Hugo Pratt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Pratt
Persona informo
Hugo Pratt
Naskonomo Ugo Eugenio Prat
Naskiĝo 15-an de junio 1927 (1927-06-15)
en Rimini
Morto 20-an de aŭgusto 1995 (1995-08-20) (68-jaraĝa)
en Pully
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Grandvaux vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Grandvaux vd
Ŝtataneco Italio vd
Subskribo Hugo Pratt
Profesio
Alia nomo Hugo Pratt vd
Okupo bildliteraturisto • romanisto • verkisto • pentristo • scenaristoanimaciistoilustristo • desegnisto vd
Laborkampo bildliteraturo • kreiva kaj profesia verkado vd
Verkado
Verkoj Corto Maltese ❦
Indian Summer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hugo Pratt

Hugo Pratt, reala nomo Ugo Eugenio Prat (naskiĝinta en Rimini Italio, la 15-an de junio 1927, mortinta en Pully, proksime de Lausanne, en Svisio, la 20-an de aŭgusto 1995) estis desegnisto de komiksoj, kies plej konata bildstrio estis Corto Maltese.

Hugo Pratt naskiĝis proksime al Rimini (Italio) sed loĝis infanaĝe en Venecio. Poste li translokiĝis al Etiopio, kie lia patro soldatis. Fine de la Dua Mondmilito li estis malliberigita en prizono, kie li komencis fari desegnojn de la gardistoj.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Post la milito li aliĝis al la nomita Grupo Venecio kun aliaj praktikantoj de la arto de la bildstrio, kiel Alberto Ongaro, Dino Battaglia kaj Mario Faustinelli. Ili eldonis la revuon Asso di Picche kiu komencis aperi en 1945.

En 1949 Pratt translokiĝis al Buenos Aires, Argentino, kie li laboris kiel editoro por la Eldonejo Abril. En la aventurgazeto Misterix li konis argentinajn artistojn kiel José Luis Salinas, José Muñoz kaj Francisco Solano López, sed ĉefe la personon kiu plej influos lin, la kreanton de la ofico de verkanto de historioj de komiksoj (kaj esperantiston), Héctor Germán Oesterheld kun kiu li kunlaboros en la kreado de la historioj de Sargento Kirk, Ticonderoga kaj Ernie Pike.

Pratt revenis al Italio en 1962, kaj en 1967 li komencis verki Corto Maltese, serion de komiksoj pritraktantaj la aventurojn de romantika pirato, kiu donos grandan faman al la aŭtoro.

Inter siaj plej ŝatataj aŭtoroj, Pratt citis la nomojn de Joseph Conrad, Fenimore Cooper, Herman Melville, Jack London, Milton Caniff (de Terry kaj la Piratoj) kaj Will Eisner.

Motto[redakti | redakti fonton]

« Mi desegnas miajn skribaĵojn kaj skribas miajn desegnaĵojn. » [1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Asso di picche / L'as de pique / As de picas.
  • Sargento Kirk; historiverkado: Héctor Oesterheld
  • Ticonderoga (1957-1958), historiverkado: Héctor Oesterheld.
  • Ernie Pike (1957-1959), historiverkado: Héctor Oesterheld.
  • Fanfulla.
  • Ana de la jungla / Ann y Dan / Anna nella giungla / Ann of the Jungle / Ann de la jungle (1959).
  • Capitan Cormorant (1962).
  • Wheeling (1962).
  • Corto Maltés / Corto Maltese (1967-92):
    • La balada del mar salado / La Ballade de la mer salée (1967).
    • Bajo el signo de Capricornio / Sous le signe du Capricorne (1970).
    • Siempre un poco más lejos / Corto toujours un peu plus loin (1970).
    • Las célticas / Les Celtiques (1971).
    • Las etiópicas / Les ethiopiques (1972).
    • Corto Maltés en Siberia / Corto sconta detta Arcana / Corto Maltese en Sibérie (1974).
    • Fábula de Venecia / Favola di Venezia - Sirat Al-Bunduqiyyah / Fable de Venise (1977).
    • La casa dorada de Samarcanda / La casa dorata di Samarcanda / La Maison dorée de Samarkand (1980).
    • La juventud / La Jeunesse de Corto (1981).
    • Tango (1985).
    • Las helvéticas / Elvetiche / Les Helvétiques (1987).
    • Mu (1988).
  • Gli scorpioni del deserto / Les scorpions du desert / The Scorpions of the Desert (1969-92):
    • Les scorpions du désert [epizodo 1] (1969-73).
    • Piccolo chalet... (1975).
    • Vanghe Dancale (1980).
    • Dry Martini Parlor (1982).
    • Brise de mer (1992).
  • Sven - L'homme des Caraïbes (1976).
  • La mancumba del gringo / La macumba du gringo (1977).
  • Al oeste del Edén / À l'Ouest de l'Éden (1978).
  • Jesuita Joe / Jesuit Joe (1980).
  • Tutto ricominciò con un'estate indiana; desegnoj: Milo Manara.
  • Cato Zulu (1984-88).
  • El gaucho (1991), desegnoj: Milo Manara.
  • Saint-Exupéry - El último vuelo / Saint-Exupéry - Le dernier vol (1994).
  • Morgan (1995).
  • Verano indio, desegnoj: Milo Manara.

Aperoj en filmoj[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Granda Premio en la Internacia Salono de la Komiksoj de Lucca, en 1970.
  • Unua Premio Phenix de la plej bona bildstrio de aventuroj, Parizo 1971.
  • Premio Saint-Michel de la plej bona realista scenario pro La Skorpionoj de la deserto, en Bruselo, en 1974.
  • Premio de la eksterlanda realista verko pro La Balado de la sala maro, en la Tria Festivalo de Angulemo de 1976.
  • Granda Speciala Premio de la Festivalo de Angulemo 1988
  • Granda Nacia Premio de la Grafikaj Artoj en Parizo, donita de la franca Ministro de Kulturo Jack Lang, en 1988.

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "De l’autre côté de Corto" (El la alia flanko de Corto), Casterman, 1996.