La 2-a arondismento (franceIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la Sejno, kaj estas cetere la plej malgranda arondismento de la francaĉefurbo.
Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 21 119 loĝantoj sur areo de 0,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 332 loĝantoj/km².
Kune kun la 8-a kaj la 9-a arondismentoj, la kvartalo parte gastigas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), lokitan ĉirkaŭ la operejo Garnier. La 2-a arondismento estas ekonomie la plej densa arondismento, kun averaĝe 62695 postenoj po km².
La 2-a arondismento entenas la borson de Parizo, multajn estrarejojn de bankoj sed ankaŭ la tre aktiva pariza centro pri la farado de teksaĵoj, Sentier. La spektaklejo Opéra comique ankaŭ situas en tiu kvartalo.