Wädenswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wädenswil (stacidomo).
Wädenswil
Blazono de Wädenswil
Wädenswil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 13′ 50″ N 8° 40′ 20″ O / 47.23056 °N, 8.67222 °O / 47.23056; 8.67222 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 50″ N 8° 40′ 20″ O / 47.23056 °N, 8.67222 °O / 47.23056; 8.67222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 20101
Areo 17.37 km²
Alteco 407 m super marnivelo
Poŝtkodo 8820
Komunumkodo 0142
Mapo de Wädenswil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Wädenswil estas urbo de la distrikto Horgen en la sudo de Kantono Zuriko en Svislando. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 19417 loĝantojn, kiu nombro kreskis al 20101 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wädenswil situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Zuriko je la piedo de la montoĉeno Zimmerberg. Al Wädenswil apartenas ankaŭ la duoninsulo Au.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wädenswil situas sur la trajnlinio de la Zuriko tra Sargans al Koiro de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. De Wädenswil ankaŭ linio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj kondukas tra Samstagern al Einsiedeln. Wädenswil per busoj kaj regionaj trajnoj estas bone integrita al la Zurika Trafik-Unio. La urbo ankaŭ disponas pri ŝiphaltejo de la Zuriklaga Ŝipkompanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Trovaĵoj sur la duoninsulo Au pruvas, je Wädenswil jam antaŭ 5000 jaroj en la bronzepoko estis loĝata. Unua dokumenta mencio de la urbo Wändenswil okazis en la konventfondletero de la Monaĥinejo Fahr. La autentikeco de la letero tamen ne estas tute certa. En la jaro 1287 la regnejo Wädenswil estis vendita de la Libersinjoro Rudolf la 3-a pro monmanko al la johanitanoj de Bubikon. Wädenswil fariĝis komandorejo de la johanitanoj. Post la reformacio la johanitanoj vendis Wädenswil kun ĉiuj rajtoj al la urbo Zuriko. En Wädenswil estis konstruita kastelo en 1550por kamparvokto. Laŭ decido de la Dieto de la Svisa Ĵurkomunumo la kastelo Wädenswil devis estis detruita en la jaro 1557, ĉar Ŝvico sentis sin minacata de la fortiĝinta urbo-ŝtato Zuriko. La ribelon de Wädenswil en la jaroj 1645 kaj 1646 Zuriko sukcese frakasis per helpo de urbofidelaj subuloj. Post la frakaso de la regnado de Zuriko dum la helveta revolucio en la jaro 1798 la urbo aliĝis al la nova distrikto Horgen.

En la 19-a jarcento Wädenswil en la kadro de la industriiĝo forte kreskis kaj ekprosperis.

Universitata Altlernejo[redakti | redakti fonton]

En Wädenswil troviĝa unu el la tri filioj de la Zurika Universitata Lernejo de Aplikataj Sciencoj, kiu formas tekniskistoj, tradukistojn kaj aliajn profesiulojn. Ĝiaj aliaj sidejoj estas Vinterturo kaj Zuriko.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Wädenswil mortis hungardevena kemiisto György Bor.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]