Ĥufu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥufu
Keops (greke), Ĥufev
Ĥufu, faraono de la 4-a dinastio
Ĥufu, faraono de la 4-a dinastio
Tempo de regado 2589
-2566 a. K.
Naskonomo
<
Aa1G43I9G43
>

Ĥufu

Nomo de Horuso
G5
Aa23
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16Aa23
D21

(mdd-r-Nbtj)

Ora Horuso
G8G5 G5
S12

(bjkwj-nbw)

Edzino(j) Henutsen, Merit-Ites
Idoj Raĝdedef, Ĥrafra, Harĝdedef,
kelke da pluaj
Patro Snofru
Patrino Heteferes la 1-a
Mortis 2566 a. K.
Kripto piramido de Keopso en Gizo
vdr

Ĥufu, konata ankaŭ sub greka formo de sia nomo Keopso, estis egipta faraono. Lia tuta nomo en la egipta lingvo sonis Ĥnemĥufui. Li regis en periodo de Malnova imperio, proksimume en la jaroj 2589 ĝis 2566 a.K.. Li estis filo de fondinto de la 4a dinastio Snofru kaj reĝino Heteferes la 1-a. Ĥufu havis onidire naŭ filojn, el kiuj du pli poste alternigis lin sur la trono. La unua estis Raĝedef, la dua poste Ĥafra (Ĥefren), kiu estis filo de reĝino Henutsen. Harĝedef, plua el la filoj de la reganto, estis konsiderata kiel unu el signifaj saĝuloj.

Neklara portreto de la konata reganto[redakti | redakti fonton]

Ĥufu komencis sian regadon per tio, ke li ebenigis la tutan nordan terlangon de plataĵo en Gizo, sur kiu li poste komencigis konstruadon de la granda piramido. Dum lia regado estiĝadis ankaŭ aliaj konstruaĵoj, kies ruinoj estis trovitaj en Tell el-Basta, Dendera kaj Kuft. En Vádí Geráví sur orienta bordo de Nilo apud Memfiso li konstruigis la unuan valbaraĵon de ĉiuj tempoj.

Kvankam li konstruigis la grandan piramidon, kiu estas ununura el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kiu rezistis al paso de la tempo, estas tre malmulte konate pri lia regado. Konserviĝis nur unusola lia portreto - ebura 5 cm alta statueto. Ĥufu estas tiel la plej fama nekonata personeco de la antikva Egiptio.

Rakontoj de Herodoto kaj aliaj literaturaj verkoj priskribas Ĥufu-on en ne tro favora maniero. Proksimume du mil jaroj post la morto de konstruinto de la granda piramido Herodoto parolas pri li kiel pri reganto, kiu tro pezigis sian popolon per devigaj laboroj kaj kiu eĉ ne zorgis pri siaj subuloj, nek pri siaj familianoj.

La regantaj nomoj de Ĥufu[redakti | redakti fonton]

<
Aa1G43I9G43
>
Ĥufu (hwj.f-wj)


  • La nomo de Horuso: mddw
  • La nomoj de ambaŭ sinjorinoj: mdd-r-Nbtj, eventuale nj-swt-bjt mdd-r-Nbtj
  • Ora Horuso: bjkwj-nbw
  • La naskonomo: hwj.f-wj, eventuale Hnm-hwj.f-wj.

Ĥufua ŝipo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĥufua ŝipo.
La rekonstruita "suna barĝo" de Ĥufu

La Ĥufua ŝipo estas kompletgranda ŝipo el Antikva Egipto kiu estis enterigita en ŝtonkaŝejo de la Nekropolo de Gizo ĉe la piedo de la Piramido de Keopso ĉirkaŭ la jaro 2500 a.K. La ŝipo nune estas konservita en la aparta muzeo pri la Giza Sunŝipo. La ŝipo estis preskaŭ certe konstruita por Ĥufu. Kiel ĉe aliaj entombigitaj ŝipoj de Antikva Egipto, ĝi estis ŝajne parto de la ampleksaj tombaj donacoj intencitaj por uzado en la postmorto, kaj ne enhavis korpojn, malkiel nordaj eŭropaj funebroŝipoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]