Þorsteinn Þorsteinsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Þorsteinn (Thorsteinn).


Þorsteinn Þorsteinsson
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1880 (1880-04-05)
Morto 22-an de februaro 1979 (1979-02-22) (98-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo esperantistoekonomikisto
Esperanto
Esperantisto numero 5151
vdr

Þorsteinn Þorsteinsson, skribite en esperanta literaturo kiel Thorsteinn Thorsteinsson (naskiĝis en 5-an de aprilo 1880, mortis la 22-an de februaro 1979 en Rejkjaviko) estis islanda ekonomikisto, korifeo de la Esperanto-movado en Islando, membro de la Lingva Komitato kaj dojeno de Veterana Esperantista Klubo.

Baldaŭ post sia esperantistiĝo en 1899 Þorsteinn komencis aperigi poresperantajn artikolojn. Li verkis la unuan islandan lernolibron de Esperanto, kiu estas traduko de verko de Théophile Cart. La lernolibro aperis en 1909 kaj estis reeldonita en 1927. Tiujare Þorsteinn fariĝis prezidanto de la unua islanda Esperanto-klubo, en Rejkjaviko. Þorsteinn prezidis ankaŭ la unuan Islandan Esperanto-Asocion, fonditan en 1931.

En 1907 Þorsteinn konatiĝis kun L. L. Zamenhof en la kembriĝa 3-a Universala Kongreso (UK) kaj spertis ankoraŭ la 62-an UK en 1977. Estis nur unu el la multaj honoroj en lia vivo, ke, refondiĝinte en 1950, Islanda Esperanto-Asocio elektis lin Honora Membro.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • 1909: Cart, Théophile. Kenslubók í Esperantó: ásamt orðasafni með íslenskum þýðingum / bygð á Th. Cart. eftir Þorstein Þorsteinsson. Reykjavik: Gamalíelssonar 1909, 104 p. (islanda traduko de "L'Esperanto en dix leçons").

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thorsteinn Thorssteinsson (1889-1979). (Nekrologo en:) Esperanto (UEA) 1980/4, p. 79 (kun maljunula foto)
La Lingva Komitato en 1907.