„ Nobla itala patrioto estis Mazzini. Liaj Devoj de l' Homo estis dediĉitaj al la italaj laboristoj. La tradukon entreprenis la Ĝenova laborista grupo por honori sian samurban apostolon en la 50-a datreveno de lia morto. La stilo estas tiu de publika alparolo kaj la traduko bone konservis tiun econ. Sed pri la temo mem oni devas konstati ke tiaj moralaj, politikaj kaj ekonomiaj pripensoj kaj konsilioj rapide kadukiĝas se la verko, restas interesa je historia aŭ stila vidpunkto, ĝi perdis sian efikon; la rapida evoluo de l' vivkondiĉoj kaj pensmanierojn igas maltrafaj multajn argumentojn kaj rezonojn. Kion la libro montras estas ke Mazzini havis siatempe altan idealon kaj ke li elokvente dissemis siajn utilajn admonojn. ”
„ Mazzini (1805—1872) fama itala socialisto kaj agitatoro, naskiĝis en Pisa, agis en Genova kiel advokato kaj ĵurnalisto. Li estis entuziasma batalanto por la idealoj de l’ homaro: libereco kaj egaleco. Kiel "carbonaro“ li estis ekzilita kaj pro konspiro, gvidita de li el Geneve (Svisujo), en "kontumacio“ kondamnita al morto. En 1848 li revenis Italujon, kie li fondis gazetojn kaj estis elektita deputito. Post lia morto la itala parlamento rekonis liajn meritojn kaj la itala popolo eĉ nun gloras lian memoron.
M. skribis multajn valorajn, ĉefe sociologiajn verkojn, inter kiuj la "Devoj de la homo“ estas unu el la plej konataj. Ĝi estas valora por ĉiu civilizila homo. Pro tio estas tre salutinda la eldono en Esperanto, per kiu la grava verko povas esti konigita al la internacia legantaro. Sed bedaŭrinde la traduko estas tiel malbona, ke ni povas ĝin nur mallaŭdi, eĉ ne konsiderante la amason da preseraroj. Espereble plibonigita flue esperantstila noveldono iam ebligos al ni ĝui ĉi tiun eminentan libron. ”
„ Gravan laboron liveris nia malnova samideano Arabeno, tradukante tiun gravan verkon de la famekonata itala politikisto kaj ekonomiisto. Laŭ lingva vidpunkto lia traduko okupos honoran lokon en la Esperanta libraro. ”