Wilhelm Tochtermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Tochtermann
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1912 (1912-06-05)
en Hof
Morto 2-an de januaro 1974 (1974-01-02) (61-jaraĝa)
en Wertingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo psikoterapiisto • aŭtoro • verkisto de nefikcio
vdr

Wilhelm Tochtermann - naskiĝis la 5-an de junio 1912 en Hof (Saale) kaj mortis la 2-an de januaro 1974 en Wertingen - estis germana kuracisto, psikoanalizisto kaj lirikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Tochtermann pasigis la mezlernejajn jarojn en la gimnazio Albertinum Gymnasium en Koburgo kaj studis medicinon en la Universitato Ludoviko Maksimiliano en Munkeno. Li estis komence libera studento. Pro lia inklino al Aŭstrio, li iris plustudi en la universitato de Innsbruck. Kreskita en la Vajmara Respubliko, li revenis al kio nun estis Nacisocialisma Germanio. Li daŭrigis siajn studojn ĉe la Universitato de Würzburg en 1933. Ne volante esti premita en "libervolan" laborservon en laborkampo apud Würzburg, li ŝanĝis al la Akademio por Praktika Medicino de Duseldorfo kaj la la bonna universitato. En Bonn li trapasis la ŝtatan ekzamenon en 1937. Kun disertaĵo sub Max Bürger, li doktoriĝis en 1939. medicina PhD.[4] Li ankaŭ estis lia medicina asistanto. En 1943 li trovis la poemon "Heimkehr 1918" (reveno en 1918) de la aŭstra lirikisto Hans Klöpfer, kiu "estis libera de heroa patoso kaj sentimentaleco kaj montris la plej bonan teknikan kaj poezian kapablon". Tochtermann estis profunde imponita de la poezio de Klöpfer kaj de la aŭstra lirikisto Fritz Stüber, kaj mem komencis verkis lirikaĵojn. Li malfermis medicinan praktikejon en Wertingen, kie antaŭe lia avo estis urbestro, kaj aktivis en sia medicina praktikejo ĝis 1950. Poste li plu verkis. Interalie en psikoanaliza verkaĵo li traktis la temon de „kuracisto kiel kuracilo“, kiun poste plutraktis la hungara-angla kolego Michael Balint, kiu pro la konvinka koncepto de la interkolegaj grupoj praktike multe pli forte influis la medicinan laboron en multaj landoj.

Medicinaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Arzt als Arznei - Die Persönlichkeit des Arztes als Heilfaktor in der Psychotherapie ("la kuracisto kiel medicino - La personeco de la kuracisto kiel resaniga faktoro en psikoterapio"), eldonejo Hippokrates, Stutgarto 1952.
  • Der überempfindliche Mensch - Über den rechten Umgang mit sich selber ("La trosentema persono - pri la ĝusta maniero trakti sin mem"), eldonejo Paracelsus, Stutgarto 1955; 5-a eldono 1976.
  • Der Weg zu sich ("la vojo al si mrm"), eldonejo Reinhardt, Munkeno 1961.

Aŭtobiografiaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Begegnungen mit Menschen als Wendepunkte meines ärztlichen Denkens ("renkontoj kun homoj kiel turnopunktoj en mia medicina pensado"), eldonejo Bircher-Benner, Bad Homburg 1956.
  • „Als der Lenz den Blütensegen goß ins maiengrüne Land“ – Erinnerungen und Rückblenden eines Dichters und Arztes ("Kiam la printempo elverŝis floraron en la maje verdan landon - rememoroj de poeto kaj kuracisto") en: Einst und Jetzt ("iam kaj nun"), historia asocio Verein für corpsstudentische Geschichtsforschung, volumo 20 (1975), paĝoj 80–93

Lirikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Wandler in der Götter Spur … ("promenantoj en la migrovojo de la dioj"), eldonejo Krauss, Wertingen 1951.
  • Recreatio in vitam'' ("resanigo al la vivo"), eldonejo Karlsruher Bote, Karlsruhe 1958.
  • Recreatio in deum - Ein Zyklus von Sinngedichten'' ("resanigo al dio - ciklo de epigramoj"), eldonejo Karlsruher Bote, Karlsruhe 1958.
  • Sonette von den toten Dingen - Ein Zyklus von Sinn-Gedichten in 6 Sätzen mit einem Anhang ("soneto pri mortaj aferoj - ciklo de ciklo de epigramoj en ses partoj kun aldonaĵo"), eldonejo Karlsruher Bote', Karlsruhe 1959.
  • In der Kürze liegt die Würze - Epigrammatische Porträts ("koncizeco estas la animo de spriteco - epigramaj portretoj"), eldonejo Karlsruher Bote, Karlsruhe 1960.
  • Der Hüter der Schwelle ("la gardisto de la sojlo"), eldonejo Krauss, Wertingen 1961.
  • Zwischen Fackel und Neon ("Inter torĉo kaj neona lumo"), eldonejo Europäischer Verlag, Vieno 1966.
  • Auch die Wehmut singt ("la melankolio ankaŭ kantas"), eldonejo Europäischer Verlag, Vieno 1978.