Zamenhofa Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kies naskiĝtago estas festata kiel la Zamenhofa tago

La Zamenhofa tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo. En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof. La Esperanta Civito registras la Zamenhofan tagon en sia konstitucio kiel la Tagon de la Esperanto-kulturo.

Alternativa dediĉo

Kelkaj Esperanto-parolantoj, proponis celebradon de la 15-a de decembro anstataŭe kiel de Tago de Esperanto-literaturo (aŭ Tago de Esperanto-libro, Esperanto-Librotago). Tial ili kuraĝigas Esperanto-organizojn kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago aldoni libro-recenzonpoem-deklamadon en la programon, aŭ anonci publikigon de nova libro. Aŭ, ĉe la nivelo de unuopulo, oni povas aĉeti libron aŭ komenci novan libron aŭ per simila taŭga maniero celebri la Esperanto-literaturon en tiu tago.

Origino de la tradicio

Zamenhofa Tago en Kelmis (iama Neŭtrala Moresneto) (2008).

La tradicio devenas jam de la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanto-festotago.

2009

La 15-an de decembro 2009 pasis 150 jaroj ekde la naskiĝo de Zamenhof, kio estis festita per pluraj eventoj. Tiutage la urbestraro de Bjalistoko inaŭguris novan Zamenhof-centron[1] kaj en Novjorko okazis simpozio omaĝe al Zamenhof kun prelegoj de Arika Okrent, Humphrey Tonkin kaj aliaj profesoroj.[2] La serĉilo Google ornamis tiutage sian emblemon per la Esperanto-flago honore al la okazo (Google Doodle),[3][4] kio igis proksimume 2 milionojn da personoj klaki ĝin kaj legi vikipedian artikolon pri Zamenhof aŭ esperanto.[5]

Referencoj

  1. http://esperanto-usa.org/en/content/esperanto-today
  2. https://sites.google.com/site/zamenhofsymposium/
  3. LL Zamenhof Honored by Google, Huliq.com, alirita la 15-an de decembro 2009
  4. Google festas la Zamenhof-Tagon, Libera Folio, alirita la 15-an de decembro 2009
  5. Blahuš, Marek: Google: Reklami Esperanton... sen esperantistoj In La Ondo de Esperanto. 2010, n-ro 2 (184), p. 8.

Eksteraj ligiloj