhavi regulajn esprimojn kaj kelkajn aliajn kodojn, tiel ke certaj ŝanĝoj estas malhelpataj al IPuloj kun ŝanĝantaj IP-adresoj, sed ne al ensalutintoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:27, 13 Feb. 2016 (UTC)
Ĉu vi konsentas ke la ulo "91.9.108.181" agis kontraŭ la interkonsentita Esperant-vikipedia regularo, jes aŭ ne? Eble estus utile aperigi tie ĉi la koncernan decidon, ĉar multaj ne konas ĝin. --Forstbirdo (diskuto) 07:55, 14 Feb. 2016 (UTC)
@Forstbirdo: Pri kiu regulo vi diras? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 14 Feb. 2016 (UTC)
Bonvolu vidi : [2]. Ankaŭ mi petis obteni la tekston de la koncerna decido. --Forstbirdo (diskuto) 21:26, 14 Feb. 2016 (UTC)
Vidu [3] --pino (diskuto) 22:44, 14 Feb. 2016 (UTC)
Dankon @Pino~eowiki: . Ĉu mi bone komprenis ke en tiu afero? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:30, 14 Feb. 2016 (UTC)
Fakte en 2009, 29 personoj decidis, ke en Vikipedio libereco en titoloj kaj tekstoj estos. --pino (diskuto) 11:47, 17 Feb. 2016 (UTC)
  • Ni havas artikolon Ĉinio, IP transformis Ĉinujo al Ĉinio do mi pensas ke IP bone faris. Mi pensas ke plej bone estus ĉiam uzi nomo de artikolo en aliaj artikoloj. Kelkfoje unue devas korekti nomo de artikolo. Plej malbone estus ke en Vikipedio ekzistus ambaŭ nomoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:35, 13 Feb. 2016 (UTC)

Tia agado estas eĉ tro "normala" en la Esperanta Vikipedio. Tia sistema ŝanĝado de io ajn, nur pro personaj kapricaj preferoj kaj sen sufiĉa rego de Esperanto kaj de ĝia historio, estas grava atako kontraŭ la lingvo. Ĉu ne eblas krei roboton por malfari tiajn ŝanĝoamasojn tuj kiam ili aperas? --Surfo 11:31, 14 Feb. 2016 (UTC)

  • @Surfo: ĉu vi proponas ŝanĝi nomojn de artikoloj pri landoj aŭ ĉu vi pensas ke ni bezonas du formojn (Ĉinujo kaj Ĉinio) en diversaj artikoloj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 14 Feb. 2016 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Mi proponis nenion ŝanĝi, nur forigi arbitrajn kapricajn ŝanĝojn. Sed vi postulas, ke verkante artikolon por Vikipedio oni kontrolu, ĉe ĉiu vorto, kiun titolon havas iu eventuale ekzistanta artikolo pri la temo. Laŭ vi oni ne rajtas skribi en Vikipedia teksto ekzemple "sangocirkula sistemo" aŭ "Egiptujo" aŭ "cerbinflamo", ĉar la tiutemaj artikoloj okaze estas titolitaj "kardiovaskula sistemo", "Egiptio" aŭ "encefalito".
Vi simple malpermesas kontribui en normala Esperanto. Kial, ekzemple, iu devus ĉesi uzi nomojn en la Akademia listo pri rekomendataj landnomoj simple pro tio, ke iu alia alimaniere titolis artikolon aŭ eĉ, kiel pri "Egiptujo", iu vandalo (poste forbarita) ŝanĝis tute laŭregulan artikolnomon en alian formon. Krome, en aliaj diskutoj, evidentiĝis, ke vi simple malpermesas verki pri temoj, pri kiuj oni antaŭe nenion skribis en Esperanto, ĉar en neniu libro jam troveblas via preferata magia formulo "[alilingva vorto]=[Esperanta vorto]".
Vi demandas ankaŭ, ĉu ni bezonas "du formoj[n] (Ĉinujo kaj Ĉinio) en diversaj artikoloj". Kompreneble ni bezonas: la artikolo pri tiu lando nepre menciu ambaŭ uzatajn formojn. Ambaŭ nomoj apartenas al la lingvo, kaj enciklopedio nepre montru ilin. --Surfo 10:17, 17 Feb. 2016 (UTC)
Mi jam vidas ke mia opinio estas kontraŭ Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco. "Sed vi postulas, ke verkante artikolon por Vikipedio oni kontrolu, ĉe ĉiu vorto, kiun titolon havas iu eventuale ekzistanta artikolo pri la temo" - ne. Mi postulas, ke korektante por Vikipedio oni povas kontroli, ĉe ĉiu vorto, kiun titolon havas iu eventuale ekzistanta artikolo pri la temo. Elzemple: persono A skribas artikolon, poste persono B korektas nomojn. Do persono A de nevas pensi pri problemo de nomoj.
Mi ne komprenas kion vi volas diri per "[alilingva vorto]=[Esperanta vorto]".
Dankon, mi korektis akuzativon.
"Ambaŭ nomoj apartenas al la lingvo" - tio ke nomo apartienas al la lingvo ne sufiĉar por skribi ĝin en eo.viki. En niaj artikoloj oni devas esti pli malmulte vortoj ol ĝenerala lingvo. Ekzemple ne estas bone skribi en niaj artikoloj "interesa", "kuraĝa" ktp. Tekstoj en kiuj estas multaj sinonimoj estas pli komplika por kompreni. "enciklopedio nepre montru ilin" - sufiĉas ke montras en ĉefa artikolo (ekzemple: tio ke oni povas diri "Egiptio" kaj "Egiptujo" sufiĉas skribi en artikolo Egiptio. Regulo >unu vorto = unu ideo< en tekstoj de artikoloj estus pli bona laŭ mi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:21, 17 Feb. 2016 (UTC)
Citaĵo
 De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon "Egipto" ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis "Egiptujo". Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per "uj"), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per "an") la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj : ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel "fremduloj"; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havas nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso "uj". La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", ĝi sekve nepre devas havi la sufikson "uj", por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gento-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", neniam devas uzi la sufikson "uj"; ni devas sekve diri "Usono", "Kanado" k.t.p. 
— L.L. Zamenhof, Lingvaj Respondoj

Bonvolu vidi ankaŭ : Pri Landnomoj – La sistemo de Dro Zamenhof. Rimarkoj pri la Propraj Nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo --Forstbirdo (diskuto) 21:15, 19 Feb. 2016 (UTC)

Titolo de kategorio[redakti fonton]

Saluton. Mi havas lingvan demandon. Kio sonas pli bone? Ĉu "Modulo en alfa-statuso" aŭ "Modulo kun alfa-statuso"? --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 14 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu esprimis sian opinion, mi intertempe kreis la kategorion Moduloj kun alfa-statuso. Ni ja kutime uzas pluralon. Mi eĉ ligis la kategorion al alilingvaj kategorioj per Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 03:32, 19 Feb. 2016 (UTC)

Sevilo‎‎[redakti fonton]

Saluton. IPulo ŝanĝis la nomon de "Sevilo‎‎" en la enkonduko de Sevilo‎‎ al Seviljo. Mi intertempe dufoje malfaris tion kaj eĉ por unu tago protektis la artikolon. En tri el miaj vortaroj mi trovis nur la formon "Sevilo". Temas pri PIV el 1987, NPIV el 2002 kaj "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de s-ro Krause. Ĉu ekzistas iuj libroj kun la alia varianto? La IPulo ja asertis tion, sed ne donis pli detalajn informojn. --Tlustulimu (diskuto) 03:13, 19 Feb. 2016 (UTC)

Saluton! Jen kion mi trovis:
--Dominik (diskuto) 03:56, 19 Feb. 2016 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Bonvolu korekti enkondukon de Lastaj ŝanĝoj: ĝusta formo statistiko kaj donu "o" al mejlŝtono.--Crosstor (diskuto) 06:25, 20 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, @Crosstor: ✔ Farite Dankon pro via atentigo :-) --Tlustulimu (diskuto) 12:31, 20 Feb. 2016 (UTC)

Racia lingvaĵo[redakti fonton]

Tiu ĉi Vikipedio komencas per la "ĉefpaĝo". Ĉu ne estus pli bone nomi ĝin "antaŭpaĝo"? Ĉar ĉefpaĝo povas signifi "paĝo de la ĉefo". Kiu estas la ĉefo de la Esperanta Vikipedio? --Forstbirdo (diskuto) 14:00, 6 Mar. 2016 (UTC)

Tio kredeble estas traduko de la angla "Main Page". --Dominik (diskuto) 14:22, 6 Mar. 2016 (UTC)
Jes sed oni povas ankaŭ klarigi per "ĉefa paĝo". --pino (diskuto) 14:30, 6 Mar. 2016 (UTC)
"ĉefa. La plej grava; precipa, havanta la unuan rangon" [4] Do, mi ne vidas problemon en ĝi.--Salatonbv (diskuto) 14:55, 6 Mar. 2016 (UTC)
Ĉi-kaze ĉef- estas uzata prefikse. Tial mi dubas pri utilo de iu ŝanĝo. Krome mi ŝatas scii, kio estas racia lingvaĵo? --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 6 Mar. 2016 (UTC)
Se la signifo estas "ĉefa paĝo" oni nur povas skribi "ĉefa paĝo", ne "ĉefpaĝo". En Esperanto oni ne rajtas laŭfundamente forlasi la "-a". Mi pensas ke "ĉefpago" nur povas signifi "paĝo de la ĉefo", ĉar la "-o" oni povas forlasi. Oni ekzemple ne rajtas skribi "larĝstrato" por "larĝa strato". Estas laŭ mi pli bone eviti la idiotismojn kiel konsilis Zamenhofo. --Forstbirdo (diskuto) 16:12, 6 Mar. 2016 (UTC)
ĉef/ ĉi tie estas prefikso, kiel en ĉefministro, ĉefurbo, ktp. --Dominik (diskuto) 19:57, 6 Mar. 2016 (UTC)
Ankaŭ "ĉef/. I- Pref. signifanta: 2 ke la koncerna afero estas iarilate pli grava ol ĝiaj samkategoriaĵoj: ĉefaltaro, ĉefmanĝo, ĉefmasto, ĉefparto, ĉefpreĝejo, ĉefturo, ĉefurbo, ĉefvojo ktp."--Salatonbv (diskuto) 20:09, 6 Mar. 2016 (UTC)
Ĉiuj tiuj ekzemploj estas samspecaj idiotismoj kiaj "ĉefpaĝo" : ekzemploj de malfundamenta uzado de "ĉefa". --Forstbirdo (diskuto) 21:16, 6 Mar. 2016 (UTC)
Kion signifas la franca "principal", kiu legeblas sub ĉef en la Fundamento? Mi pensas, ke ĝi subtenas la prefiksan signifon, same kiel la tieaj tradukoj en la polan kaj rusan, kvankam ĉiuj tri estas adjektivoj, sed ne prefiksoj. La prefikso trajto estiĝis el la germana Haupt-, kiu nuntempe en la normala lingvo estas uzata prefikse, sed en alta stilo kiel substantivo. Krome ĉef en multaj libroj estas listigata kiel unu el la esperantaj prefiksoj. Ĉu tio ne validas por la Vikipedio? --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 6 Mar. 2016 (UTC)
Principal estas france adjektivo signifanta "la plej grava", kaj adjektivoj finiĝas Esperante kun -a. Laŭ mi laŭfundamente oni ne rajtas prefiksi adjektivojn. En Esperanto oni bedaŭrinde uzas ne malmultfoje tiajn idiotismojn (kiel vi diras : en multaj libroj), sed tio ne signifas ke ili estas rekomendindaj. Tial mi proponas la neriproĉeblan "antaŭpaĝo". --Forstbirdo (diskuto) 21:16, 6 Mar. 2016 (UTC)
Mi ne konas se tio estas malfundamenta aŭ ne, sed "ĉefaltaro", "ĉefmanĝo", "ĉefparto" ktp estas la ekzemploj de Zamenhof, kaj hodiaŭ estas nombroj da retpaĝoj en la mondo kiuj uzas la terminon "ĉefpaĝo".[5][6][7][8]--Salatonbv (diskuto) 21:37, 6 Mar. 2016 (UTC)
Vi tute pravas, sed la nombro de uzantoj tute ne estas pruvo, eĉ Zamenhofo ne ĉiam estas sekvenda. Oni faras kion oni volas pri tio, sed kial ne uzi la plej laŭfundamenta lingvaĵo? Estas iu kiu devas komenci. Mi donas alian ekzemplon. "Nova-Jorko estas la ĉefa urbo de Usono, sed Vaŝingtono estas la ĉefurbo (= urbo de la ĉefo). Ĉu vi komprenas? La solvo de la problemo : "Nova-Jorko estas la ĉefa urbo de Usono, sed Vaŝingtono estas la regadurbo (urbo de la regado). --Forstbirdo (diskuto) 09:01, 7 Mar. 2016 (UTC)
Vi unue diris pri Zamenhof. Kutime oni nomas la urbon en Ameriko "Novjorko/Nov-Jorko" (PIV; ankaŭ komparu kun Nova Jorko per guglo). "Ĉefurbo" jam estas vaste rekonita kunmetaĵo, kaj mi ne povas konsenti ĉesi la uzon. Por eviti konfuzon, mi facile dirus "Nov-Jorko estas la plej granda/centra urbo de Usono, sed Vaŝingtono estas la ĉefurbo". Laŭ mia kompreno, vortofarado povas doni novan/specifan signifon: Nov-Jorko, Nov-Zelando, orfiŝo (ne "ora fiŝo"), dikfingro (ne "dika fingro"). Kiel ni longe diskutis aliloke, "Nov-arkto" povus signifi specialan regionon "Nearctis", ne nepre "nova arkto".--Salatonbv (diskuto) 13:11, 7 Mar. 2016 (UTC)
Fakte uzi adjektivo kiel flankelemento estas ne sen problemo vidu Analiza Skolo, dank'al estas ankaŭ ne tre lokiĝa por nia lingvo. Oni vidis ĝin tre ofte sed nun en vikipedio por logiko de la lingvo oni uzas precipe "danke al". Se estas dubo por la senco de ĉefpaĝo oni povas uzi sen problemo antaŭpaĝo aŭ ĉefa paĝo. --pino (diskuto) 14:26, 7 Mar. 2016 (UTC)
Laŭ la Fundamento de Esperanto oni ne rajtas skribi "Nov-Arkto", "Nov-Jorko", k.t.p. Ĉu ni Vikipediistoj ne pli bone progresigu la plej korektan lingvaĵon ??? Kial publike pretendi ke Esperanto estas simpla, klara, racia lingvo, se Vikipedio (kaj multaj publikaĵoj) montras la kontraŭon ? Iun tagon eksteraj sciencistoj sendube malkovros kaj denoncos la malbonan lingvo-uzadon de la Esperantistoj, kaj konsekvence malkonsilos la uzadon de Esperanto kiel (veran) Internacian Lingvon.
Citaĵo
 Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio oni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovas pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel esperantismo, se ĝi nur estos komune akceptata. 
— Zamenhofo, Lingvo Internacia, 1905, p. 545, Lingvaj Respondoj
Citaĵo
 En ĉiu vivanta lingvo estas permesite uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la internacia lingvo oni devas obei sole nur la logikon. 
— Zamenhofo, Lingvaj Respondoj
--Forstbirdo (diskuto) 11:25, 10 Mar. 2016 (UTC)
Ĉu vere laŭ la Fundamento de Esperanto oni ne rajtas skribi "Nov-Jorko"?? Ĉu vi volus kritiki PIV-on? Por simpligi Esperanton oni (ankaŭ UEA) foje ĉesas krei superfluajn radikojn de la lingvo. "Nearkta", "Nearktiso" (vi kreis) estas ekzemploj de neologismo.--Salatonbv (diskuto) 02:46, 11 Mar. 2016 (UTC)
En la Fundamento de Esperanto troviĝas la urbonomo Nov-Jorko kaj la urbano-nomo Nov-Jorkano (ĝuste tiaj formoj). La nomoj de biogeografiaj regionoj, kiujn mi trovas en Vikiperio, estas vere strangaj. --Surfo 15:28, 13 Mar. 2016 (UTC)
Bonvolu atenti, ke la vortoj Nov-Jorko kaj Nov-Jorkano troviĝas en la "Ekzercaro", sur la paĝo 128 (en la deka eldono), sed ne en la Universala Vortaro. Sed tio tutcerte ne ludas rolon por ĝia aparteno al la Fundamento. La Fundamento ja konsistas el kelkaj partoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:40, 13 Mar. 2016 (UTC)
Mi ne scias, kion vi volas diri per "tio tutcerte ne ludas rolon por ĝia aparteno al la Fundamento". Nov-Jorko estas plenrajte Fundamenta, kiel konstatas ankaŭ PIV. Eĉ la Akademio aparte konfirmis, en la teksto de la 7-a Oficiala Aldono, la Fundamentan statuson de la nomo. --Surfo 16:48, 13 Mar. 2016 (UTC)


Iom ekster la debato, ĉu ĉefpaĝo estas bona/malbona lingvaĵo, stariĝas la demando, ĉu estas facile ŝanĝi la nomon de la ĉefa/unua/antaŭa paĝo, kiel ajn oni nomu ĝin? El teĥnika vidpunkto, ŝajnas al mi ke ĝi ludas la saman rolon kiel "index" en retejo, kaj tiu nomo normale estas difinebla en programo uzata de retservilo. --Dominik (diskuto) 03:39, 11 Mar. 2016 (UTC).

Laŭ mi teknike sufiĉas alinomi "vikipedio:ĉefpaĝo" (kontrolinda). Do kiel oni nomu ĝin ? --pino (diskuto) 08:31, 12 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, Pino. Bedaŭrinde simpla alinomado ne sufiĉas, ĉar la nomo de la ĉefpago troviĝas en iu paĝo en la MediaWiki-nomspaco. Jam okazis foje alinomado de "Ĉefpaĝo" al "Vikipedio:Ĉefpaĝo" kaj tion verŝajnege preterdormis la proponantoj de rea alinomado. --Tlustulimu (diskuto) 09:47, 12 Mar. 2016 (UTC)
Porinforme, jam ekzistas alidirekta paĝo "Main page" sed neniu paĝo ligas al ĝi. Kiel mi supozis, "Vikipedio:Ĉefpaĝo" egalas al "/w/index.php". --Dominik (diskuto) 15:09, 12 Mar. 2016 (UTC)

Baloto[redakti fonton]

  • Ĉefpaĝo
  1. Por Por: Mi dubas pri neceso de alinomado, ĉar la prefiksa uzo estas same bona kiel la adjektiva. Krome ambaŭ titoloj nur sekvas malsamajn nacilingvajn modelojn. La prefiksa varianto "ĉefpaĝo" estiĝis pro germana kaj jida influo, dum ke la adjektiva varianto "ĉefa paĝo" sekvas la slavajn lingvojn kaj la francan. Tamen la kunmetado de esperanto pli ofte sekvas la ĝermanajn lingvojn kaj la grekan ol la latinidajn lingvojn.--Tlustulimu (diskuto) 09:47, 12 Mar. 2016 (UTC)
  2. Por Por: Ĉef- ja havas du sencojn laŭ PIV. "I- Pref. signifanta: 1 ke la koncerna persono havas honoran superecon, plej ofte kun decidpovo, super siaj samranguloj: ĉefanĝeloz, ĉefepiskopoz, ĉefinĝeniero, ĉefleŭtenantoz; ĉefministroz, ĉefpastroz, ĉefredaktoroz, ĉefserĝentoz ktp. ☞ estr. 2 ke la koncerna afero estas iarilate pli grava ol ĝiaj samkategoriaĵoj: ĉefaltaroz, ĉefmanĝoz, ĉefmasto, ĉefpartoz, ĉefpreĝejoz, ĉefturoz, ĉefurboz, ĉefvojo ktp. ☞ eg." Tre simple: Se "ĉef + homo" (pastro, redaktoro ktp), tio signifas la unuan. "ĉef + io" signifas la duan. "Paĝo" estas afero. Ne estas neceso alinomi.--Salatonbv (diskuto) 12:55, 12 Mar. 2016 (UTC)
  3. Por Por: Mi apogas opinion de Salatonbv!--Crosstor (diskuto) 05:36, 14 Mar. 2016 (UTC)
  4. Por Por: Esperanto aglutina lingvo estas, «Ĉefpaĝo» ĝustas. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 17:30, 18 Mar. 2016 (UTC)
  • Antaŭpaĝo

Por Por:

  • Ĉefa paĝo

Por Por: oni ne ŝanĝas la sencon, oni nur estas pli klara. --pino (diskuto) 08:31, 12 Mar. 2016 (UTC)

  • Unua paĝo

Por Por:

  • Antaŭa paĝo

Por Por:

  • Alie

Konklude: ne estas neceso alinomi. --pino (diskuto) 12:51, 18 Mar. 2016 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Administrejo[redakti fonton]

ŝovita al Vikipedio:Diskutejo/Administrejo/Tobias Conradi [komento: skribita de Salatonbv 23:13, 13 jan. 2016.]