Walther de Châtillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walther de Châtillon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1135 (1135-01-01)
en Lillo
Morto 1-an de januaro 1201 (1201-01-01) (66-jaraĝa)
en Amiens
Mortokialo bubona pesto
Lingvoj Mezepoka latinolatina
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo verkisto • teologo • poeto • Goliardo
vdr

Walter de Châtillon (prononco de a familia nomo laŭ sistemo IFA [ʃatijˈɔ̃], latine Gualterus de Castellione) estis latine verkinta aŭtoro de la reĝlando Francio, kiu vivis en la 12-a jarcento (ĉ. 1135 ĝis post 1184).

Li studis sub StephanusStéphane de Beauvais kaj en la Universitato de Parizo. Supozeble dum sia studentaj jaroj li verkis plurajn poemojn en Goliarda stilo, kiuj trovis lokon en la fama kolektaĵo Carmina Burana.

Ĉefverko[redakti | redakti fonton]

Dumvive li estis admirata pro Aleksandreis, la Latina epopeo, kiun li verkis pri Aleksandro la Granda. En tiu heksametra poemego li priskribas vivon kaj aventurojn de Aleksandro. Ĝi enhavas plurajn anakronismojn; interalie li priskribas la Krucumon de Jesuo kiel jam okazintan.

La Alexandreis siatempe estis tre populara, eĉ dumtempe forpelis la Eneadon de Vergilio el la lerneja programo, sed nuntempe apenaŭ estas legata.

Unu ĝia verso restas fama:

Incidit in Scyllam qui vult vitare Charybdim ("Ofte kaptiĝas de Skil', kiu volas eviti Ĥaribdon".)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Multaj poemoj en lia stilo aŭ kun liaj temoj atribuiĝis foje al li, kvankam kun nesufiĉe certeco. Ekzemple li ne estas la aŭtoro de la satira poemo Apokalipso de Goljat, kiun foje oni aperigis sub lia nomo.

Walther ankaŭ verkis dialogon kiu atakas Judismon kaj traktaĵon pri la Triunuo; eble li same estas la aŭtoro de Moralium dogma philosophorum.

Li mortis pro la pesto.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Lia poemo Propter Sion non tacebo aperis sub titolo Mi pro Cion ne silentos en traduko de Gerrit Berveling.

En Antologio Latina (volumo 9) aperos fragmentoj el la Aleksandreado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio en la angla[redakti | redakti fonton]

  • F. J. E. Raby, A History of Secular Latin Poetry in the Middle Ages (Oksfordo: eldonejo Clarendon Press, 1934. ISBN 0-19-814325-7) vol. 2 pp. 72–80, 190-204.