Viktor Suvorov
| Ĉi tiu artikolo temas pri la pseŭdonimo "Aleksandr Suvorov". Por aliaj signifoj vidu la paĝon Suvorov (apartigilo). |
Viktor SUVOROV (ruse Виктор Суворов) estas pseŭdonimo de iama sekretserva agento kaj pridubita rusa verkisto Vladimir Bogdanoviĉ Rezun (ruse Владимир Богданович Резун) (20-an de aprilo 1947 en la Sovetunio en la regiono Primorje).
Biografio [redakti]
Viktor Suvorov estis oficiro de la Ruĝa Armeo kaj laboris en GRU, militista sekretservo de la Sovetunio. Li estis pli poste soveta diplomato ĉe UNO en Ĝenevo. Li fuĝis el Ĝenevo la 10-an de junio 1978 al Britio, kie li petis politikan azilon. Suvorov laboris en Britio kiel novaĵagenteja konsilisto kaj docento. Li akiris famon kaj atenton per pridubitaj verkoj pri Historio de Sovetunio, la Ruĝa Armeo, GRU kaj Specnazo.
Suvorov publikigis diversajn librojn pris siaj spertoj en la soveta armeo kaj la militista novaĵagentejo. Krom tiuj, li publikigis plurajn librojn fine de la 1980-aj jaroj, en kiuj li skizis hipotezon pri preventa milita tezo, laŭ kiu Stalin volis post aneksoj de la 1939-40-aj jaroj preventan militon kontraŭ mez- kaj okcidenta Eŭropo.
Lastfoje li aperigis duan parton de trivoluma kritika trilogio pri marŝalo Georgij Ĵukov sub titolo Mi reprenas miajn vortojn.
