Vincenzo Silvano Casulli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vincenzo Silvano CASULLI, (komune nomita Vincenzo CASULLI) estas itala astronomo naskiĝinta la 25-a de aŭgusto 1944 en Putignano (Apulio). Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 172 asteroidojn inter 1993 kaj 2010[1].

En 1985, li estis ano de la teamo "Transition Comets — UV Search for OH Emissions in Asteroids", esploro per la kosmoteleskopo Hubble, kiu celis serĉi ĉu iuj asteroidoj estis iam kometoj.

Li estis la unua amatora astronomo, kiu akiris precizajn astrometriajn mezurojn per ŝargkuplita aparato.

La asteroido 7132 Casulli[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. 7132 Casulli : slipo de IAU Minor Planet Center (angle)