Viola Thirring
Viola Thirring | |
---|---|
Viola Thirring en 1966 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1941 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | János Gosztonyi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Viola Thirring [tiring], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thirring Viola estas hungara aktoro, altlerneja instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Thyrring, ŝia familia (jam geedziĝa) nomo en Ĉeĥoslovakio estis Thirringova, ŝia edzo estis János Gosztonyi.
Viola Thirring[1][2] naskiĝis la 5-an de decembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Viola Thirring pro la 2-a mondmilito estis edukita en tiam hungara urbo Érsekújvár, poste jam kiel ĉeĥoslovakia urbo Nové Zámky. Ŝi frekventis parte slovakan, parte hungaran bazlernejon, poste ŝi maturiĝis en hungarlingva gimnazio en 1959. Ŝi akiris aktoran diplomon - ŝajnas - en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1963 kaj ankaŭ en simila altlernejo en Bratislavo. Ŝi komencis sian aktoran karieron en hungarlingva teatro en Komárno. Ekde 1969 ŝi havis rolojn ankaŭ en Budapeŝto, tial ŝi translokiĝis al sia naskiĝurbo. Ŝi estis videbla en Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Teatro Radnóti. Depost fino de la socialismo (1990) ŝi ne havis teatran statuson, sed ŝi havis rolojn (hungare) ekzemple en Komárno kaj en slovaklingva teatro en Szarvas, krome ŝi instruis en Bratislavo. Ekde 1997 ŝi instruis en Pupteatro (Budapeŝto) kaj aliaj aktorstudioj. Ŝi havis edzon inter 1969–2014, poste ŝi vidviniĝis, ŝi naskis filon. Ŝi ricevis hungarajn premiojn en 1980, 2007 kaj 2019.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Friedrich Schiller: Rabistoj - Amália
- Molière: Georgo Dandin - Angyalka
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
- Aristofano: Lysistrata - titolrolo
- Ferenc Molnár: Az ibolya - f-ino Rakolnoki
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - la Nokto
- Endre Fejes: Az angyalarcú - Eszter
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Kazdy tyzden sedem dní (1964) - Aja
- Akcia Edelstein (1986) - Vivien
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Pirx kalandjai (serio, 1973)
- Mednyánszky (1978) - servistino
- Volt egyszer egy úrlovas (1988)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto