Yul Brynner

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yul Brynner

Yul BRYNNER, origine: Yuliy Borisovich Brynner (naskiĝis la 11-an de julio, 1920, mortis la 10-an de oktobro, 1985) estis Holivuda aktoro de rusa deveno.

Yul Brynner naskiĝis en la urbo Vladivostok, Rusio. Ĝis nun oni ne scias lian precizan naskiĝdaton.

La patro en la 1930-aj jaroj forlasis la familion kaj la patrino kun la knabo ekloĝis unue en Ĉinio kaj poste en Francio. Yul Brynner vivtenis sin dum la sekvaj jaroj inter alie kiel artisto en cirko, kiel aktoro kaj kiel kantisto.

Ekde 1940 li vivis en Usono, kie li elprovis sin kiel aktoro en teatroj kaj la televido. En la jaro 1949 li havis sian filmdebuton en Hollywood – sen granda sukceso. Famon li gajnis per la rolo de la reĝo de Siamo en la filmo The King and I en la jaro 1956. Kelkajn jarojn antaŭe li jam prezentis tiun ĉi rolon en teatro de la Novjorka Broadway, kaj pro la filmo li en 1957 gajnis Oskaron. Pliaj kulminoj de lia kariero estis la filmoj The Brothers Karamazov kaj The Magnificent Seven.

Yul Brynner mortis en 1985 de pulmokancero. Antaŭ lia morto li aperis en varbofilmo kontraŭ la fumado.

[redakti] Listo de filmoj

  • Port of New York (1949)
  • The Ten Commandments (1956)
  • The King and I (1956)
  • Anastasia (1956)
  • The Brothers Karamazov (1958)
  • The Magnificent Seven (1960)
  • Westworld (1972)

[redakti] Premioj gajnitaj

  • Oskaro pro The King and I (1957)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj