Graflando Flandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Flandrio
0866 – 1795

Generieke vlag van Vlaanderen.svg

Arms of Flanders.svg

Geografio
Historia mapo de Flandrio en 1477
Historia mapo de Flandrio en 1477
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
Information icon.svg
vdr

La iama graflando Flandrio (nederlande Graafschap Vlaanderen, france Comté de Flandre, origine latine Pagus Flandrensis, "govio Flandrio") ekestis komence de la 7-a jarcento ĉirkaŭ la urbo Bruĝo, kaj post laŭgrada ampleksiĝo konsistis el la du nunaj belgaj provincoj Orienta Flandrio kaj Okcidenta Flandrio, sed ankaŭ el la franca departemento Nord kaj el la suda parto de nederlanda Zelando.

La graflando estis unu el la ses originalaj lordlandoj de la franca tereno. La regiono de Artezo estis ankaŭ parto de Flandrio antaŭ fariĝi aparta graflando en 1237.

Dum malfrua Mezepoko, la komercaj urboj de Flandrio (precipe Gento, Bruĝo kaj Ipro) viciĝis inter la plej urbanigitaj regionoj de Eŭropo, kaj teksis la lanon de ĉirkaŭaj kamparoj por eksporti altkvalitajn vestojn.

La flandraj urboj, kies potenco senĉese kreskis dum la 12-a jarcento, sukcese kontraŭis la invadojn de Francio (ekzemple ekde 1300 ĝis 1302). La prospero de Flandrio tamen malfortiĝis dum la sekvinta jarcento, pro la granda pesto de 1348 aŭ pro la disrupto de komerco dum la Centjara milito (1338-1453).

Pro variaj edziĝoj, la regiono de Flandrio estis cedita al la dukoj de Burgonjo en 1384.

Grafoj[redakti | redakti fonton]