Zizifo
La zizifo (Ziziphus) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbedoj el ramnacoj kun karnaj drupoj; precipe tropika kaj subtropika genro de ĉ. 40 specioj, pluraj kultivataj por sukerhava, manĝebla kaj medicine uzata drupo.
Jujubzizifo (Ziziphus zizyphus) estas jujubarbo, de kiu oni rikoltas jujubojn.
Lotusozizifo (Ziziphus lotus) estas dorna trunkarbusto, al kiu oni atribuas la lotusofrukton kiu laŭ greka legendo forgesigas la patrolandon al homoj, kiuj ĝin manĝas.