Jordano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jordano
rivero
Bazaj informoj
Longeco 252 km
Akvokolekta areo 18 000 km²
Fluo
Fonto Golanaj Altaĵoj
- Alteco super marnivelo 400 m
Enfluejo Morta Maro
- Alteco −396 m
Geografio
Landoj Jordanio,Palestino,Libano,Israelo,Sirio
Alfluantoj Jarmuk, Zarqa River, Wadi al-Far'a, Wadi Qelt, Dan River, Harod stream, Banyas, Hasbani, Wādī Shūbāsh, Nahal Dishon, Wadi el Maleh, Q12039649, Naẖal Avuqa, Hagal Stream, Naẖal Doshen, Naẖal Menẖemya, Q12040000, Q12040203, Yavneel stream, Nahal Tavor, Fatzael Stream, Naẖal Yissakhar, Q3334483, Nachal Orvim, Q6571692, Q6580259, Q112634246, Q112634333, Q6794113, Q112634512, Gilbon River, Nahal Mahanayim, Nahal Rosh Pina, Q112634743, Q112634752, Wadi Auja kaj Q117805470
Rivero en Mezoriento
vdr
Ĉe ponto BnotYaakov

La Jordano (arabe نهر الأردن, Al-Urdunn; hebree נהר הירדן, Nahar Ha Yarden, signifante "la malsupreniranta rivero") estas rivero en la mezoriento kun grava religia kaj bibilia signifo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Jordano estas la plej malalta rivero de la mondo. Ĝi fontas en la regiono de la Hermon-montaro kaj fluas laŭ la palestina-jordana limo. Post tio ĝi fluas suden tra la Jordanvalo al la Morta Maro, "fina lago", kiu troviĝas en geologia malmonto. Survoje ĝi trafluas la lagon Kineret. La rekta vojo estus nur 170 km longa, sed pro grandaj kurboj ĝi estas pli longa, kaj la mezuroj varias laŭ la fontoj. Kelkfoje oni indikas pli ol 400 km. La altecdiferenco estas ĉirkaŭ 800 m. La enfluo en la Mortan Maron situas je -400 m.

La fontoriveroj de la Jordano estas Hazbani el Libano, Dan el la norda Israelo kaj Banyas el la nordaj Golanaj Altaĵoj (Sirio). La plej grava kaj nura granda alfluo sude de la lago Kineret estas Jarmuk je la limo inter la suda Golano kaj Jordanio.

Norde de la lago Kineret, la Jordano estas la limo inter Israelo kaj la de Israelo okupataj Golanaj Altaĵoj, kiuj laŭ internacia juro apartenas al Sirio. Sude de la lago, la rivero estas la limo inter Jordanio kaj Israelo, kaj inter Jordanio kaj la okcidenta Jordanlando, la palestina Cisjordanio (inter Bet Shean kaj la Morta Maro). Fine la Jordano enfluas sudoriente de Jericho en la Mortan Maron. La Jordanvalo estas tertremregiono.

Politika signifo[redakti | redakti fonton]

Pro sia landlima situacio, la Jordano ludas gravan politikan rolon en la Mezoriento. La Jordano havas tutjare relative multe da akvo. Por Israelo kaj Palestino la rivero kaj la lago Kineret estas centra elemento de la trinkakvoprovizo, kaj ankaŭ la aliaj apudaj ŝtatoj (Libano, Sirio kaj Jordanio) postulas siaflanke konvenan parton de la akvo de la riversistemo.

En la rilato inter Israelo kaj Jordanio la rivero helpis atingi pacon. Gravega ero de la pacakordo de la 26-a de oktobro 1994 estis la kontrakta garantio, ke Jordanio rajtas ĉerpi grandajn kvantojn da akvo el la rivero. En la rilato inter Israelo kaj Sirio la Jordano kontribuas daŭrigi la krizon: la timo, ke Sirio retenos la akvon estas unu el la ĉefaj kialoj pro kiuj Israelo rifuzas cedi la Golanajn Altaĵojn.

Religia signifo[redakti | redakti fonton]

Por la judoj la Jordano signifis la riveron kiun transiris la popolo Izraela kiam ili prenis la landon Kanao post la migrado tra la dezerto sub la gvido de Josuo.

La Jordano havas grandan signifon por kristanoj. En la regiono ĉirkaŭ Jericho lokiĝas, laŭ la nova testamento, la ejo, kie Jesuo estis baptita de Johano la Baptisto. Ankoraŭ hodiaŭ multaj kristanoj baptitas en la Jordano, ĉefe ĉe Jardenit, baptejo sude de la lago Kineret.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]