Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Nekontroleblaj uzantoj[redakti fonton]

Saluton. Mi foje korektas tre diversajn ĵus enirintajn artikolojn. Ofte mi kontrolas botanikajn artikolojn el iu kiu jam kelkajn fojojn ŝanĝis siajn nomojn kaj nun estas Voboda. Temas pri vere gravaj artikoloj sed li plej ofte ripetas la samajn erarojn kaj mi avertis jam ofte pri tio. Vi povas rigardi lian diskutpaĝon. Sed li nek respondas nek sekvas la konsilojn kaj tiele mi denove devas korekti fojojn kaj fojojn la samajn erarojn. Nun mi vidas tute fuŝan artikolon Akvomimozo sen enkonduko, kun la samaj eraroj en la tabelo kaj kun ĉefa ĉapitro Priskribo plenplena je fuŝaĵoj. Ĉu iu el vi scias kiel oni povas "devigi" vikipediiston almenaŭ korekti la modelon kiun li ĉiam uzas por la tabelo? Nur se li kopius jam korektitan tabelon anstataŭ uzi la fuŝan kiun li ĉiam uzas, tio estus solvita, sed li absolute neniam respondas. Avertu min kiam vi jam vidos la menciitan artikolon porke mi klopodu korekti ĝin.--kani (diskuto) 11:26, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata kolego Kani! Unue, dankon pro korektado de artikoloj. Due, vi povas spuri ŝangojn en diversaj paĝoj per via Atentaro (ligilo al ĝi estas disponebla en la ligilaro en la supra dekstra angulo de ajna paĝo ĉi tie). Trie, kiam vi mencias alian uzanton ekster ties persona diskutpaĝo, estas ege dezirinde provizi ligilon al ties uzantopaĝo (ĉu simplan ligilon per kvadrataj krampoj, ĉu per ŝablono {{u}} aŭ {{respondo al}} [konata ankaŭ kiel {{re}} kaj {{ping}}]) samredakte kaj samlinie kun via subskribo: tiam la menciito estos sciigita pri la mencio en la supro de ajna paĝo de Vikipedio. Estimata kolego Voboda! Ankaŭ mi vidas ke la menciita artikolo Akvomimozo estas farita fuŝe. Mi scias, ke ne ĉiam eblas krei bonkvalitan artikolon per unu redakto; por ne meti en artikolan spacon nefinfaritan artikolon, mi kreas ĝin en mia persona spaco kaj nur poste, kiam la artikolo estas preta, mi transmovas ĝin en la artikolan spacon. Vi ne havas devon agi absolute same, sed ne estas trafa ideo krei erarplenajn artikolojn kun espero, ke viajn erarojn korektos iu tie. Kaj kiam oni parolas al vi (des pli en via persona diskutpaĝo), bonvolu atenti kaj respondi. Estimata kolego Pino! La artikolo Akvomimozo estas evidente fuŝa; kial do vi markis ĝin patrolita? Gamliel Fiŝkin 16:28, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Estis eraro, mi pririgardos la laboron de kolego Voboda. --pino (diskuto) 18:59, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Du tagojn poste Voboda metis artikolojn Astrantio kaj Nigra betulo kun samaj eraroj kiujn mi jam korektis milfoje ĉefe en tabelo: dukotiledonuloj minuskle kaj ruĝe kiam povas esti blua kaj latinaj nomoj nekursivaj dum esperantaj kursivaj. Kvin tagojn poste la artikolojn plumontras lasamajn erarojn. Ĉio ĉar li ne korektas la uzatan tabelon. Poste li metis nenion, eble ĉar li ne ŝatas ke oni montru liajn erarojn kaj ke oni klopodu solvi ilin.--kani (diskuto) 00:58, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
dukotoledona anstataŭ dukotiledona estas klare eraro kaj oni ne povas lasi ligon ruĝan kiam ĝi povas esti blua. Kani estas tre helpema kolego. Onte ĉi tiu eraro ne devu ĉeesti. Por la majusklo estas pli diskutebla, persone mi evitus la debaton. --pino (diskuto) 14:06, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La problemo estas ke la uzanto malakceptas korekti ege facilajn detalojn en sia labormetodo. Li preferas ŝanĝi uzantonomojn unu kaj alian fojon. Nun li jam ne estas Voboda, sed Voboro kun samaj eraroj: Leptocereus arboreus.--kani (diskuto) 14:27, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Do la ne utila kaj misuzata uzantonomo Voboro estas forbarita. --pino (diskuto) 15:36, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La statusoj de patrolanto (eksa nomo: revizianto) kaj mempatrolato (eksa nomo: aŭtomata kontrolanto) signifas, ke redaktoj de koncerna uzanto ne bezonas esti ekzamenataj. Sed redaktoj de la uzanto Voboda ja bezonas ekzamenadon. Tial mi proponas, por malplialtigi riskon preteratenti ties erarojn, forpreni de Voboda la statuson de patrolanto. Ĉu iu kontraŭas? Gamliel Fiŝkin 18:17, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi pravas Gamliel, sed Voboda faras interesajn artiklojn. Nun ni vidu kiel li reagas. Ne tuj aldonu mezuron povanta esti vididata kiel puno. --pino (diskuto) 19:29, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Teĥnika flago ne estas ordeno, kaj ĝia forpreno ne estas puno. Patrolado en Vikipedio necesas ĝuste por igi supozeble ekzamenindajn paĝojn kaj redaktojn okulfrapaj kaj ne forlogi patrolantojn al ekzamenado de evidente fidindaj paĝoj kaj redaktoj. Tial mi trovas racia forpreni la teĥnikan flagon de patrolanto; poste, se kvalito de redaktoj plialtiĝos, ni povos proponi al li tiun teĥnikan flagon kaj kaze de jesa respondo redoni ĝin. Gamliel Fiŝkin 19:47, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi ankaŭ pravas Gamliel sed momente forgesu vian teknikan lingvon. La vera problemo estis mankon de dialogo. Vidu Uzanto-Diskuto:Voboda. --pino (diskuto) 09:20, 31 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ege agnoskas la klopodojn de Pino por instigi la uzanton plibonigi sian rezulton, sed tute vane. Oni povas vidi ke la 3a de Septembro li metis artikolon Stakio kie finfine Dukotiledonuloj estas jam Dukotiledonuloj sed estas aliaj eraretoj en la sama tabelo: latinaj sciencaj nomoj nekursivaj ktp, por ne paroli pri la enorma abundo de ruĝaj internaj ligiloj, multaj korekteblaj, abundo de iksoj, kaj ankaŭ enorma fuŝo en la Referencoj. Ĉio por havi prestiĝan artikolon de 56 912 bitokoj por ne diri 56 912 fuŝaĵoj. La 6an de Septembro la uzanto sen korekti la antaŭan metas artikolon Arniko kun multaj eraroj kaj Dukotiledonuloj estas denove Dukotoledonuloj. Kion fari? Estas tri ebloj: 1) lasi tiele la artikolojn fuŝaj, 2) dediĉi enorman energion por korekti ilin aŭ 3) definitive forbari la uzanton kaj ne havi tiujn interesajn artikolojn. Ĉiuj povas kompreni la malavantaĝojn de ĉiu el la tri ebloj, ĉu ne? Mi ekzemple atendas la momenton ke li komprenu ke li ĉiam eraras pri Dukotiledonuloj por komprenigi lin ke kromosomo estas tiele kaj ne kromozomo, sed malsukcese. Ekde nun mi rezignas provizore pri la korektado de tiuj artikoloj.--kani (diskuto) 19:27, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi memoras fuŝecon de la artikolo, kiun mi vidis komence de ĉi diskuto; mi ne rigardis la menciitan de vi nun artikolon, sed mi fidas al vi. Ĉiuj tri listigitaj ebloj estas malbonaj. Mi vidas kvaran: forpreni de la uzanto statuson de patrolanto kaj apliki al li tem-malpermeson (angle topic ban) je kreado de novaj paĝoj en la artikola nomspaco. Li plu havus teĥnikan eblon krei paĝojn en la artikola nomspaco, sed ili estus tuj forigataj. Forpreno de statuso estas facila afero kaze de foresto de kontraŭdiroj. Sed en Vikipedio de Esperanto dume ne estas regulo pri tem-malpermeso; tial tia decido povas esti farita nur per komunuma interkonsento. Gamliel Fiŝkin 20:19, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Simile pri Tubera stakio, Oreomunnea mexicana, Urtica urens ktp. Bedaŭrindas tiom malutila energio.--kani (diskuto) 20:22, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ni perdis multe energio kun Voboda (kaj Wolfgang Bohr) por unu detala stultajxo sed la afero ŝangxas, vidu Uzanto-Diskuto:Voboda. Li diris, li provos eviti tiun stultajxon. En kelkaj tagoj ni vidos, se li faros cxi tiun penon.--pino (diskuto) 21:56, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kiam oni avertas al li, li ŝanĝas sian kutiman fararon sed kun simila fuŝenhavo. Nun li metis artikolon Orientaj Alpoj ege ambicia (16 000 bitokoj) sed kun neutila mapo, multajn tajperarojn, kaj enorma kvanto de ruĝaj ligiloj kiujn li ne intencas bluigi. Se oni povus kalkulu la ruĝajn ligilojn kiujn tiu semanto semis tra la tuta Vikipedio eble estos tiom kiom tiuj semitaj de la cetero de vikipediistoj kune.--kani (diskuto) 19:02, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ la historia paĝo oni povas vidi ke mi devis dediĉi DU HOROJN por mal-malbeligi tiun artikolon Orientaj Alpoj. Tio estus akceptebla se estus mi kiu estus decidinta tion, sed ne plaĉas al mi ke iu fuŝulo perdigas mian tempon. En tiu tempo mi povis plibonigi tridekon da artikoloj aŭ pliajn. Voboda troe postulas.--kani (diskuto) 21:54, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Tamen kiam li faras artikolojn pri pli diversaj temoj aŭ pli mallongajn (kiaj ĉe BakteriozoAkvoartaĵoj) plej ofte simple li fifaras malpli da eraroj aŭ almenaŭ ne ĉiam la samajn. Ĉu oni sugestu ŝanĝi temojn kaj grandojn de la artikoloj?--kani (diskuto) 19:02, 23 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Alia nekontrolebla vikipediisto estas ‎24.251.24.185 kiu jam metis kelkajn artikolojn kun sama teksto estis populara usona muzikisto, verkisto, komikulo kaj aktoro., kvankam ne ĉiam temas pri verkisto aŭ muzikisto ktp. Krome li metas nur tiun frazon kun teksto. Mi petas forbaron ĉar kiel anonimulo oni ne povas konsili al tiu ke faru du pliajn frazojn almenaŭ kaj ke konstatu la verecon de sia frazo en ĉiu okazo.--kani (diskuto) 16:37, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Creative Commons 4.0[redakti fonton]

Saluton! Mi skribas al vi de la Fondaĵo Vikimedio por inviti vin esprimi vian opinion pro proponita ŝanĝo de permesilo CC BY-SA 3.0 al CC BY-SA 4.0 en ĉiuj Vikimediaj projektoj. La konsultado okazos ekde la 5a de Oktobro ĝis la 8a de Novembro kaj ni esperas ricevi vastan gamon da vidpunktoj kaj opinioj. Bonvolu, se vi interesiĝas, partoprenu la diskutadon en Meta-Vikio. Joe Sutherland 00:12, 6 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

«Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj»[redakti fonton]

Estimataj kolegoj! Hodiaŭ Jan sewi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kreis la artikolon Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj. Leginte tiun artikolon, mi estis tristigita. Mi opinias, ke tiu artikolo estas absolute malneŭtrala. Jen kelkaj informoj, kiujn mi trovis en la reto pri tiu «pacema» organizaĵo:

Boycott, Divestment, & Sanctions (BDS) - Discover the Networks:

La movado Boycott, Divestment, and Sanctions (BDS) estas inspirita de Hamas iniciato kiu celas uzi diversajn formojn de publika protesto, ekonomika premo kaj juĝejaj verdiktoj por antaŭenigi la tagordon de Hamas je konstanta detruo de Israelo

BDS and Antisemitism » NGO Monitor:

As’ad Abu Khalil, centra aktivulo en Usono, skribis (2012): «Ne estu ajna plursenceco en la temo. Justeco kaj libereco por palestinanoj estas malkongruaj kun la ekzisto de la ŝtato de Israelo».

Sed laŭ la artikolo, la malica kaj militema Israelo persekutas la bonkoran kaj paceman palestinan popolon, kaj tiu popolo pace protestas. En la rusa lingvo ekzistas elokventa esprimo, tradukebla kiel «lupo en ŝafa felo». Ĉu Vikipedio estas konvena loko por propagando? Gamliel Fiŝkin 22:49, 8 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Vi certe pravas, ke Vikipedio ne estas ejo por propagando, kaj tiuaspekte, laŭ la anglalingva Vikipedio:
NGO Monitor (Non-governmental Organization Monitor) is a non-governmental organization based in Jerusalem, which analyzes and reports on the output of the international NGO community from a pro-Israel perspective.
NGO Monitor (Ne-registara organiza monitoro) estas ne-registara organizaĵo, bazita en Jerusalemo, kiu analizas kaj raportas pri la aktiveco de la internaciaa NRO-a komunumo el perspektivo favora al Israelo.
Mi tradukas iom post iom la anglan artikolon; nenie en ĝi ekzistis pretendoj pri Hamas-a involviĝo en BMS. Tio estas ege senforta kaj kalumnia pretendo. Ĉiu povas skribi kion ajn en la interreto.
Neniel la artikolo pretendas ke Israelo estas perfekte malica kaj Palestinanoj estas perfekte bonaj. Perfekta malico kaj perfekta bono ne ekzistas. Palestino kaj Israelo estas kompleksaj teritorioj da diversaj homoj, same kiel ĉiu lando. Ĝuste tial, estas absurde kompari BMS-on al Hamas. Mi intence menciis, ke ekzistas Israela kaj internacia juda subteno por BMS. Tio ne estas propagando; ĝi estas klopodo montri la situacion kiel ĝuste tiom kompleksa, kiel ĝi estas, anstataŭ simplisme kaj infanece nomi ĝin antisemita konspiro aŭ, aliflanke, nomi Israelon kaj la Holokaŭston judaj konspiroj kiel okazas en iuj ridindaj "maldekstraj" bultenoj. Mi mem naskiĝis al judaj gepatroj, kvankam mi vere ne estas ia religiulo.
Ne nur Palestinanoj deziras la malaperon de Israelo kiel juda ŝtato. Ankaŭ multaj Israelanoj volas la samon. Mi volas la samon, kaj tio ne egalas al gentomurda deziro. La unuŝtata solvo estas polemika, sed neniel antisemita. Mi ne estas "lupo en ŝafa felo"; tio ja estus simplisma, du-dimensia karikaturo de iu ajn. Mi estas homo samkiel vi, kiu pasigis tridek unu jarojn en kompleksa mondo, kun rilatoj, familio, geamikoj, pasioj, kaj hobioj, samkiel vi. Vere ne agrablas al iu ajn, nek utilas por io ajn, tiom senhomecigi viajn kontraŭulojn. Jan sewi (diskuto) 07:33, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Krom tio, via alia fonto, Discover the Networks, ŝajne konsideras ankaŭ Bruce Springsteen kaj Barbara Streisand Islamismaj teroristoj, kaj ŝajnas ankaŭ kredi je Soros-aj konspir-teorioj. Jan sewi (diskuto) 07:48, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Por mi malfacilas serĉi fontojn pri tiu organizaĵo, ĉar mi malbone scias la anglan lingvon. Pluraj personoj kaj institucioj, kiuj antaŭnelonge favoris Israelon kaj malfavoris ĝiajn malamikojn, subite ŝanĝis sian eldiratan vidpunkton al la kontraŭa (ekzemple, se mi ĝuste memoras, tiel agis iu brita studenta konsilio); ĉu propravole? Normala homo ne deziras morton al si kaj siaj familianoj, kaj tial postuloj de teroristoj estas plenumataj. Israelo vivas sur eta parto de sia historia teritorio kaj ne okupas fremdajn teritoriojn; plejparto de la israela teritorio dume ne estas sub israela kontrolo. Ekzisto de juddevenaj antisemitoj ne estas novaĵo (kaj juddevena antisemito estas duobla antisemito); ili ekzistas ankaŭ en Israelo. En Israelo loĝas ne nur judoj, sed ankaŭ (alfabete) araboj, armenoj, ciganoj, druzoj, grekoj, kartveloj, rusoj, ukrainoj kaj aliaj etnoj. Mi parolas ĉi tie ne pri tiuj araboj, kiuj mortigas pacloĝantojn en Israelo kaj aliaj landoj — sed pri aliaj araboj, kiuj subtenas Israelon en ĝia batalo kontraŭ terorismo, kiuj servas en la israela armeo. (Ve, ne ĉiuj israelanoj, amantaj sian patrion, komprenas, ke tute ne ĉiuj araboj estas teroristoj. En ajna popolo kaj en ajna lando estas ne nur altintelektuloj; judoj kaj Israelo ne estas escepto.) Lupo en ŝafa felo estas ne vi, sed la defendata de vi organizaĵo; mi ne havas kutimon transiri de diskutata temo al personeco de oponanto. (Cetere, vi eble bezonas esti aŭskultita kaj komprenita. Vi povas skribi al mi per VK aŭ Facebook.) Gamliel Fiŝkin 12:25, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Viaj opinioj, ke Israelo rajtis ekposedi la loĝejojn de Palestinanoj pro historia deveno de antaŭ la jaro 70 ne estas laŭtemaj. Eĉ se vi pravus pri tio, kaj Israelo rajtus al Palestina tero, tio ne igus la bojkoton antisemita aŭ igus ĝiajn subtenantojn "lupoj en ŝafa felo." Tio estas, la movado povus samtempe malpravi kaj ne esti antisemita. Laŭ sia vidpunkto, la Palestinanoj rajtas al la hejmoj de siaj geavoj. Antisemitismo ne tuŝas la aferon. Ĝi estas ekzemplo de la logika trompo non sequitur.
Ne gravas, ke vi konsentas kun la Israela dekstro dum mi konsentas kun la Palestina kaj Israela maldesktroj. Nek miaj opinioj, nek la viaj, ŝanĝas la celojn de la movado aŭ la starpunkto de Palestino. Sed estas vi, kiu klopodas puŝi vian vidpunkton kaj afiŝi kalumnion kontraŭ BMS el malfidindaj fontoj. Mi ja kompatas, ke vi malbone scipovas la anglan; vi ja scipovas ĝin pli bone ol mi scipovas la rusan. Sed tio ne ŝanĝas la politikon, laŭ kiu vi devas subteni viajn pretendojn per fidindaj fontoj kaj specifaj ekzemploj. Jan sewi (diskuto) 13:27, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
En la historio de ajna popolo estas hontindaj paĝoj; mi hontas, ke (preskaŭ ĉiuj) judoj silentis en la jaro 1915, kiam turkoj mortigadis armenojn en la okcidenta parto de Armenio.
Persono, vendinta aŭ donacinta sian domon, ne plu rajtas nomi sin ĝia laŭleĝa posedanto. Sed ja se tiu persono nek vendis nek donacis la domon, sed iuj flankuloj perforte forprenis la domon kaj forpelis la posedanton, la laŭleĝa posedanto de la domo plu restas laŭleĝa posedanto de la domo. Kaj se poste la laŭleĝa posedanto de la domo iĝas sufiĉe forta kaj reforprenas sian domon, tio estas prava faro. La juda popolo neniam vendis nek donacis sian landon: la landon perforte forprenis unuafoje Babelo, duafoje Romio. Ne ekzistas popolo «palestinanoj»: tiel nomas sian ioma parto de la jordaniaj araboj; la vorton «Palestino» elpenisis surbaze de la vorto «Pliŝtím» romianoj kun la celo forgesigi la vorton «Israelo», kaj la «ŝtaton Palestino» elpensis kunkrimulo de Adolf Hitler, Mohamed Amin al-Husejni. Antisemitoj (eĉ ne ĉiuj antisemitoj) kredas, ke judoj, diference de la aliaj pololoj, ne rajtas posedi sian landon.
Mi skribas ĉi tie kun espero, ke la komunumo aliĝos al ĉi tiu diskuto. Ĉiuj estas ege bonvenaj. Gamliel Fiŝkin 19:06, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankoraŭ viaj pretendoj ne estas laŭtemaj, kaj jam transiris la linion de ideologia dogmo al plena rasismo. Se vi povas montri, ke la artikolo estas malneŭtrala, faru tion; alie mi ne plu respondos. Jan sewi (diskuto) 08:14, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Editing News #3—2016[redakti fonton]

17:49, 15 okt. 2016 (UTC)

Por prizorgantoj de portaloj[redakti fonton]

Saluton! Hodiaŭ finpretiĝis nova portalo en Vikipedio: temas pri la portalo pri spiritismo. Unu el ties sekcioj, same kiel en aliaj portaloj, estas alvoko al kunlaborado. En la ĵus aperinta portalo tiu sekcio estas iom aparta kompare kun la aliaj portaloj, ĉar krom alvoko al kunlaborado aldoniĝis ankaŭ la jena rekomendo:

REKOMENDO: Kiuj deziros kunlabori, tiuj je kreo de nova artikoloaldono de informo bonvolu citi fonton, observi la kvin principojn de Vikipedio kaj ankaŭ la principojn de bona artikolo. 

Tio ne certigas pri la kvalito de la estontaj artikoloj... tamen aliaj prizorgantoj eble deziros aldoni tiun, aǔ similan, rekomendon al "siaj" portaloj. Frate, Vikiano (diskuto) 20:23, 18 okt. 2016 (UTC)[Respondi]



Alia rekomendo el la portalo:

Por ekverki la artikolojn el la malsupra listo (listo de verkindaj artikoloj), sufiĉas alklaki la ruĝan ligon, verki kaj konservi la paĝon. Bv. klopodi por ke la verkaĵo atingu la minimuman nivelon de ĝermo de artikolo (legu ankaǔ la artikolojn ĝermeto kaj perfekta ĝermo de artikolo). 

Salutas, Vikiano (diskuto) 10:58, 19 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Helpu la Esperanta versio de Wikiversity iri el beta.wikiversity.org al eo.wikiversity.org[redakti fonton]

Ni bezonas pli da kontribuoj por ke tio projekto migras al propra domajno. Vi povas helpi kiel vi ŝatas, tiom vaste ke tio kongruas kun la celoj de la projekto. Se vi ne havas ideojn, vi povas konsulti la taskojn de ELISo je phabricator, kiu enhavas taskojn pri ĝi. Diru se vi bezonas pli da informoj aŭ ajn helpon. --Psychoslave (diskuto) 07:25, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Kiel kaŝi la enhavliston?[redakti fonton]

Lingvejo[redakti fonton]

Ĉu Esperanto-"movado" aŭ -"komunumo"?[redakti fonton]

Kutima esprimo por Esperantujo estas "movado". Sed fakte hodiaŭ ne plu estas tiel, ke la Esperanto-mondo estus ĉefe "Esperanto-movado" por la disvastigo de Esperanto aŭ por ĝia enkonduko - la Esperanto-parolantoj (malpli: "esperantistoj") simple lernas la lingvon kaj uzas ĝin, simile kiel homoj lernas ekzemple la anglan aŭ italan lingvon, sen voli disvastigi tiujn lingvojn. Temas do plejparte pri Esperanto-komunumo, en kiu estas ankaŭ iom da movadaj agadoj, sed tiuj estas kompare malgrandaj. Sekve mi ĵus ŝanĝis de "Esperanto-movado" al "Esperanto-komunumo" sur Filipinoj#Esperanto-komunumo - sed estas pli bone, unue diskuti la temon, mi opinias, antaŭ ol ŝanĝadi en multaj lokoj de la vikipedio (kio laŭ mi estus pripensinda). --Lu (diskuto) 06:13, 13 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton @Lu Wunsch-Rolshoven:
Ordinare mi ne respondas pri movadaj temoj... pro timeto skribi malsaĝaĵon. Sed via demando estas koncepta, kaj cetere neniu reagis al vi ankoraŭ. Do eble vi ŝatos legi ian opinion, senpretendan. Laŭ tio, kiel mi komprenas la aferon, Esperanto-movado kaj Esperanto-komunumo estas diversaj. La t.n. Esperanto-movado koncernas Esperantismon, laŭ la Bulonja Deklaracio. Kaj la t.n. Esperanto-komunumo koncernas ĉiujn Esperantistojn, t.e. inkluzive de la t.n. Esperanto-movado. Depende de la senco aŭ koncepto, kiun vi celas, vi uzu jen unu esprimon, jen alian. Plej amike Vikiano (diskuto) 13:01, 19 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Multan dankon pro via respondo! Se mi bone komprenas, vi do esence konsentas kun mi, ke ofte la vorto "Esperanto-movado" estas uzata en la senco de Esperanto-komunumo. Ĉu ŝanĝi iom post iom, ĉu provi unue disvastigi tiun ideon? --Lu (diskuto) 14:21, 19 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton @Lu Wunsch-Rolshoven:
Jes, prave, ni opinias same (verŝajne)... Kaj pri via intenco: En la ekzemplo, kiun vi prezentis (pri Filipinoj), la ŝanĝo, laŭ mi, ne estas ĝusta, ĉar la enhavo de la sekcio koncernas ja la landan organizan movadon. Rimarku, ke tri Asocioj estas menciitaj. En tiu okazo, pli ĝuste estus titoli la sekcion "Esperanto-movado". Mi esperas, ke mi iel helpis. Frate Vikiano (diskuto) 16:53, 19 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon! Pri Filipinoj mi plu opinias, ke temas pri la "Esperanto-komunumo". Laŭ mi asocio povas okupiĝi plejparte pri la Esperanto-komunumo ĝenerale aŭ specife pri la movado por la disvastigo de Esperanto. Laŭ mia zorga observado dum jardekoj la kutimaj Esperanto-asocioj rakontas multon pri la disvastigo de Esperanto, sed en la praktiko ili ĉefe okupiĝas pri la Esperanto-komunumo. Oni bone vidas tion ĉe UEA: Ĝi organizas Universalan "Kongreson" (kiu fakte estas ĉefe kunveno kun kulturo kaj turismo), eldonas revuon kaj librojn kaj vendas librojn, ĝi eldonas jarlibron... Ĉio ĉi estas plejparte servado al la Esperanto-komunumo. La movada parto estas malgranda, ĝi konsistas el diversaj kunsidoj dum UK kaj el la laboro de la aktivuloj de UEA (estraro kaj komisiitoj). Se oni enrigardas la jarajn spezokontojn de UEA, oni vidas, ke la plimulto de la spezoj venas el la kampo 'ĝenerala Esperanto-komunumo', nur eta parto venas el la kampo 'movado por la disvastigo de Esperanto'. Same en Germanio; mi supozas, ke ankaŭ en Filipinoj estas tiel. --Lu (diskuto) 22:30, 19 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Teknikejo[redakti fonton]

Transinkluzivo[redakti fonton]

Mi deziras scii, ĉu estas permesite uzi "transinkluzivon" anstataŭ redirekton? ekzemple mi havas artikolon nomitan "ArtikoloUnu" - ĉu mi rajtas krei artikolon "ArtikoloDu" kies sola enteno estus {{:ArtikoloUnu}}? --Dominik (diskuto) 18:39, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne povas trovi vian artikolon nomatan "ArtikoloUnu". Ŝajnas nepermesite transŝaltigi paĝojn inter ĉefa nomspaco kaj ŝablono. Ĉu vi intencas tion?--Salatonbv (diskuto) 20:16, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Por kio? Laŭ mia kompreno, inkludo de iu artikolo en alia artikolo povas havi sencon nur kun uzo de iuj el la markoj <includeonly></includeonly>, <noinclude></noinclude> kaj <onlyinclude></onlyinclude>. Ĉu vi povas precizigi, kie vi bezonas tion? Gamliel Fiŝkin 12:37, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton @Salatonbv:, @Gamliel Fishkin: tio estis teoria demando. En artikolo Vikipedio:Uzantopaĝo estas malkonsilinde uzi artikolon pri si por krei sian uzanto-paĝon per transinkluzivo. Sed nenie mi trovis permeson aŭ malpermeson de tiu tekniko (transinkluzivo) en la ĉefa nomspaco. Do praktike eblas anstataŭigi alidirekton per transinkluzivo. Ekzemple en artikolo Kijevskaja (metrostacio de Moskvo) mi pensis anstataŭigi "#ALIDIREKTI [[Kijevskaja (Filovskaja linio)]]" per "{{:Kijevskaja (Filovskaja linio)}}". Sed eble tio estas konsiderata kiel malkorekta redakto? --Dominik (diskuto) 15:19, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Kvankam Vikipedio:Membiografio ankoraŭ ne estas regulo, konsideru ĝin kiel bonkoran konsilon; eĉ se vi estas menciinda, ne kreu artikolon pri vi. Rilate transformadon de redirektilo al kopio de artikolo, bonvolu ne fari tion (vidu ankaŭ VP:Ĝ13). Gamliel Fiŝkin 19:36, 6 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Vidi nur kontrolitajn redaktojn en Specialaĵo:Kontribuoj[redakti fonton]

Ĉu eblas vidi nur kontrolitajn redaktojn en Specialaĵo:Kontribuoj? Antaŭdankon pro via tempo kaj helpo. Jan sewi (diskuto) 09:57, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontrolitaj redaktoj aperas sur blanka fono, dum nekontrolitaj aperas sur kolora fono. --Dominik (diskuto) 15:24, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via respondo. Tamen, mia demando temas pri serĉa filtro, por vidi nur la kontrolitajn redaktojn. Jan sewi (diskuto) 16:49, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Eraraj ligoj[redakti fonton]

La artikolo Klasika literaturo devus nomiĝi Greka literaturo kongrue kun alilingvaj similaj artikoloj. Klasika literaturo devus esti liberigita por ke estu tri nomoj por Antikvaj verkoj, kaj plej bone Klasika literaturoAntikva literaturo. Ĉu iu povas helpi? Poste mi refarus la koncernajn artikolojn por adapti ilin al novaj nomoj.--kani (diskuto) 17:08, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

La artikolo Vortfiguroj estas ligata al en:Figure of speech, dum la artikoloj Parolfiguro kaj Stilfiguro estas ligataj al nenio. Laŭ mi la unua, tiu ligata, devus nomiĝi ParolfiguroStilfiguro, pro kio ili devus malaperi kiel iamaj artikoloj post elpreni ties enhavon kaj meti ĉion el la nova. Mi pretas poste reordigi la tutan enhavon, sed ĉu iu povas helpi en la teknikajn translokigojn? Mi pardonpetas ke estis mi antaŭ dek jaroj kiu fuŝis du el la tri fuŝaj artikoloj.--kani (diskuto) 14:35, 23 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Kriminologia kategorio[redakti fonton]

Mi kreis artikolon pri Dénes Szabó (kriminologo), poste jam estis neevitebla krei ĝustan kategorion. Mi faris tion ruĝe, ĉar mi ne scias la ĝustan vojon plu. En alia paĝo ekzemple estas kateg. 'kriminologio' same ruĝe. Ĉu iu povas krei plenan kategorian branĉon en tiu temo?--Crosstor (diskuto) 09:03, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Dividi en du kolumnojn[redakti fonton]

Saluton! Kiel oni dividas la enhavon de iu sekcio en du kolumnojn? Danke, Vikiano (diskuto) 17:38, 13 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

La afero estas solvita Vikiano (diskuto) 14:02, 14 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Helpopeto pri kreita portalo[redakti fonton]

Saluton! Mi kreis portalon... sed mi malsaĝe kreis ĝin ne en mia provejo, sed efektive kiel novan paĝon en Vikipedio. Mi pensis, ke mi komprenis, kion mi devas fari, sed mi ja ne komprenis, laŭ la paĝo Vikipedio:Portaloj, kiel plenumi la duan kaj trian paŝojn... mi ĝis nun sukcesis sole nur je la unua (vidi la sekcion Kiel fari novan portalon)! Ĉu iu bonvolus helpi min. Mi ege dankas! Frate, Vikiano (diskuto) 14:41, 14 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Post cerbumado mi verŝajne solvis la aferon... iom post iom la redaktado prosperas... Certe helpo ankoraŭ bonvenas :-) Vikiano (diskuto) 18:00, 14 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

The Wikimedia Developer Summit wants you[redakti fonton]

The Wikimedia Developer Summit is the annual meeting to push the evolution of MediaWiki and other technologies supporting the Wikimedia movement. The next edition will be held in San Francisco on January 9–11, 2017.

We welcome all Wikimedia technical contributors, third party developers, and users of MediaWiki and the Wikimedia APIs. We specifically want to increase the participation of volunteer developers and other contributors dealing with extensions, apps, tools, bots, gadgets, and templates.

Important deadlines:

  • Monday, October 24: last day to request travel sponsorship. Applying takes less than five minutes.
  • Monday, October 31: last day to propose an activity. Bring the topics you care about!

More information: https://www.mediawiki.org/wiki/Wikimedia_Developer_Summit

Subscribe to weekly updates: https://www.mediawiki.org/wiki/Topic:Td5wfd70vptn8eu4

MKramer (WMF) (talk) 19:07, 14 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Rangaltigo je patrolanto[redakti fonton]

Estimataj kolegoj! De tempo al tempo uzantoj aŭtomate ricevas statuson de patrolanto (malnova titolo: revizianto). Iu eble dirus, ke tio liberigas administrantojn disde la tasko fari tion permane; tamen tiuj rangaltigoj ne estas multaj (18 en 2014, 14 en 2015, 14 en januaro—aŭgusto 2016), kaj ne estus granda laboro por administrantoj esplori kaj doni statuson permane (mi jam proponis statuson de mempatrolato [malnova titolo: aŭtomata kontrolanto] al kelkaj fidindaj alilingvaj kontribuantoj, kaj donis tiun statuson al naŭ konsentintoj). Sed aŭtomata rangaltigo al statuso de patrolanto havas kelkajn malavantaĝojn:

  • foje statuson ricevas iu, kiu entute ne devus ricevi ĝin, kaj forpreno de statuso kaj ceteraj seriozaj decidoj pri tiu uzantokonto estas ege pli temporabaj ol decido pri permana dono de statuso (ekzemplo);
  • foje statuson ricevas novulo, kiu iam poste eble meritus ĝin, sed nun ankoraŭ estas nesperta kaj faras fuŝajn artikolojn, kaj forpreno de statuso povas malkuraĝigi lin disde redaktado de Vikipedio;
  • statuson povas ricevi persono, kiu redaktas Vikipedion ne por verkadi neŭtralajn artikolojn sed por pruvadi siajn vidpunktojn, kaj liaj artikoloj estas evidente malneŭtralaj kaj tial bezonas ekzamenadon;
  • administranto devas esplori kaj pripensi ĉu doni statuson (se iu administranto plurfoje donus statuson al iuj, kiuj ĝin ne meritas, tio estus misuzo de administranteco), sed maŝino ne povas esti respondeca pri siaj agoj;
  • sperta redaktanto, ricevinta statuson aŭtomate, povas ofendiĝi, ke lian fidindecon agnoskis ne homo sed maŝino (se mi ne eraras, tiel sentis la estimata kolego Crosstor);
  • por fidinda alilingva kontribuanto sufiĉas statuso de mempatrolato, sed stulta maŝino rangaltigas je patrolanto ankaŭ lin, kaj ĉe forpreno de nebezonata statuso administranto devos elspezi tempon por klarigi ke tio ne estas puno.

Do, statuso de patrolanto estu donata nur permane. Gamliel Fiŝkin 20:19, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

por/kontraŭ[redakti fonton]

Mi tute konsentas kun mia kolego kaj subtenas subtenas ŝanĝadon de la nuna aŭtomatika sistemo al la mana. --Lingveno (diskuto) 20:56, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes ni povas tie mane labori. --pino (diskuto) 21:20, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Crosstor (diskuto) 03:36, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Salatonbv (diskuto) 00:21, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 06:45, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Narvalo (diskuto) 15:23, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĉu iu misuzis la aŭtomatikan statuson por fari spamaĵojn? Si la statuso estis misuzita, mi subtenus ĝin. TAMEN, mi memoras en la frua vikipedio, kiam entuziasma novulo faris multmultajn nepatrolitajn redaktojn. Tio estas kie la plia laboro devenus. -- Yekrats (diskuto) 16:22, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Unue, ĉu vi legis la tutan tekston? Due, aŭtomata rangaltigo okazas, se mi ne eraras, ne pli frue ol 90 tagojn post registriĝo kaj tial absolute ne povas solvi la menciitan de vi problemon. Gamliel Fiŝkin 17:22, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: CasteloBrancodiskuto 13:33, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kondiĉe ke iu(j) administranto(j) regule okupiĝos pri serĉado de taŭgaj permane plialtrangigeblaj redaktantoj. La aŭtomata rangigo laŭ mia sperto funkcias sufiĉe nebule kaj la plejparto de redaktantoj tute ne scias pri ĝi. Plurfoje mi jam estis demandita de sperta esperantisto, kiu redaktas foje jam dum kelkaj jaroj, sed nur tre malofte (ekzemple nur kadre de vikipediaj renkontiĝoj), kio okazas/okazis. Simile al la proponanto, mi jam permane tiel altrangigis kelkajn fidindajn personojn, do principe povas imagi, kiel tio ĉi funkcius sen la aŭtomato. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:46, 29 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: - teorie la poruloj havas pravajn argumentojn, sed en praktiko problemoj kun aŭtomata rangaltigo estis nur tre malmultaj specifaj unuopaj kazoj, kiun nin fakte povis solvi per forbaro aŭ forpreno de tiuj rajtoj post admono vana - temis laŭ mia scio eĉ nur pri unu sola konkreta kazo, kiu supre estis citita kiel ekzemplo, sed efektive ne estas ekzemplo sed la unika negativa evento. La probleme estas, ke se ne estas aŭtomata rangaltigo, ni devas plej ofte atendi, ĝis iu faras peton pri rangaltigo, kaj tial multaj, kiuj devus havi patrolantajn rajtojn ne havas, kio multigas na nepartolitajn redaktojn - kaj ankoraŭ nun preskaŭ duono de niaj artikoloj vane atendas patroladon... - mi ne neas, ke en unuopaj kazoj la aŭtomata rangaltigo povas kaŭzi problemojn, sed la problemojn, kiujn la aŭtomata rangaltigo solvas estas pli multnombraj.DidiWeidmann (diskuto) 10:01, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi pravas praktike oni malkuraĝigas novulojn, kiuj eterne atendas kontrolon. --pino (diskuto) 16:53, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
«La aŭtomata ricevo de rajtoj fakte devas esti urĝe blokita». «Mi vere petas, ja insiste postulas, ke rangaltigo neniam okazu aŭtomate en nia Vikipedio. Ne estas tiom granda laborŝarĝo por ni tiujn rangaltigojn kontroli. Por la koncerna persono cetere estas pli alta takso, ke homo lin/ŝin rangaltigis ol maŝino. Mi tiun punkton deziras ĉi tie fakte submeti al voĉdono! - Se teknike tio ne tuj eblas, tiam mi proponas, ke almenaŭ administranto donu aprobon al ĉiuj aŭtomate rangaltigitaj personoj». «Finaj decidoj neniam estu ĉe maŝino! Rangaltigo estas cetere ankaŭ simbola ago, kaj ni ja jam travivis la kazon de Crosstor, kiu eĉ en iu senco sentis sin vundita, ke lin rangaltigis aŭtomatismo kaj ne homo!». Ĉu vi memoras, kiu diris tion?{{{1}}} Nenio (pli precize, nenio krom maldeziro) malhelpas administrantojn proponi tiun statuson al tiuj kiuj evidente meritas ĝin. Administrantoj ne forbaru iun ajn tiel rapide kaj silente, kiel oni batas muŝon; forbaroj, kiam ne temas pri evidentaj vandaloj kaj evidentaj spamantoj, postulas tempon por pruvi kaj klarigi. Kaj, kiel mi jam diris supre, forpreno de tro frue ricevita statuso povas malkuraĝigi. Gamliel Fiŝkin 04:47, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 19:43, 30 sep. 2016 (UTC). Komento Komento: Estus eble havi aŭtomatan servon kiu esploras kaj trovas kandidatojn por rangaltigo (kiel jam estis antaŭe), sed la servo ne aŭtomate faru la rangaltigon, ĝi nur sciigu la administrantojn kaj petu pri rangaltigo, kiun administranto permane konfirmu. Tio solvus la problemojn menciitajn de Gamliel, sed administrantoj ne bezonos aktivi serĉi kandidatojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:43, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas trafa ideo, sed tiu listo de kandidatoj ne estu videbla por kandidatoj mem, ĉar negativa decido povus malkuraĝigi novulon. Gamliel Fiŝkin 04:47, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Se mi ĝuste komprenas, la propono koncernas la statusojn de patrolanto kaj de mem-patrola(n)to, kaj pli grava estas restrikti ĉi-lastan, ĉar tio aŭtomate restriktas la unuan. Mi konsentas ankaŭ ke por kontribuantoj estas pli agrable ricevi tian statuson de homo ol de mekanismo. Kaj la propono de Moldur pri aŭtomata memoriga servo estus tre bona solvo. – Umbert' (diskuto) 13:11, 1 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pardonon, ke mi shovas min en la aferon sen invito kaj sen adminitranteco (kaj ankau pro manko de supersignitaj literoj =/). Mi ricevis, tute neatendite, rangaltigon al patrolanto. Pli frue mi mem petis rajton de revizianto. Lau mi ne estas probleme, ke mia rango estas altigita... mi bedauras nur, ke mi eble ne estas sufiche konscia pri miaj devoj (se ili ekzistas!). Mi scias iom pri la povoj de patrolanto (mi legis la koncernan paghon), sed mi ne scias/konscias ekz. pri tio, chu estas la devo de patrolanto de tempo al tempo patroli artikolojn, au li simple zorgu pri sia atentaro? Chu pro manko de patrolado oni povas perdi la rangon de patrolanto? Kie mi trovus liston de nepatrolitaj paghoj, ke mi helpu ilin patroli, kiam mi povos? Mi antaudankas por via reago =) Vikiano (diskuto) 13:45, 1 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon Uzanto:Vikiano, vi petas bonajn demandojn. Vi ne havas devon sed via helpo estus utila, ne temas juĝi artikolojn nur eviti evidentajn vandalismojn, ne esperanta artikolojn kaj kontraŭ la lego informojn. Verŝajne estas ilo por trovi liston de nepatrolitaj paĝoj sed mi ne trovis ĝin. --pino (diskuto) 14:28, 2 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Diskutojn ĉi tie rajtas partopreni ĉiuj redaktantoj, en tiu nombro vi. Ĉu neatendite?{{{1}}} Patrolanto havas rajton patroli, sed ne devon. Patrolanto povas perdi sian statuson nur pro du kaŭzoj: fuŝa redaktado kaj fuŝa patrolado. Kaj jen listo de nepatrolitaj paĝoj. Gamliel Fiŝkin 04:47, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne certas, ke mi ĝuste komprenis la problemon. Ĉu iu administranto disipis multe da tempo por korekti la mis-donitajn rajtojn? Ĉu la permana dono de rajtoj reduktos la tempon, kiun iu homo devas investi en tiun laboron?
La nuna sistemo povas esti neperfekta, sed almenaŭ ĝi funkcias -- malrapide, kun eraroj, kun prokrastoj, sed post ioma tempo kontribuantoj ricevas la supre-menciitan statuson kaj finfine rajtas patroli novajn redaktojn. Kun la permana sistemo ĉio dependos de la aktiveco de (unu aŭ kelkaj) administranto(j), kiu(j) prizorgas la listojn de nov-kreitaj kontoj kaj paĝoj, kaj se pro iu okazo tiu aktiveco post ioma tempo malgrandiĝas, ni havas la situacion, ke neniu uzanto entute ricevos tiun rajtojn. Miopinie, tiu situacio estas verŝajna (mi vidis multajn homon veni kaj forlasi nian projekton, eĉ plej aktivaj homoj post ioma tempo povas estingiĝi) kaj povas esti multe pli danĝera (malkuraĝiga por novuloj kaj detruanta la kvaliton de nia Vikipedio), ol kion ni havas hodiaŭ.
Do, mi ne estas certa kaj mi aprobus la solvon (se tiu eblas, certe), kie la aŭtomata sistemo funkciu sub la per-mana kontrolo de administrantoj. Alaŭdo ۩ 18:42, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Tiu problemo ekzistas nur tiam, kiam administrantoj ne administras. La solvo estas memkomprenebla: administrantoj administradu. Administranteco ne estas honora titolo donata por ĉiam. (Tio rilatas ankaŭ al burokratoj. Ekzemple, dum kiom da semajnoj necesas atendi, kiam iu el la burokratoj skribos al stevardoj pri neaktiva administranto?) Gamliel Fiŝkin 20:06, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Kio estas la solvo? La forigo de administraj kaj burokrataj rajtoj almenaŭ estas solvo de la problemo. Aktivado en Vikipedio estas plene volontula, nepagata afero kaj homoj povas havi diversajn kialojn por ne plu agi, ofte ne klaras, ĉu estas nur portempa aŭ pli daŭra malaktiveco. Forigo de administranto-rajtoj, certe, apenaŭ spronos plian aktivecon de la homo (malgraŭ ĉiuj pravigoj de tiu ago, kiujn mi bone komprenas).
Sed tute aparte de tio, mi havas tute praktikan demandon: kiu prizorgos tiun sistemon, se vi malaktiviĝos? Ĉu vi povas garantii, ke oni ĉiam prizorgos la liston de uzantoj kaj promociigas la meritintojn al patrol-uzantoj? Ĉar se ne, tiam oni havos la situacion multe pli malbonan ol la nuna. Kaj, kiel mi diris, mi vidis multajn homojn veni kaj malaperi ĉi tie, mi estas unu el tiuj ekzemploj.
Amike, Alaŭdo ۩ 16:24, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ en aliaj lingvaj sekcioj plej multaj redaktantoj estas nesalajrataj volontuloj, kaj neniu statuso estas eterna (krom eble la statuso de fondinto, kiun havas nur Ĝimbo). Administranteco ne estas honora titolo, kaj oni ja tute povas redakti sen ĝi; ankaŭ eksa administranto povas redakti, kaj ekzemple en la ruslingva Vikipedio estas kelkaj eksaj administrantoj kiuj plu aktive redaktas (kaj estas sep administrantoj kiuj dum ioma tempo estis eksaj administrantoj kaj poste estis denove elektitaj). Administranteco estas ne honora titolo sed teĥnika ilo: kiu ne uzas tiun ilon, tiu ne bezonas ĝin. Lingva sekcio de Vikipedio, kie entute forestas aktivaj administrantoj, devas esti administrata ne fare de maŝino, sed rekte fare de stevardoj. Ekzistas tutvikia regulo pri neaktiveco de administrantoj, valida por ĉiuj vikioj de Vikimedio kie ne estas loka regulo; do, ni havas du eblecojn: plenumadi la lokan regulon aŭ aboli ĝin, kaj la dua ebleco aŭtomate validigos ĉi tie la tutvikian regulon. Gamliel Fiŝkin 22:11, 12 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne vere povas kompreni, kial vi ripetas la saman frazon ("Administranteco ne estas honora titolo..."). Mi tion bonege komprenas sen ripeto. Se vi volas per tio piki mian malaltan aktivecon -- tiam mi invitas vin aŭ apartigi la temon, aŭ skribi sur mia diskut-paĝo. Se ne, tiam mi petas vin respondi la jenan demandon:
Demando: En la kazo de via malaktiviĝo aŭ malapero de Vikipedia projekto, kiu prizorgos la sistemon por promocii uzantojn al patrolantoj? Ĉu estas iu rezerva mekanismo, kiu ebligas la funkciadon de tiu sistemo? Ĉu estas iu plia uzanto, sufiĉe aktiva, kiu pretas "asekuri" tiun aferon? Vidu, mi plene fidas vian laboron kaj aktivecon, sed ĉio povas okazi, mi ne volas ke pro tio la projekto estu endanĝerigita!
Amike, Alaŭdo ۩ 17:51, 13 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Ho jes, «se vi deziras ridigi la Kreinton, rakontu al Li pri viaj planoj» (nekonata aŭtoro). Unue, estas tute nature supozi, ke kelkaj administrantoj redaktas sed ne administras ĝuste pro tio, ke ili ne vidas farendaĵojn; se patrolanteco estos donata nur permane, ili espereble vidos (des pli se kriterio de aktiveco estos ne nur redaktado sed ankaŭ administrado). Due, mi vidas aktivajn redaktantojn, kiuj ankoraŭ ne estas administrantoj, sed estas sufiĉe spertaj, atentemaj kaj trankvilaj por esti bonaj administrantoj. Trie, povas esti redaktantoj, kiuj ankoraŭ ne estas sufiĉe spertaj por administranteco, sed havas bonan potencialon por iĝi administrantoj poste. Kvare, iuj aktivaj redaktantoj de aliaj lingvaj sekcioj interesiĝas pri la lingvo Esperanto (ekzemple, mi scias, ke unu el la administrantoj de la ruslingva Vikipedio antaŭnelonge eklernis Esperanton). Sed se entute forestos aktivaj administrantoj, Vikipedio en Esperanto iĝos ĝusta loko por agoj de vandaloj kaj spamantoj (dume haltigataj). Gamliel Fiŝkin 19:00, 13 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi dubas la motivigon pri "homoj, kiuj uzas Vikipedion por pruvi vidpunkton." Ĉefe ĉar tio estas afero, kiu povas esti pridiskutata travideble en la diskutpaĝoj de artikoloj kaj/aŭ de uzantoj, anstatŭ prijuĝitaj de administrantoj. Miasperte, la homoj, kiuj plej forte pretendas esti neŭtralaj, estas la plej malutile malneŭtralaj, pro tio, ke ili eĉ ne povas vidi siajn proprajn biasojn. Tiuaspekte, malneŭtraleco estas homa problemo, ne novula problemo. Ĉiu estas malneŭtrala; nur la vikipedia politiko emfazas, ke la produkto (la enciklopedio) estu neŭtrala. Unu grava aspekto pri la kreo de neŭtrala produkto estas la diskutado de la malneŭtraleco de artikoloj en racia kaj travidebla maniero. Alia grava maniero estas ke oni komprenu siajn proprajn biasojn kaj ne nur tiujn de aliaj homoj. Jan sewi (diskuto) 11:21, 14 okt. 2016 (UTC)[Respondi]