Wenslingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wenslingen
Blazono de Wenslingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 26′ 28″ N 7° 54′ 30″ O / 47.44111 °N, 7.90833 °O / 47.44111; 7.90833 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 28″ N 7° 54′ 30″ O / 47.44111 °N, 7.90833 °O / 47.44111; 7.90833 (mapo)
Areo 5,91 km²
Alteco 571 m super marnivelo
Poŝtkodo 4493
Komunumkodo 2865
Mapo de Wenslingen
vdr

Pri la komunumo

Wenslingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Wenslingen situas sur altebenaĵo de la Ĵurasa Montaro inter la valoj de Ei kaj de Ergolz. En la vilaĝo fontas la rivereto Aletenbach, alfluanto de Ei, kiu siavice alfluas al Ergolz. En la komunumo troviĝas la kaverno Bruderloch, la plej longa konata kaverno de Kantono Bazelo Kampara. Alia konata kaverno en Wenslingen estas la kaverno Bärenloch (en Esperanto Ursotruo), kiu famiĝis en la jaro 1962, pro trovo de ostoj de kavernursoj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Wenslingen limas en nordo al Rothenfluh, en oriento al Anwil, en sudoriento al Oltingen, en sudo al Zeglinen, en sudokcidento al Kilchberg, en okcidneto al Tecknau, kaj en nordokcidento al Ormalingen.

Trafiko

Wenslingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Oltingen tra Wenslingen al Tecknau kaj Gelterkinden.

Historio

La unua dokumenta mencio de Wenslingen datiĝas el la jaro 1280 en sia hodiaŭa skriboformo.

Dum la nuntempa komnumo Wenslingen situas komplete flanke de gravaj trafikvojoj en antikva tempo tra la teritorio de la hodiaŭa vilaĝo kondukis romia strato. Oni trovis sur la komunuma areo proksimume 1 kilometron de la hodiaŭa vilaĝkerno restaĵojn de romia setlejo.

La restaĵoj de la kastelruino Ödenburg el la 11-a jarcento indikas, ke en frua mezepoko la loko estis centro de senjorujo, kies ŝpuroj tamen perdiĝas en la ombro de la historio.

En la jaro 1372 Wenslingen formis parto de la senjorujo Farnsburg, 1446 la grafoj Hans kaj Thomas von Falkenstein pandigis la vilaĝon al bazela civitano kaj en la jaro 1461 la posedo transiris al la urbo Bazelo kiel parto de la voktejo Farnsburg, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Ek de la jaro 1802 la komunumo apartenas al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi posta la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 en la jaro 1833 estis integrita al la nova Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto