Zamenhofa Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zamenhofa tago)
Zamenhofa Tago
Esperantistoj festantaj la Zamenhofan Tagon en Kalio, Kolombio, 2018
Esperantistoj festantaj la Zamenhofan Tagon en Kalio, Kolombio, 2018
ĉiujara okazaĵo • konsciiga tago
Alia nomo Tago de la Esperanto-libro, tago de la Esperanto-kulturo
Festata De la esperantistoj tra la tuta mondo
Speco Esperanta
Dato 15-a de decembro
Kutimoj kaj tradicioj Renkontiĝi kun amikoj por paroli Esperanton, donaci libron.
vdr

La Zamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ekde 1927, tiu datreveno estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro[1] kaj la Tago de la Esperanto-kulturo[1][2]. Tradicie en tiu tago oni aĉetu almenaŭ unu libron, aŭ alian kulturaĵon, en Esperanto.

En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof. La Esperanta Civito registras la Zamenhofan tagon en sia konstitucio kiel la Tagon de la Esperanto-kulturo.

Alternativa dediĉo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝtaga kuko al LLZ en Bjalistoka Esperanto-Societo, 2014

Kelkaj Esperanto-parolantoj proponis anstataŭe celebradon de la 15-a de decembro kiel Tago de Esperanto-literaturo (aŭ Tago de Esperanto-libro, Esperanto-Librotago). Tial ili kuraĝigas Esperanto-organizojn kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago aldoni libro-recenzonpoem-deklamadon en la programon, aŭ anonci publikigon de nova libro.

Aŭ, ĉe la nivelo de unuopulo, oni povas aĉeti libron aŭ komenci novan libron aŭ per simila taŭga maniero celebri la Esperanto-literaturon en tiu tago.

Origino de la tradicio[redakti | redakti fonton]

La tradicio devenas jam de la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanto-festotago.

2009[redakti | redakti fonton]

La 15-an de decembro 2009 pasis 150 jaroj ekde la naskiĝo de Zamenhof, kio estis festita per pluraj eventoj. Tiutage la urbestraro de Bjalistoko inaŭguris novan Zamenhof-centron[3] kaj en Novjorko okazis simpozio omaĝe al Zamenhof kun prelegoj de Arika Okrent, Humphrey Tonkin kaj aliaj profesoroj.[4] La serĉilo Google ornamis tiutage sian emblemon per la Esperanto-flago honore al la okazo (Google Doodle),[5][6] kio igis proksimume 2 milionojn da personoj klaki ĝin kaj legi vikipedian artikolon pri Zamenhof aŭ esperanto.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]