Janez Drnovšek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janez Drnovšek
Persona informo
Janez Drnovšek
Naskiĝo 17-an de majo 1950 (1950-05-17)
en Celje, Socialisma Respubliko Slovenio,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Morto 23-an de februaro 2008 (2008-02-23) (57-jaraĝa)
en Zaplana
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena kancero vd
Lingvoj slovenaanglakroatahispanafrancagermanaserbokroata vd
Ŝtataneco Slovenio vd
Alma mater Universitato de Ljubljano • University of Maribor vd
Partio Movement for Justice and Development • Liberala Demokratio de Slovenio • League of Communists of Slovenia vd
Subskribo Janez Drnovšek
Familio
Infanoj Nana Forte • Jaša Drnovšek vd
Profesio
Okupo ekonomikistodiplomatopolitikistoverkistopolitika komisaro • bankisto • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Janez Drnovšek

Janez DRNOVŠEK (naskiĝis la 17-an de majo 1950, mortis la 23-an de februaro 2008 en Zaplana) estis slovena ŝtatprezidanto.

Drnovšek prezidis Jugoslavion en 1989 kaj 1990 kaj inter 1992 kaj 2002 la slovenan registaron kaj en 2004 fariĝis ŝtatprezidanto.

Li uzis sian pozicion por diversaj humanismaj entreprenoj. Li iniciatis intertraktojn inter la serba registaro kaj kosovanoj; li engaĝiĝis por helpi la endanĝerigitan popolon de Darfur en Sudano starigi tendaron por rifuĝintoj; kaj li klopodis venigi al intertraktoj en Slovenio la sudanan registaron kaj reprezentantojn de la ribelantoj.

En Slovenio li fondis movadon por justeco kaj evoluo kiel neregistaran organizaĵon. Li vizitis Israelon, kie li renkontiĝis kaj kun judaj kaj kun palestinaj gvidantoj kaj klopodis persvadi ilin plu intertrakti por trovi pacan interkonsenton.

Li estas vegano kaj engaĝiĝas por bestaj rajtoj.

Drnovšek diris: „La vivo estas momentoj de la nuno. Se ni helpas al aliaj homoj, ni sentas, ke nia vivo havas sencon. Se ni ne ŝarĝas nin per tro da zorgoj kaj postuloj, ni estos kvietaj kaj ni ne malsanos. Se ni komence ordigos nin kaj nur poste klopodos ordigi aliajn, ni eble estos sukcesaj. Se ni ne mensogos al ni mem kaj al aliaj, la mondo estos multe pli simpla. Kaj en tia mondo ni povos esti feliĉaj.”

Lin sekvis en 2007 – kiel ŝtatprezidanto – Danilo Türk.